Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
24-07-2008

Vizitoj: 1043865
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Por lerni >> Monda Mozaiko
Monda Mozaiko
   
Superrigardo pri la temoj > 2007 decembro - Kristnaska festo tra la tuta mondo > ALBANIO - Kristnasko (Sendis Bardhyl Selimi)
ALBANIO - Kristnasko (Sendis Bardhyl Selimi)
skribinto temo
vizitanto ESF
Poŝtaĵoj: 3
Resp.: 2
Post afiŝita: 16-12-2007 01:13:52

ALBANIO - Kristnasko (Sendis Bardhyl Selimi)
 
Kristnasko en Albanio

La kristanoj konsistigas konsiderindan komunumon ankaŭ en Albanio. Mi ne intencas montri statistikon, sed mi priparolos iom pri kelkaj trajtoj de la festado de Kristnasko ĉe ni.
Estas du kristanaj eklezioj en Albanio, grek-ortodoksa kaj rom-katolika.
Kiel festas la ortodoksuloj?
40 tagojn antaŭ la Kristnasko (t.e. la 25-an de decembro, laŭ Gregoria kalendaro, kiel en la plimulto de la okcidentaj landoj) komenciĝas la fastado (pro viandaĵoj, laktaĵoj kaj grasaĵoj). Oni ekskludigas de fastado nur la malsanulojn, kiuj rajtas fasti almenaŭ 3-7 tagojn.
La sakramento fariĝas kutime la lastan semajnon antaŭ Kristnasko kaj dum certaj tagoj laŭ kalendaro. 30 tagojn oni aranĝas mesojn kiuj longas de 60-90 minutojn kaj eĉ kelkajn horojn. La meso estiĝas per tritiko kaj naforo (pano dispecetegita) por la mortintoj kaj per pano el knedaĵo por la vivuloj.
La krucsignado ĉe ortodoksuloj estiĝas per movoj de la tri manfingroj (simbolizanta la sanktan triopon) ekde la frunto al la ventrofino kaj de dekstre maldekstren kaj fine je centro.
Ĉirkaŭ la horo 5.30 ĝis 6.00 matene la 25an de decembro, kiam leviĝas la aŭrora stelo, tintegas la kvin kampanoj anoncantaj la komenciĝon de la granda meso en la preĝejo kie la kreduloj estas ariĝintaj jam ekde du horoj antaŭe. La preĝeja ĥoro kantas liturgiajn kanzonojn. Ĉi-okaze oni rememoras la naskiĝon de Jesuo, oni preĝas por la bonfarto de la popolo, de la prezidento, armeo, registaro. Poste komenciĝas la sakramentado per vino kaj naforo (pano dispecetigita). Post la fino de la solenaĵo en la preĝejo oni vestitaj tre bele vizitas unu la alian. Multaj familioj invitas por vizito ankaŭ klerulojn. La vizitoj daŭras ankaŭ posttagmeze.
Por la tagmanĝo oni pretigas specialajn manĝaĵojn, inter kiuj menciindas rizaĵo kun ŝafidaĵo, bureko (ia knedaĵo), fruktoj, dolĉaĵoj kiel baklavao, kukoj. La ĉefa trinkaĵo estas la vino. En la domoj enhavantaj kamenojn oni bruligas fajron, same kandelojn ekde antaŭ la meso. Kelkaj familioj improvizas en siaj hejmoj la kripon de Betlehem kie naskiĝis Jesuo kaj starigas Kristnaskan arbon.
Kiel festas katolikuloj
Katolikuloj venadas al la preĝejo ekde kvar dimanĉoj por ekzerci la pentofaron. Ekde 15a de decembro ĝis 23a de decembro oni aŭdigas apartajn legaĵojn, invitas la kredulojn partopreni aktive en la meso, aranĝas la kripon de Betlehem samkiel la Kristnaskan arbon, signon de la vivo. Iom antaŭ la noktomezo 24-25 decembro oni legigas la psalmojn de profetoj Isaia kaj Sankta Paŭlo kaj proklamas la Evangelion montrantan la naskiĝon de Jesuo.
La krucsignado ĉe katolikuloj estiĝas per kvar manfingroj komencante de la frunto ĝis la ventrofino kaj poste de maldekstre dekstren kaj fine en la centron.
En kelkaj preĝejoj oni povas ludigi dramojn kaj kantigi infanojn. Katolikuloj ne fastas ekde la jaro 1962, kiam tion oni faris dum kelkaj tagoj.
La fastado estas deviga nur du tagojn je februaromezo kaj alitempe, okaze de la Nigra Vendredo.
La nokton inter la 24a kaj 25a de decembro la familio kuniĝas por kune vespermanĝi. Kutime oni kuiras burekon kun nuksoj, premitajn fazeolojn kun salo, kaŝtanojn, rompitajn migdalojn ks. Ĉiam la manĝaĵo akompanatas de vino kaj brando. Antaŭ ol manĝi oni preĝas. Poste oni iras al la preĝejo.
Antaŭ la noktomezo tintegas ĉiuj kampanoj je intervalo po 15 minutoj ekde duonhoro antaŭ la 12-a. Poste komenciĝas la meso.
La sekvan tagon oni faras vizitojn ĉe amikoj reciproke, speciale olduloj, oldulinoj, junuloj, junulinoj, infanoj. La homoj vestas sin tre bele, la virinoj portas tradiciajn popolajn kostumojn.
En la hejmo la familio starigas Kristnaskan abion kaj improvizas kripon kie naskiĝis Jesuo.
Ĝenerale la kristanoj kondutas tre solidare kun islamanoj. Okaze de Kristnasko kaj Bajramoj (ĉefaj religiaj festotagoj) kristanoj kaj islamanoj vizitas unu la alian reciproke.

                                                                                  Kompilis Bardhyl Selimi
dosiero Post kristnasko_albanio1.pdf (92856)
supren