Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
01-07-2009

Vizitoj: 1391900
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Por lerni >> Monda Mozaiko
Monda Mozaiko
   
Superrigardo pri la temoj > 2007 septembro- Ĉu vi sciis la sekvajn faktojn? > 2007 septembro - Ĉu vi sciis la sekvajn faktojn?
2007 septembro - Ĉu vi sciis la sekvajn faktojn?
skribinto temo
Katalin
Poŝtaĵoj: 352
Resp.: 154
Post afiŝita: 21-09-2007 18:50:40

2007 septembro - Ĉu vi sciis la sekvajn faktojn?
 

Ĉu vi sciis la sekvajn faktojn?


EŬROPA TAGO DE LINGVOJ*


26 Septembro



·          Estas inter 6000 kaj 7000 lingvoj en la mondo  -  parolataj de ses miliardoj da homoj dise en 189 sendependaj ŝtatoj.


·          Estas proksimume 225 indiĝenaj lingvoj en Eŭropo  -  tio estas 3 % de la tutmonda sumo.


·          La plimulto de la lingvoj de la mondo estas parolataj en Azio, Barato, Afriko kaj Sudameriko.


·          Multaj eŭropanoj pensas, ke la plej granda parto de homoj parolas nur unu lingvon, sed, fakte almenaŭ duono de la monda loĝantaro estas dulingva aŭ plurilingva, tio signifas, ke ili parolas du aŭ pli da lingvoj.


·          Neniu lingvo estas  en si mem pli malfacila ol iu ajn alia – fakte ĉiuj infanoj lernas sian denaskan lingvon en la sama natura maniero kaj kun egala facileco.


·          Multaj lingvoj havas 50.000 vortojn aŭ pli, sed individuaj parolantoj normale scias kaj uzas  nur parton de la tuta vortostoko: en ĉiutaga konversacio oni uzas la samajn kelkcent  vortojn.


·          Lingvoj estas en konstanta kontakto unu kun la aliaj kaj ili influas unu la alian en multaj manieroj: en la pasinteco la angla lingvo depruntis vortojn kaj esprimojn de multaj aliaj lingvoj kaj nuntempe eŭropaj lingvoj depruntas multajn vortojn de la angla.


·          En sia unua jaro bebo eldiras larĝan gamon de laŭtaj sonoj; ĉirkaŭ la unua jaraĝo estas eldiritaj la unuaj kompreneblaj vortoj; ĉirkaŭ la tria jaro estas formitaj kompleksaj propozicioj; ĉirkaŭ la kvina jaraĝo infano scipovas kelkmilojn da vortoj.


·          La gepatra lingvo estas kutime la lingvo kiun oni plej bone scipovas kaj kiun oni plej ofte uzas. Sed ekzistas “perfektaj dulingvuloj” kiuj egalbone parolas du lingvojn. Tamen, normale, dulingvuloj ne montras perfektan ekvilibron inter siaj du lingvoj.


·          Dulingvismo kunportas multajn avantaĝojn: ĝi plifaciligas la lernadon de aliaj lingvoj, plibonigas la pensoprocezon kaj antaŭenigas kontaktojn kun aliaj personoj kaj iliaj kulturoj.


·          Dulingvismo kaj multlingvismo kaŭzas ekonomiajn avantaĝojn. Ankaŭ laborpostenoj estas pli facile haveblaj al tiuj, kiuj estas poliglotoj, kaj plurlingvaj kompanioj havas pli bonan pozicion kontraŭ la konkurentoj ol unulingvaj.


·          Lingvoj interrilatas unu kun aliaj kiel la membroj de familio. La plimulto de la eŭropaj lingvoj apartenas al la granda hindeŭropa familio.


·          La plimulto de la eŭropaj lingvoj apartenas al tri grandaj grupoj: la ĝermana, la romanika (aŭ latinida) kaj la slava grupo.


·          La ĝermana familio de lingvoj inkluzivas inter aliaj la danan, norvegan, svedan, islandan, germanan, nederlandan, anglan kaj jidan.


·          La latinidaj lingvoj inkluzivas inter aliaj la italan, francan, hispanan, portugalan kaj la rumanan.


·          La slavaj lingvoj inkluzivas la rusan, ukrainan, belarusan, polan, ĉeĥan, slovakan, slovenan, serbian, kroatan, macedonian, bulgaran kaj aliajn.


·          La plimulto de la eŭropaj lingvoj uzas la latinan alfabeton. Iuj slavaj lingvoj uzas la kirilan alfabeton. La greka, armena, kartvela kaj la jida lingvoj havas sian propran alfabeton.


·          La denaskaj lingvoj parolataj de la plimulto de la eŭropanoj estas la rusa, germana, angla, franca kaj itala lingvo, en tiu ĉi vicordo.


·          La neeŭropaj lingvoj plej vaste uzataj en Eŭropo estas la araba, ĉina kaj la hindia lingvo, ĉiu kun sia skribsistemo.


·          Rusio (148 milionoj da loĝantoj) certe havas la plej altan nombron de lingvoj parolataj sur sia teritorio: inter 130 ĝis 200, depende de la vidpunktoj.


·          La plimulto de la landoj en Eŭropo havas kelkajn regionajn aŭ minoritatajn lingvojn – kelkaj el ili havas oficialan statuson.


·          Pro la enfluo de migrintoj kaj rifuĝintoj, Eŭropo fariĝis tre plurlingva. Nur en Londono 300 lingvoj estas parolataj (araba, turka, kurda, berbera, hindia, panĝaba, ktp.).


·          En sia ĉiutaga vivo eŭropanoj ĉiam pli kaj pli renkontas fremdajn lingvojn. Necesas estigi pli grandan intereson pri lingvoj ĉe la eŭropaj civitanoj.




Fonto:   la artikolo estas traduko de la dokumento, publikigita okaze de la Eŭropa Tago de Lingvoj.


 Ĝi legeblas en la paĝo de la Konsilio de Eŭropo: http://www.ecml.at/edl/default.asp?t=materials . Dankon por la traduklaboro al Remy Sproelants (BE).


 


Vidu la TTT-ejon Landoj kaj lingvoj de la mondo


Pliajn informojn pri la Eŭropa Tago de Lingvoj legu sur nia paĝo Tago de Lingvoj



                                                      

dosiero Post Chu__vi_scii_la__sekvajn_faktojn2[1].pdf (132875)
supren