Naskiĝfesto en Portugalio
La portugala Naskiĝfesto estas celebro multflanke devena, en kiu harmoniĝas solsticaj kultoj, primortintaj kultoj kaj kristnakaj religiaj ceremonioj.
Nune, pro kreskanta tutmondiĝo, la portugala Naskiĝfesto spegulas ankaŭ fremdajn kulturerojn. Avo Frosto (ĉe ni nomita Naskiĝa Patro) emas anstataŭi Jesuon infaneton en la infana imago deĵoranta kiel donacanto de oferoj dum la «sankta nokto». Kaj la «presépio» ("przepju" – konstruaĵo farita el ŝtono, madejro, farbita papero kaj aliaj materialoj) starigita je la angulo de la hejma salono, kiu krom la Sakrala Familio povas kunporti malsamajn objektojn (eĉ fruktojn ie) kunvivas kun la elnordeŭropa Naskiĝa arbo.
Tamen, laŭ la tradicio restas neŝanĝeblaj la manĝaĵoj de la Naskiĝa noktomanĝo, la «consoada» ("konsuada"): kuirita moruo (tamen ne por ĉiuj; kvankam malgranda estas la lando iom diferencas la tradiciaj manĝaĵoj laŭ la lokoj: eblas manĝi tiam ankaŭ meleagraĵon kaj porkaĵon) kaj tradiciaj dolĉaĵoj, kiel rabanadas ("ĥabanadaz", panfritaĵo), sonhos kaj malassadas ("soñuz" kaj "malasadaz", fritpastaĵoj je ne tute similaj pastoj).
Post la «consoada» venas la interŝanĝo de donacoj kaj poste la katolikaj religiuloj partoprenas en diservo je la meznokto, la nomita «missa do galo», ( "misa du galu", meso de la koko).
Dum la Naskiĝtago mem, la 25-an de decembro, en iuj lokoj oni manĝas tion, kio restis el la «consoada» (kaj nomas tion «roupa velha» "ĥoŭpa vella", malnova vestaĵo). Alia, jam ne multe uzata tradicio estas alvoki la mortintajn familianojn per malplenaj seĝoj ĉe la manĝotablo.
Ie dum la tuta festa periodo, kiu etendiĝas ĝis la novjaro, brulas arbaj trunkoj kaj oni enronde kantas. Oni nomas tiajn kantojn «janeiras» ("ĵanejraz").
Luís Ladeira (ekde teksto de Tânia S. laŭ
http://coentroserabanadas.blogs.iol.pt/6726/ ) |