Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
24-07-2008

Vizitoj: 1043865
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Por lerni >> Monda Mozaiko
Monda Mozaiko
   
Superrigardo pri la temoj > 2007 decembro - Kristnaska festo tra la tuta mondo > KOREUJO - Kristnasko kun la amamiko kaj kun torto
KOREUJO - Kristnasko kun la amamiko kaj kun torto
skribinto temo
Birke Dockhorn
Poŝtaĵoj: 7
Resp.: 4
Post afiŝita: 16-12-2007 00:03:33

KOREUJO - Kristnasko kun la amamiko kaj kun torto
 

Kristnasko kun la amamiko kaj kun torto

Kiam mi antaŭ kelkaj tagoj demandis al malgranda grupo de studentoj, kion ili faros dum Kristnasko, ili rigardis unu la alian kaj komencis ridi iom embarasite. Kelkaj kuraĝuloj spiteme diris: "Nenion. Ni restos hejme." Post plia esplorado mi finfine eksciis, ke mia demando tuŝis tiklan punkton - ili momente plejparte ne havas amamikon. Sekve ili ne havas kunulon por pasigi belan kristnaskan vesperon.
Ĉi tie en Koreujo la Sanktan Vesperon oni ne pasigas - kiel en Germanujo - kun la familio. Oni festas ĝin aŭ en la preĝejo kun la religia komunumo, aŭ pare. En Germanujo paroj dise veturas hejmen al la propra familio, ĉi tie ili kuniĝas kaj pasigas romantikan vesperon manĝante bele aŭ irante en kinejon. Ili ankaû donacas ion unu al la alia. Kaj ofte manĝas torton kune.
Mi ankoraŭ ne scias pri tiu ĉi jaro, sed en la pasinta Kristnasko la tortoj estis aparte rimarkinda afero. Kelkajn tagojn antaŭ la Kristnaska vespero oni vidis aparte multajn tortojn kun Kristnaskaj arboj, Kristnaskaj viroj aŭ neĝhomoj. La 24an de Decembro, en nia bakejo oni vendis tutan vicon da diversaj tortoj kun Kristnaskaj dekoraĵoj. Stakokvante!
Ĉu do Kristnasko ĉi tie estas tortofesto? Mi trovis du klarigojn. Aŭstra amikino donis al mi la klarigon de sia Korea amiko, nome ke Kristnasko ĉi tie estas Okcidenta festo, kiun oni devas festi per io same tipe Okcidenta. Mia Korea amikino tamen opiniis, ke la tortoj pli ĝuste reprezentas ne la okcidentan, sed la festan etoson. Tial al Kristnasko oni aĉetas torton por si mem kaj siaj karaj kiel ion specialan, ĉar mankas propraj tradiciaj manĝaĵoj.
Pasintjare mi kaj mia edzo - senkonsidere, ĉu la tradicio estas propra aŭ fremda, nova aŭ malnova - havigis al ni tian torton al la Sankta Vespero. Ni estas paro kaj familio samtempe, kaj ni festis per Korea torto - jen kultura mikso!


------------------------------------------------


Sube vidu la fotojn pri du trotoj.

dosiero Post MM-kristnasko-Koreujo1.pdf (99681)
supren