Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
14-05-2008

Vizitoj: 930836
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Por lerni >> Monda Mozaiko
Monda Mozaiko
   
Superrigardo pri la temoj > 2007 julio - La vilaĝo de la poŝtokestoj - kun SONMATERIALO >>>>> > Teksto: La vilaĝo de la poŝtokestoj >>> kun sonmaterialo kaj albumo
Teksto: La vilaĝo de la poŝtokestoj >>> kun sonmaterialo kaj albumo
skribinto temo
Katalin
Poŝtaĵoj: 329
Resp.: 133
Post afiŝita: 07-07-2007 18:00:18

Teksto: La vilaĝo de la poŝtokestoj >>> kun sonmaterialo kaj albumo
 

La vilaĝo de la poŝtokestoj



Mia patro estis poŝtoficisto kaj junaĝe dum la ferioj mi ofte laboris kiel poŝtistino en nia hungara montara vilaĝo. Nia poŝtoficejo estis la centro de la tuta socia vivo, ĉar tra ĝi venis kaj iris ne nur la novaĵoj de kaj al familianoj, sed ankaǔ la pensiomono, la nask- kaj mortanoncoj, la ĉaspermesoj, la gazetoj kaj tiel plu. Poŝtisto estis kvazaǔ la mesaĝo de Dio mem, kaj tiel benata kaj dorlotata de la loĝantaro.


Bedaǔrinde en nia interreta epoko malfermi poŝtokeston neniel plu estas festo. Krom reklamoj kaj fakturoj tre malmultaj aliaj aferoj troviĝas en ĝi. La antaǔĝojon ĉiutage malfermi tiun eternan donacpakaĵon anstataǔas rutina, rapida kaj iom suspektema kontrolo de la damna ujo: ĉu altrudiĝis tie nova impostpeto?


Eble pro nostalgio pri mia infanaĝo kaj pri poŝtistaj aventuroj, eble ĉar mi jes ja kiel aktiva esperantistino regule ricevas leterojn kaj pakaĵojn kun multkoloraj poŝtomarkoj, restas en mia koro amo al la poŝtokestoj. Tiu amo iĝis hobio, kaj mi dum niaj oftaj vojaĝoj serĉas kaj fotas la eksterordinarajn kestojn. Francio estas ĝis nun mia plej fruktodona ĉastereno kaj mia franca edzo mia plej aktiva skolto. Estis li kiu malkovris por mi la francan urbeton Saint-Martin d’Abbat.


En si mem Saint-Martin povus veki ĉe averaĝa turisto nenian intereson. Nenia historia monumento pompas, neniu grandulo aǔ sanktulo, eĉ krimulo naskiĝis, agis aǔ almenaǔ mortis tie, neniam okazis io memorinda, ne estas regiona muzeo, (fi)fama sportklubo, ĉiusemajna brutfoiro aǔ eĉ ne simpla amuzcentro por la infanoj. Ne ŝprucas kuracakvo el ĝiaj fontanoj, kaj la iom moroza naturo ofertas fakte nenion krom banalaj verdaĵoj.


La enuo ŝajnas tie poreterne regni.


Kaj tamen, venas al ĝi ĉiujare centoj da pilgrimantoj, ofte ankaǔ el eksterlando. Kiucele, do?


La miraklo de Saint-Martin komenciĝis kiam la geedza paro Lafeuille kelkajn jarojn antaǔe ekloĝis tie. Veninte el la ĉefurbo, kaj estante krome artistoj, ili normale ne povus esperi varman bonvenigon. Sed ilia sincera deziro krei ion novan por elstarigi la vilaĝon kaj stimuli ĝian komunan kaj komunuman vivon gajnis la subtenon de granda parto de la loĝantaro por tre speciala projekto: iĝi internacia Mekko por la poŝtokestamantoj. Por sukcesi, Michel Lafeuille lanĉis konkurson por la kreintoj de la plej specialaj poŝtokestoj, kaj sekve ekestis en mallonga tempo centoj da originalaj, surprizaj, simbolaj kaj amuzaj belartaĵoj, en kiujn la loka poŝtisto nun certe kun granda plezuro enŝovas sian kargon.


Somere de 2005 mia edzo surprizis min per tritaga malkovro de tiu paradizo. Lasinte nian aǔton ni bicikle trairis la tutan vilaĝon kaj ties ĉirkaǔaĵon. Ĉe la vilaĝdomo ni ricevis mapon, sur kiu estis indikataj ĉiuj vizitindaj poŝtokestoj. La tri tagoj rapide forpasis kaj fariĝis memorindaj ne nur pro la malkovro de la kestoj mem, sed pro la renkontiĝoj kun la fieraj posedantoj.


Pluraj demandis nin, ĉu ni jam vidis, fotis tiun kaj tiun leterkeston. Aliaj iom honteme senkulpigis sin pro la nerefarbitaj skatoloj, promesante renovigi siajn poŝtokestojn por la sekvajara festivala semajno. Kio okulfrapis nin estas kiel tiu kuna agado kreis ligon inter ĉiuj tiuj samvilaĝanoj.


Ni sukcesis renkontiĝi kun kelkaj premiitoj kaj ankaǔ kun la iniciintoj kaj pasigis ĉe ili duontagon manĝante kaj babilante. Ĉar estis ĝuste la nacia tago de Francio (14a de julio) ni estis invitataj ankaǔ por la vilaĝfesto kaj havis eblon viziti en la poŝtoficejo fotoekspozicion pri la kestoj, aĉeti bildkartojn pri la plej belaj ekzempleroj. La leterujoj malkovrigis al ni multajn diversajn pensliniojn. Ne nur familiaj kaj stratnomoj, sed ankaŭ hobioj kaj metioj, bestoj kaj fabelfiguroj, filozofiaj pensoj kaj serĉoj inspiris la amatorajn artistojn produkti sian unikaĵon kaj tiel prezenti sin. Ĉu ne tio estas la esenco mem de arto?


Notoj:


La fotoalbumo akompananta tiun ĉi artikolon povas ekgustumigi al la legantoj la riĉecon kaj buntecon de la etoso kaj interesoj de la vilaĝo.


Saint-Martin organizas ankaǔ ĉi-jare poŝtokestan festivalon dum kiu ĵurio premias la plej spritajn kaj rimarkindajn verkojn, kies fotoj eniras la albumon, la hejmpaĝon kaj eldonotan libron. Estas konkurso ankaǔ inter la senditaj fotoj. Pliajn informojn serĉu en ilia hejmpaĝo: http://www.letterboxvillage.com.


                                                                  Teksto: Katalin Kováts



           


Sube vi povas elŝuti la tekston en PDF-formato kaj la sonmaterialon.


La alia dokumento estas fotokolekto de la elektitaj poŝtokestoj de la vilaĝo. 

dosiero Post MMPoshtokestoj.mp3 (2703300)
Post MM_Vilagho_de_poshtokestoj2.pdf (292828)
Post Poshtokestoj_bildoj.pdf (1946746)
supren
 
Gilles VAILLANT
Poŝtaĵoj:
Resp.: 1
Post afiŝita: 10-07-2007 09:01:12
re: Teksto: La vilaĝo de la poŝtokestoj >>> kun sonmaterialo kaj albumo
Bonega artikolo kaj belega vilaĝo, :-)
 
 
supren
daniel biro-walker
Poŝtaĵoj:
Resp.: 1
Post afiŝita: 29-01-2008 19:13:45
re: Teksto: La vilaĝo de la poŝtokestoj >>> kun sonmaterialo kaj albumo
Dankon, tiu teksto kaj sonmaterialo estas ege interesaj kaj amuzaj : tio necesas por ke la lernantoj ne endormiĝu kiam kurso okazas vespere post la laboro ... mi proponos ke ni fotu poŝtokestojn ... se la grupo aliĝas tiun projekton, ni venos al Rotterdamo kun fotoj !
supren