Kristnasko en Aŭstralio
Kristnasko en Aŭstralio okazas somere; en Adelajdo la
maksimuma temperaturo povas esti ie inter 30 kaj 40 C.
Dum la festosezono ni memoras eŭuropajn tradiciojn,
sed iomete ŝanĝas ilin laŭ nia klimato.
En la antaŭaj semajnoj oni ofte festas substele kun amikoj,
kaj rostas manĝaĵojn ekstere. Grandaj arboj floras en bela decembro: orkolora Grevillea robusta, ruĝa Brachychiton acerifolius, kaj el Sud-Ameriko Jacaranda . Someraj fruktoj, speciale ĉerizoj, vendiĝas vojflanke.
Du tradiciaj festoj okazas kaj en la urbocentro, kaj en preskaŭ ĉiu vilaĝo: "Carols by Candlelight", komuna kantado de kristnaskaj kantoj substele; kaj stratparado "The Pageant".
Ni sendas kartojn kun bildoj de neĝo kaj ruĝgorĝaj birdoj, kaj ornamas pinarbon, sed sen kandeloj (la danĝero de fajroj estas tro granda somere).
Malgraŭ la varmega vetero, la plej multaj familioj manĝas tradician britan tagmaĝon la 25an de decembro, kun meleagro, ŝinko, kaj pudingo enhavanta monerojn. Poste oni kapablas nur dormi! En la sekva tago mia familio festmanĝas kun najbaroj, sed tiam ni manĝas malvarmaĵojn - salikokojn, omaron, glaciaĵon. Aliaj familioj vizitas plaĝon.
La 31an de decembro okazas kaj surstrataj kaj privataj festoj, kaj ni kantas skotan kanton "La iamo longe for" noktomeze. En la televidilo eblas spekti la "Edinburgh Tattoo", kaj la Novjaran Koncerton el Vieno.
Raportis: Margaret Furness