Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
25-07-2008

Vizitoj: 1044298
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Por lerni >> Monda Mozaiko
Monda Mozaiko
   
Superrigardo pri la temoj > 2008 januaro - Kanguru-Insulo: paradizo brulas >>> Kun sonmaterialo > Teksto: Kanguru-Insulo: paradizo brulas
Teksto: Kanguru-Insulo: paradizo brulas
skribinto temo
Katalin
Poŝtaĵoj: 338
Resp.: 134
Post afiŝita: 29-01-2008 17:41:08

Teksto: Kanguru-Insulo: paradizo brulas
 

KANGURU-INSULO: PARADIZO BRULAS


Kanguru-Insulo situas sude de Adelajdo. Pramveturi al ĝi daŭras nur unu horon, sed alveninte oni sentas sin kvazaŭ portita al antaŭa epoko. Antaŭ ĉirkaŭ 10.000 jaroj, leviĝo de la marnivelo disigis la insulon de la aŭstralia ĉeftero, kaj la aborigenoj de la insulo iom post iom formortis. Kiam eŭropanoj unuafoje atingis Kanguru-Insulon en la frua 19a jarcento, ĝi estis senhoma. Nun, kvarono de la insulo, kiu longas je 155 kilometroj, estas protektata en 16 naciaj parkoj. Ties arbaroj estas eble la plej netuŝitaj arbaroj sur la Tero.


La vegetaro de la insulo estas diversa. En regionoj de bonaj grundo kaj pluvo, la arbaro estas tre neordinara; preskaŭ netrairebla ĝangalo de eŭkaliptoj (sclerophyll rainforest). Aliloke troviĝas saletaj marĉoj. Proksime al klifoj - kiuj kaŭzis multajn ŝippereojn en la epoko de grandaj velŝipoj - la plantoj kune formas verdan tapiŝon. Tie - pro salaj ventegoj - eĉ eŭkaliptoj atingas nur 30 cm (unu futon) de alteco.


La plej granda "urbo" de la insulo havas 1.400 loĝantojn. La ĉefaj industrioj de la insulo estas fiŝkaptado, terkultivado (plejparte por nutri ŝafojn kaj bovinojn), eksportado de mielo kaj reĝin-abeloj (pur-rasaj liguriaj), kaj nun, plej grave, turismo. Eĉ malnova industrio, distilado de eŭkalipt-oleo, reviviĝis por turistoj. Ĉi tiuj venas por vidi belajn pejzaĝojn, ekzemple la Mirindajn Rokojn kaj la Arkon de la Ŝiparestro, kaj birdojn kaj bestojn de la insulo – fe-pingvenojn, marleonojn, valabiojn, birdojn de Kabo Barren ktp. La maro ĉirkaŭ la insulo estas malvarma sed riĉa; tie plonĝistoj povas vidi "foliecajn mardrakojn" (phycodurus eques, foto sube).


Bedaŭrinde homoj jam difektis la insulon. Nana emu-specio priskribita de fruaj eŭropaj esploristoj malaperis. Fokoj, marleonoj kaj balenoj estis preskaŭ formortigitaj de ĉasistoj en la deknaŭa jarcento: la nombro de unu marleono-specio nun rekreskas, sed aliaj ne. Restas nur 3,000 "sudaj kaptindaj" balenoj (eubalaena australis), kiuj loĝas ĉefe proksime al Antarktio, kaj venas al aŭstraliaj marbordoj nur por nasko kaj amindumado. (Ne-indiĝenaj) porkoj, kies geavoj eskapis el farmbienoj, grave difektas arbarojn. Oni alportis protektendajn bestojn al Kanguru-Insulo en la 1950-aj jaroj, ĉar tie ne estis (eŭropaj) vulpoj. Bedaŭrinde la protektado de la alportitaj koaloj tro bone sukcesis. Taŭgas por ili eŭkalipto-specioj malmultaj, kaj nun, la koaloj formanĝas kaj mortigas tiujn arbojn.


Eble la plej grava danĝero al Kanguru-Insulo estas la klimato-plivarmiĝo. Fajro, vekita de fulmo, ĉiam estis parto de naturo. Multaj aŭstraliaj plantoj evoluis por toleri fajrojn; eŭkaliptoj havas specialiajn subŝelajn burĝonojn, kiuj rekreskas post forbrulo. Semujoj de multaj plantoj malfermiĝas nur post fajro.Tamen, se fajroj estas tro oftaj aŭ tro ferocaj, la resaniĝo de vegetaro estas tre malrapida; kaj la neprotektata grundo forbloviĝas. Komparu la foton de surklifa "verda tapiŝo" kun tiu fotita unu jaron post incendio; ĝis tiam nur eŭkaliptoj rekreskas en tiu malmilda loko.


Laŭ sciencistoj, severaj veterkondiĉoj plioftiĝos, kaj arbarofajroj en Aŭstralio iĝos pli ferocaj. Al tiu kontribuos, sur la ĉeftero de Aŭstralio, la preskaŭa malapero de malgrandaj kanguruo-specioj, mortigataj de neindiĝenaj katoj kaj vulpoj. Antaŭe ili formanĝis falintajn branĉetojn kaj foliojn; nun, ĉi tiuj restas sur la tero, kaj iĝas nutraĵo por incendioj.


En decembro 2007, fulmoŝtormo kaŭzis multajn incendiojn sur Kanguru-Insulo. Estas malfacile tiujn haltigi en densa arbaro kun malmultaj vojoj. Kelkaj daŭris preskaŭ du semajnojn; junulo mortis en la lukto, kaj 90.000 hektaroj (200.000 akreoj) forbrulis. Pri vivaĵoj, kiuj ne povis rapide kuri aŭ flugi, la koro povas nur plori. Tamen, nur malgranda parto de Kanguru-Insulo brulis, kaj iom post iom la vundoj resaniĝos.


Venu vidi; indas.


                                            Teksto kaj fotoj: Margaret Furness


                                            Komprenekzerco: Nicola Ruggiero


                                            La tekston laŭtlegas: Marc Bavant


 


                  


     

dosiero Post KANGURU_insulo_FIN1.pdf (632002)
Post Kanguru-Insulo.mp3 (1394126)
Post KANGURU_insulo_ekzerco.pdf (184734)
supren