afiŝita: 20-03-2008 00:07:01 Pasko en Hungario - Ĉu licas akvumi?
Por montri al vi bonan ekzemplon, mi rakontu pri Hungario. Jen ekzerco de la Lerniloteko, el kiu vi povas ekscii multajn interesajn aferojn (parte similiajn al la polaj kutimoj) pri mia denaska lando, pri Hungario.
En la sube alŝutita teksto vi havos respondon al la demando "Ĉu licas akvumi?" en Hungario kaj komprenos la signifon de la suba poemeto. Multajn similajn rimaĵojn fiere deklamos paskolunde knabetoj kaj viroj dise en la lando.
Verdarbare mi promenis Violfloron mi ekvidis Volis ĝi ekvelki Ĉu licas akvumi?
Bonan legadon kaj solvadon de la tasko, kaj por ĉiu hungara knabino kaj virino multajn akvumantojn deziras Katalin.
afiŝita: 22-03-2008 01:58:41 Batado de Judaso - ŝerco el Brazilo
Saluton al ĉiuj! Mi estas brazilano kaj loĝas en Rio de Ĵanejro. Ĉi tie ekzistas iu ŝerco, kiu pli kaj pli fariĝas malofta. Ĝi nomiĝas la "batado de Judaso".
Dum la paska sabato, la infanoj montas iun pupon, kiu teorie reprezentus Judason, kiu perfidis Jesuon. Sur la brusto de la pupo oni metas la nomon de kelkaj homoj, kiuj ne estas tre ŝatataj de la popolo, kiel ekzemple, iu klaĉema najbaro, iu korupta politikisto, ktp. Oni ĝenerale kroĉas la pupon sur iu fosto kaj frapas kaj batas ĝin ĝis ĝia dispeciĝo.
Kelkaj homoj kritikas tiun ŝercon dirante, ke ĝi povas stimuli la perforton inter la infanoj. Aliaj vidas tion, kiel formo de protesto aŭ nur kiel ŝerco mem.
Mi legis, ke tiu kutimo ankaŭ ekzistas en aliaj landoj kaj, ke ĝi estis alportinta al Brazilo pere de portugalanoj kaj hispanoj.
Ĉu en via lando ankaŭ ekzistas la ŝerco de la batado de Judaso?