Kristnaska ŝtipo
Pasintan 7-an de decembro mi ĉeestis la feston de Sankta Nikolao ĉe mia-nepa vilaĝeto Àger (pr.aĵe), kiu situas en la samnoma valo antaŭ la suda flanko de Pireneoj. La tago de Sankta Nikolao je la 6-a de decembro estas tago por la knaboj kiuj elektas iun inter si por vesti lin kiel episkopon Nikolaeton kaj grupe iras de domo al domo kantante kaj petante dolĉaĵojn. Nuntempe en malmultaj lokoj restas la tradicio, inter ili ĉe la impona monaĥejo Montserrat (muntserrat'), kie la akolitaj infankorusanoj elektas la episkopeton kiu tiutage regas inter ili. En Àger oni ne elektas nikolaeton sed ili grupe iras de domo al domo kantante akompanataj per frapinstrumentoj kaj petante dolĉaĵojn kaj monon.
Tamen la plej kurioza kaj simpatia afero el la kataluna kristnaska ciklo (http://eo.wikipedia.org/wiki/Kataluna_kristnaska_ciklo) estas la tiel nomata "Tió" (pr.tio').
"Tió" (tr.ŝtipo), aŭ "Tronca" (tr.trunko, pr.tronka), estas mitologia elemento en la kataluna mitologio rilate al Kristnasko kaj ne nur en Katalunio; ĝi troviĝas ankaŭ aliloke sed kun malsamaj nomoj, kies tradukojn kaj prononcojn mi ne konas: en Eŭskio estas Olenzero-emborra, en Aragono ricevas la nomojn Troncada, Toza aŭ Tizón de Navidad, en Provenco nomiĝas Lo-Cacho-fio aŭ Cachofio, en Bretonio estas Kef Nedelek, en Normandio estas Chouque, en Bessin estas Trefoué, en Vestfalio estas Christbrand, en Valo de Aran nomiĝas Nadau Tidún.
Temas pri trunko normale destinita al la kameno, kiu, brulante, donis varojn tiel grandvalorajn kiel la varmo kaj la lumo. Ĝi simbole oferas donacojn al la loĝantoj en la hejmo: sukeraĵojn, dolĉaĵojn, nugatojn. La Tió de Nadal (tr. kristnasko, pr. nadal') kiu troviĝas en multaj katalunaj urbaj hejmoj dum la kristnaska ferio estas ŝtipo proksimume 0,3m longa, ĝi stariĝas sur du aŭ kvar malgrandetaj baston-kruroj kun larĝa ridet-vizaĝo kolorigita sur la pli alta el la du finaĵoj, plibonigita de iomete ruĝa ŝtrumpa ĉapelo (tradicia kataluna ĉapo nomata "barretina" (pr.barretina)) kaj ofte plasta nazo. La 8an de decembro, katolika festo de la Senmakula Koncipiĝo, komenciĝas la zorgado de la Tió. Oni manĝigas ĝin kaj ĉiunokte oni kovras ĝin per lana litkovrilo tiel, ke ĝi ne estu malvarma dumnokte. Je la tagmezo de la kristnaska tago (en iuj familioj antaŭ la vespermanĝo de la antaŭa tago) oni disponigas taŭgan lokon en la manĝoĉambro aŭ en la salono por la Tió, dum la geknaboj prenas bastonetojn kaj iras al la kuirejo por varmigi la bastonetojn aŭ trempi ilin en akvo, laŭ familia tradicio. Ili atendas ke oni avertu ilin kiam ĉio estas preta. La afero konsistas el batoj kaj kantoj por devigi la Tió-n "feki" la desertojn, t.e. nugatojn kaj dolĉaĵojn, sekigitajn figojn eĉ "Cava"-on (tr. kataluna ĉampansistema vino, pr. kava) kaj la ludilojn por la infanoj. Kompreneble se iu infano ne bone kondutis la Tió fekas malpli da ludiloj eĉ nur dolĉan nigran karbon, kiun oni povas manĝi sed nenion plu, por averti la knabon pri la neceso ŝanĝi la konduton.
La kantoj devige enhavas la vortojn "Caga Tió!" (tr. feku tió!, pr. kaga tio'). Unu kanto povus esti: "Feku tió / feku nugatojn / se tion vi ne faros / vi ricevos batojn." Kiam nenio plu restas por feki, Tió fekas salan haringon, ajlon, cepon aŭ urinas teren. Jen tre interesa ekspliko de tiu festo: "Por kompreni tiun feston oni devas konsideri ke antaŭe la arbo estis la fonto kaj kruda materialo por ĉiuj iloj (tenilo de hakiloj, ŝoveliloj, marteloj, traboj, mastoj de pajlejo, bastonoj por marŝhelpi, trunkoj por kuiri kaj varmigi, tabloj, seĝoj, ŝrankoj, litoj, pordoj, eskaloj...), pro tio estis necese lanĉi feston en kiu la arbo estu la protagonisto, la festo de la arbo. En determinitaj mondpartoj oni ornamis la abiojn. Aliloke dum arba bruligado oni prezentis ilin kiel fonton de ĝojo kaj gajeco, de kiu eliris dolĉajoj, nugatoj, dolĉaj trinkaĵoj... kiujn poste, dum la kristnaskaj ferioj oni konsumados. |