Teksto - La knaboj de Paŭlo-strato - kun SONMATERIALO
skribinto
temo
Katalin
Poŝtaĵoj: 338
Resp.: 134
afiŝita: 26-10-2007 19:17:28
Teksto - La knaboj de Paŭlo-strato - kun SONMATERIALO
La knaboj de Paŭlo-strato
La kvin knaboj de la Paǔlo-strato ludis per kugletoj en la muzeoĝardeno. Jam 12 globetoj estis ĉe la muro, kiam ili rimarkis ke la du Pásztor-knaboj1 alproksimiĝis. La kvinopo ektimis antaǔvidante la atakon de la pli fortaj.
«Vane ni estis kvin, ili du estis tiel fortaj, ke eĉ dek ili povus tradraŝi. Kaj oni ne povas nin tiel kalkuli, ke ni estas kvin, ĉar se estas danĝero, tiam Kolnay forkuras, kaj ankaǔ Barabás forkuras, do el ni oni povas kalkuli nur [je] tri. Eble ankaǔ mi forkuras, do oni povas kalkuli nur du. Kaj eĉ, se eble ni ĉiuj forkuras, tio valoras nenion, ĉar la Pásztor-knaboj estas la plej bonaj kurantoj en la tuta muzio kaj ni vane kurus, ĉar ili atingus nin. Do venis la Pásztoroj, ĉiam pli proksimen ili venis kaj tre rigardis la kugletojn!»2
Vane la knaboj el la Paǔlo-strato faris neniam ion ajn malbonan al la du grandaj, tiuj tamen venis, ĝuste kiam Nemecsek trafis kaj gajnis, kaj forprenis la kugletojn (preskaǔ tridek, inter ili du vitrajn) kriante «Ejnŝtand!»3
Tiun scenon de la fama hungara romano La knaboj de Paŭlo-strato ekvivigis la skulptaĵgrupo en Budapeŝto inaŭgurita en septembro 2007. La realgrandaj bronzaj figuroj estas lokitaj antaǔ lernejo, en la sama kvartalo de la hungara ĉefurbo kie la intrigo de la romano ludiĝas. La artaĵo estas omaĝo al la verko aperinta antaŭ 100 jaroj kaj al ties aǔtoro Ferenc Molnár.
Ĉi tiu literaturaĵo estas unu el la plej legataj hungaraj romanoj.
Nur en Hungario ĝi estas eldonita 45 fojojn en 5 milionoj da ekzempleroj. Ĝi estas ankaŭ la plej fama hungara verko en eksterlando, kiun oni tradukis al kelkdekoj da lingvoj. Ĝi estas deviga aŭ konsilata legaĵo por lernejanoj en pluraj landoj: krom en Hungario ankaŭ en Italio, Japanio, en kelkaj ŝtatoj de Usono kaj en Pollando. En tiu lasta, ekzemple, nur post la dua mondmilito ĝi havis du tradukojn kaj 36 eldonojn. En Italio la romano aperis en 4 diversaj tradukoj.
Krom la libroforma disvastiĝo pretiĝis teatraj adaptaĵoj kaj ankaǔ pluraj filmversioj, jam en 1914 kaj 1924, kaj kompreneble ankaŭ nuntempaj. La plej fama el inter ili estas tiu el 1968 sub la reĝisorado de Zoltán Fábri kaj kun pluraj usonaj infanartistoj.4
Kvankam La knaboj de Paŭlo-strato temas pri infanoj, ĝi ne vere estas porinfana literaturo, same kiel ne estas tio la romano La moŝto de l’muŝoj5 de William Golding aŭ la Konfuzoj de edukato Törless verkita de Robert Musil.
La hungara romano temas pri adoleskantoj, kiuj konfrontiĝas kun la plenkreska vivo, provas ĝin imiti kaj rekrei en siaj vivseriozaj ludoj, formante ties regulojn kaj reprezentante la figurojn de herooj, patriotoj kaj perfiduloj, amikoj kaj malamikoj, gvidantoj kaj etaj grizaj personoj, bonuloj kaj aĉuloj.
La romano priskribas unu semajnon de la taĉmento de malriĉaj ĉefurbaj infanoj, kiuj devis protekti sian karan « grundon »6 en batalo kontraǔ la bando de samkvartalaj riĉaj infanoj. La legantoj kunvivas kun la infanoj en la lernejo, en ludsituacioj, dum lernado, disputoj, bataloj, preparoj al milito, spionado, formalaj societkunsidoj, ludoj, akuzoj kaj pardonpetoj.
Dum tiu semajno pluraj el la infanoj trairas la plenkreskadon, travivas ties malfacilaĵojn kaj kontraŭdirojn, alfrontas maljustecon kaj devas travivi ankaŭ la sensencan morton de sia kamarado, la sindediĉa etulo kaj granda heroo de la verko.
La romano ludiĝas komence de la 20a jarcento, antaŭ la unua mondmilito, sed pro siaj universalaj kaj ekstertempaj moralaj kaj homaj temoj ĝi ne devus perdi sian aktualecon eĉ en la tempo de Harry Potter.
Se la bronzaj romanfiguroj sur la strato de Budapeŝto atentige memorigas la lernejanojn pri nenio alia ol pri la (poste kondamnita kaj pentita) ĉikanado de la du Pásztor-knaboj, kaj sekve pro la artaĵo pluraj sendefendaj infanoj eskapas humiligon aŭ batadon, foje eĉ murdon, la mondo jam fariĝas signife pli bona kaj homa.
Teksto : Katalin Kováts – Foto : Péter Kollányi
1. Prononco de la nomoj : Pásztor [paastor], Kolnay [kolnai], Barabás [barabaaŝ], Nemecsek[nemeĉek], Ferenc Molnár [ferenc molnaar], Harry Potter [herri poter]
2. Fragmento el La knaboj de Paǔlo-strato, al Esperanto tradukita de Ladislao Somlai (Spierer), unue eldonita en 1937 en Anglio, fare de Esperanto Publishing Company LTD., eronsgate, Rickmansworth. La interkrampa vorto [je] estas aldonita de la aŭtoro de la artikolo. La enromana vorto muzio signifas la ĝardenon de la Nacia Muzeo en Budapeŝto.
3. Perforta okupo, transpreno, konfisko de io.
«Nun oni devas scii, kio estas ejnŝtand. Ĝi estas speciala vorto de la knaboj. Se pli forta knabo vidas pli malfortan vetludi je kugletoj, plumoj aŭ karobgrajnoj kaj la ludilojn li volas forpreni de ili, li diras: ejnŝtand. Tiu ĉi vorto signifas, ke la forta knabo deklaras militrabaĵo la ludkugletojn kaj kiu kuraĝas kontraŭstari, kontraŭ tiu li uzos perforton. Do ejnŝtand signifas ankaŭ militdeklaron. Samtempe ĝi estas la mallonga, sed konciza deklaro de militjuro, pugnorajto kaj piratregado.» Fragmento el la romano.
4. La kreadon de la filmadaptaĵo de Maurizio Zaccaro (2003) la posteuloj de Molnár volis saboti kaj ĝenerale hungaroj ne akceptas, pro troa modifo de la moralaj kaj patriotismaj mesaĝoj de la originala romano.
5. Lord of the Flies
6. Vasta, enkonstruota ludspaco inter grandaj pluretaĝaj domoj.
afiŝita: 28-10-2007 15:42:59 re: Teksto - La knaboj de Paŭlo-strato - kun SONMATERIALO
Mi kun intereso legis la novan eron de Monda Mozaiko. Mi konas la libron, sed sciis nenion pri ĝia famo en Hungarujo kaj alilande. La Esperanta eldono el Britujo estas parto de sufiĉe granda serio, la libroj de la “’Epoko’ Libro-Klubo”; ĝi fakte estas la dua, el almenaŭ dek unu, post la unua kiu estas “Murdo en la Orienta Ekspreso” de Agatha Christie. Mi rimarkas ke UEA listigas ĝin en la brokanta fako. La “Epoko”-libroj estas samformataj: broŝuritaj, tute simplaj kovriloj, “poŝ”-grandaj. Tiu “The Esperanto Publishing Co. Ltd.” estis tre fekunda eldonejo. Mi neniam vidis kompletan liston de ties libroj, sed mi mem lastatempe arigis ĉiujn miajn librojn kiuj venis el Heronsgate (aŭ Londono aŭ aliaj lokoj—la eldonejo iom vagis dum la jaroj) kaj temas pri 41 titoloj. Tio certe ne tuŝas ĉiujn. Amike, LM
afiŝita: 26-02-2008 22:48:05 re: Teksto - La knaboj de Paŭlo-strato - kun SONMATERIALO
La knaboj de la Paŭlo-Strato, mi legis tiun libron kun granda ĝuo, havas la kvaliton de grandaj infanlibroj kiel Tom Sawyer, mi legis ĝin eĉ NUR en Esperanto, kaj kiam mi ankoraŭ ne estis progresinta, eble mi foje relegu ĝin, ĝi estas en mia libroŝranko kun E-libroj. Ĉu mi perfidu al vi sekreton. Infanlibroj estas libroj ne nur por infanoj, sed eble eĉ pli por plenkreskuloj:).La libro ĉe la legado memoris min je tempoj, kiam mi kiel sesjara knabo "batalis" militpade en indianobando kontraŭ alia bando de la najbara vilaĝo. Lageto kun apuda rivero apud kaverno de vulpo estis nia bataleĵo. La venkintoj trinkis akvon el klara tiea fonto. Ni fumis eĉ pipojn kaj pripentris nin tiel, ke ni aspektis timigaj:).... Niaj ŝipoj estis grandaj lavkuvoj el lignoŝindoj. Nu, estis travivaĵoj en vilaĝa regiono, sed poste mi travivis aliajn batalojn en la urbo, al kiu ni transloĝiĝis, mi estis terura infano, mia kondutnotoj estis ĉiam malbonegaj, kaj mi "brilis" nur kiel pugnobatalanto. (Kaj en la germana literaturo, ĉar mi jam kiel infano legis multon.Por miaj pli junaj fratino kaj frato mi estis la fabelorakontisto.)
Kiel knaboj ni vere draŝis nin ĝis ŝprucis la sango, neimagebele, ke mi iam estis tia, sed tiel estis. Nun mi malamegas ĉiun perforton al homoj. La aŭtoro de la hungara libro ŝajne havis similajn travivaĵojn...tial la libro ĉe la legado fascinis min.... La monumenta figurgrupo estas bonege farita, sed iom erariga, ĉar la libro entenas multe pli drastajn travivaĵojn ol la monumento supozigas.
La suba letero aperis en la hejmpaĝo de la Literatura Muzeo Petőfi (Budapeŝto), kiu okaze de la jubileo kun inda programserio festas la 100-jaran romanon. La kortuŝan leteron indus traduki al Esperanto, sed la defio estas granda. Staru ĝi ĉi tie almenaŭ en la hungara, ĝis pretiĝos la traduko.
----------------------------------- Cím: Nemecsek@grund.hu Szia Ernő! Képzeld, 100 éves lettél. Egy százéves kisfiú. Még szobrot is kaptál a múlt héten a Práter utcában, amint a fiúkkal éppen golyót gurítasz abban a legendás pillanatban, amelyben teremtőd – bizonyos Molnár Ferenc – megállította feletted az égen a mulandóság napját. Mondták már neked, hogy tulajdonképpen te vagy az első magyar sorozathős, hiszen először sorozatban jelentél meg egy újságban? Egy sorozathős, akinek olyan kicsi a lába nyoma, hogy üldözői se tudják felfogni ésszel. Hiába, a nagyság átka. Te Ernő! Téged nem hívtak úgy, hogy Nemecsek úr, sem úgy, hogy Nemecsek Nemzettestvér, nem lettél sem Nemecsek Bajtárs, elvtárs polgártárs, te megúsztad a XX. századot. Igaz, ehhez korábban bele kellett halnod az életbe. Milyen fura, nem? A legendák halva születnek. Tudsz valamit a többiekről? Képzeld, a jó Boka még 1916-ban meghalt, az úgynevezett első világháborúban. Az elsőben, amelyben már gázzal öltek a frontokon, s az utolsóban, amelyben a hadifoglyokat illett életben hagyni. Boka János cs. kir. hadnagy – élt 30 évet. Weisz, Geréb és Wendauer meg úgy tűnt el, hogy sárga csillagot kellett a kabátjukra varrni, és felrakták őket vagonokba, olyanokba, amelyeken a te korodban csak állatokat szállítottak. Soha nem tértek vissza. Ez már abban a második világháborúban történt, az első olyanban, amelyben atombomba robbant, és az utolsóban, amelyikben még maradtak túlélők. Mondják, a nagyobbik Pásztor is ott volt, amikor odaterelték Weiszéket a szerelvényhez, csak nem vörös inget hordott, hanem feketét. Aztán ott van a Csele. Csele elment az országból Amerikába, az unokái már nem beszélnek magyarul, Clevelandben élnek, van egy kalapüzletük. Az áll a cégtáblán: Csele and Csele. Áts Ferit börtönbe csukták, és halálra ítélték, mert nagy forradalom tört ki Pesten egy ködös októberben, és ő a jó oldalra állt, de később kiderült, hogy az a rossz oldal. Ma megint jó. De ezt már nem érhette meg. A körúton a Mária utcától nem messze volt egy mozgókép színház. Na, ott harcolt, pedig akkor már túl volt a hatvanon. Puskája is volt, csapata is volt, de nem tudta megvédeni a zászlóját, azt a tépett lukas zászlót. A Barabás lett az ügyvédje, de nem tudta kihozni a rács mögül. Nem olyan idők voltak. Akkoriban végleg elveszni látszott a grund. Tudod, amikor egy egész országot einstandolnak, bizony, az kemény. Na és a Csónakos… Papuskám, az megúszott mindent. Melós lett a Weisz-Mannfrédban, aztán jöhettek-mehettek a kormányok, kommandók, szervezetek, gittegyletek, az csak nem keveredett bele semmibe. Megházasodott, lett nagy családja, aztán csak járt ki a Fradi meccsekre, nagyokat fütyölt, ha nyertek, ha vesztettek, megtanított minden utcakölyköt szépen káromkodni, és köpködte a szotyit, amíg volt foga megrágni. Ferencváros-Ferencváros, hééé… Te Ernő! Most, hogy így a fiúkról beszélünk… lehet, hogy jobb is, hogy az az író 3szor megfürösztött téged abban a regényben? Talán jobb volt eszmétől lázasan a hazáért meghűlni, mint felnőni és elveszíteni benne a hitet, vagy megélni, hogy a haza elveszejt téged? Haza, haza… – nagy Há vagy kicsi? Hogy írjam, Ernő? Ha nagybetűvel írom, manapság azt mondják, magyarkodok, ha kicsivel rám fogják, hogy áruló vagyok, és akkor az én nevemet is csupa kisbetűvel írják majd valakik. A valakik sokan vannak, s valahogy mindig megtalálják egymást. Nemrég óta van egy nagy találmány. Neked nagyon tetszene. Internetnek hívják, mindenki használhatja, hogy híreket olvasson, tanuljon vagy üzenjen vele másoknak, és, úgy van az, Ernő, hogy ma divat mindent kisbetűvel írni, neveket, címeket, és az emberek annyi ostobaságot és aljasságot képesek írni egymásnak, egymásról – persze nem az igazi nevükön – hogy tulajdonképpen mindegy is, kisbetűvel írják a nevüket vagy nem, mert csak a név kötelez, a névtelenség semmire sem kötelez. Lehet, hogy ez egy olyan kisbetűs kor, és ez a világ csak a valakiké? Ugye, hogy nem úgy van az, Papuskám?! Ugye, hogy a HAZA nagybetű, csupa-csupa erős, hatalmas írásjegy? És a GRUND is? És az is, hogy, hogy Szabadság, Egyenlőség, Testvériség, meg, hogy Barátság, Bátorság, Becsület, Áldozat, Megbocsájtás? Ugye, mi azért így írjuk? Ugye, így? Na jól van, jól van. Te mindig meg tudsz nyugtatni ez ügyben. Látod, most is te adod a bizonyosságot, mint egy ajándékot, pedig ez a te születésnapod, rá se ránts! Tudod, halhatatlanoknál ez csak rigófütty. Boldog születésnapot, Ernő! Éljenek a Pál utcai fiúk, éljen a grund! Tisztelettel: Geszti Péter