Dekmilo da enoj ene: ĉu la bonfaranto bonfartas?
13 de julio 2007
Kiu postlasas kovertojn plenajn je mono en la publikaj virnecesejoj?
Solvi tiun misteron iĝis dum la pasintaj semajnoj nacia sporto en la lando de la leviĝanta suno...
Kiu ne revis foje trovi bonŝance grandan sumon surstrate? En Japanio nuntempe dekoj da viroj vidis tiun revon realiĝi. De pluraj semajnoj anonima bonfaranto postlasas kovertojn kun biletoj de dek mil enoj ĉirkaŭ sesdek eŭroj en publikaj necesejoj tra la tuta lando.
Ĉiu koverto estas zorge pretigita de la sama mecenato: ĉiu estas bele farita el tradicia japana papero kaj ĉiu enhavas aldone al la mono per peniko kaligrafiitan leteron al la trovonto. La mesaĝo ĝentile sugestas uzi la monon por bona ago al iu alia, aŭ por plibonigo de si mem: Bonvolu kun malferma koro uzi tiun heredaĵon por bona celo. Estu serena.
Pasintsemajne la aŭtoritatoj de la okcidenta regiono de Japanio malkaŝis, ke tiu disdonado fakte komenciĝis pasintan jaron en la publikaj necesejoj de tombejoj. Ni nun komprenas, ke temas pri nacinivela fenomeno. Ni ne scias, kion pensi kaj sekve, kion diri... konfesis la komunikisto de la loka polico.
Provi diveni la identecon de la donacemulo iĝis intertempe ĉiutaga ŝatokupo de miloj da japanoj. Ĉiu detektivo, ĵurnalisto, politikisto kaj eĉ ekleziulo havas sian propran hipotezon pri liaj aŭ eble ŝiaj personeco kaj motivoj. La grafologoj, observinte ke la kvalito de la kaligrafio videble malboniĝas, suspektas, ke temas pri sufiĉe aĝa viro, eble eĉ mortonta. Aliaj emas kredi, ke la bonkorulo estas retiriĝinta ŝtatoficisto, ĉar la plej multaj kovertoj estas trovitaj en publikaj konstruaĵoj. Tria pensfluo teorias pri ebla aparteno al sekto, pro la iom mistika peto je bonaj agoj.
Sed eble la misterulo tro bone trafis sian celon, ĉar montriĝas, ke verŝajne ĉiuj kovertoj estis kun sia tuta enhavo reportitaj al la polico. Tio estas en si mem sufiĉe mirakla ilustro de la fama japana tradicio de honesteco. Sekve la kvar kaj duono milionoj da enoj (pli-malpli dudek sep mil eŭroj), se ne repetitaj de sia laŭleĝa posedinto, estos post ses monatoj transdonitaj al la nacia trezorejo, kie oni certe uzos ilin, sed eble ne por la originala celo ...
Ne facilas la metio de bonfaranto en tia honesta socio...
Teksto: Sylvain Lelarge
Fonto kaj foto: Le Figaro

|