| |
|
|
Superrigardo pri la temoj > 2008 februaro - Ni iĝas tio, kion ni manĝas > Aliaj novaĵoj kaj opinioj pri la temo
|
Aliaj novaĵoj kaj opinioj pri la temo |
|
|
|
|
|
| skribinto |
temo |
 |
| Katalin |
Poŝtaĵoj: 338
Resp.: 134
|
|
|
afiŝita: 27-02-2008 13:05:14
Aliaj novaĵoj kaj opinioj pri la temo
|
|
|
Ni scivole invitas vin kontribui, esprimi vian opinion pri manĝokutimoj kaj ties danĝeroj aŭ pri miraklaj dietoj.
Atentu, por lasi reagon vi devas unu ensaluti la paĝaron.
|
|
|
supren
|
|
| |
 |
| Petra |
Poŝtaĵoj: 1
Resp.: 13
|
|
|
afiŝita: 27-02-2008 21:59:26 Kiom pezu la poŝtaĵo?
|
|
|
Ĝuste nun mi legis en hungara gazeto ke la ĉefoj de la poŝtoservo en Aŭstralio decidis altigi je 15 kilogramoj la limon de la korpopezo de la dungotaj poŝtistoj. Laŭ la regularo tutvestita leterportistoj en Aŭstralio rajtas pezi nur 90 kilogramojn, ĉar la motocikloj, per kiuj ili cirkulas estas sekure uzeblaj nur ĝis 130 kilograma ŝarĝo. La 40- kilograman diferencon kaŭzas la poŝtaĵoj (kaj ne la postaĵoj! Atentu la ĉapelon!) Post la nunaj traktadoj kun la entrepreno Honda ekestis eblo por altigi la pezon de la poŝtistoj ĝis 105 kilogramoj, sed tiuj rajtos transporti nur 25 kilogramojn da poŝtaĵo. Mi scivolas, ĉu la poŝtistoj en Aŭstralio havas rekompensmonon por pli sanige manĝi aŭ eble ricevas senpagajn abonojn por frekventi gimnastikejon?
|
|
|
supren
|
|
|
|