En Litovio la plej grava tago de ĉiuj festaj tagoj dum la jarŝanĝo estas Antaŭkristnaska vespero. La tuta familio kuniĝas por tiu festo, eĉ se devas longe vojaĝi por kunveni. Kvankam nuntempe jam multaj malnovaj tradicioj ne plu estas severe sekvataj, tamen Antaŭkristnaska vespero estas unu el la plej tradiciaj festoj en Litovio.
Dommastrinoj purigas la domon, ordigas ĉiujn anguletojn, ŝanĝas la littukojn kaj antaŭ la vespermanĝo ĉiuj iras sin bone lavi kaj vestas sin per puraj vestaĵoj.
Dum la tuta tago homoj fastas. La tablon por antaŭkristnaska vespermanĝo virinoj speciale preparas. Unue sur la tablon oni metas la maldiketan tavolon de fojno, poste kovras ĝin per blanka, bela tablotuko kaj tiam surtabligas dekdu specialajn pladojn. Neniu de pladoj enhavas viandon, sed estas grenoj, fungoj, mielo, diversmaniere preparitaj fiŝoj, fazeoloj, pizoj, ne mankas pomoj kaj preparitaj legomoj. Specialaĵo estas „kuĉiukai" kun la „papava lakto". La papavan trinkaĵon oni produktas de pistitaj papavoj kaj „kuĉiukai" estas malgrandaj, malmolaj, simplaj kuketoj kiujn dommastrinoj bakas nur por Kristnasko
Estas kutimo por tiu vespermanĝo meti la malplenan teleron ankaŭ por tiuj membroj de la familio kiu ne povas ĉeesti la vespermanĝon kaj se iu el la familio mortis dum la lasta jaro, sur ties malplenan telereton oni metas kandeleton.
Kristnaska vespero estas la vespero de trankvilo, pripensado kaj resumado de la jaraj atingoj, sed oni ankaŭ amuziĝas per diversaj orakoladoj. Fermi la okulojn kaj blinde eltiri la fojneron, kiu kuŝis sube, estas la plej populara orakolado. Se fojnero estas dika, longa kaj havas floron ĉe la fino, tiam la jaro portos sanon, riĉecon kaj prosperon. Rompiĝo de fojnero signifas malsanojn, se ĝi estas ege mallonga tiam eble eĉ morto minacas!
Post la vespermanĝo kaj orakoladoj, ludoj, diversaj rakontoj, la dommastrino forigas de la tablo la malpuran manĝilaron, sed restaĵojn de la pladoj oni lasas sur la tablo. Kvankam litovoj delonge konsideras sin katolikoj, tiu kutimo de paganaj tempoj restas: nokte povas veni al la tablo la animoj de la praavoj kaj ankaŭ ili povas festi kaj regali sin.