Por kalkulado homo deĉiame uzis helpilojn, pli-malpli komplikajn, de kapra fekaĵo ĝis komputilo.
Por kontrolo de bestoj, varoj kaj posedaĵoj kaj kalkulo de ties valoro necesis iloj, markiloj, metitaj verŝajne en sablon. Ilia portebla versio konsistis el pleto kun sablo, kion indikas ankaǔ la deveno de la vorto. La latina vorto abacus [ábakus], signifas "pleto kun sablo", kaj ĝi devenas verŝajne el la greka vorto αβαξ [ábaks], kiu signifas ‘kalkultabulo’.
En Eǔropo kaj la romianoj kaj la grekoj jam en la antikva epoko havis siajn porteblajn kalkultabulojn, por kiuj ili uzis ŝtonan bazon aŭ metalon kun linioj aŭ fendoj, kien oni povis ŝovi ŝtonetojn. Laǔ kelkaj hipotezoj en Hindio kaj Ĉinio la abakoj disvolviĝis paralele kun tiuj de Eǔropo. En Ĉinio la vera populariĝo de abako okazis inter la 10a kaj 12a jarcentoj. En la ĉina ĝi nomiĝas suanpan-o, kio signifas ‘kalkulanta pleto’. El Ĉinio la kalkulilo (inter la 15a kaj 17a jarcentoj) transiris al Rusio, Koreio kaj ankaǔ al Japanio kaj ĉie prenis siajn proprajn nomon kaj formon. Ŝanĝiĝis ekzemple la deksesuma ĉina sistemo je dekuma, laǔ la lokaj bezonoj kaj kutimoj en Rusio kaj Japanio.
En Azio ankaǔ nuntempe oni multe uzas la japanecajn abakojn, eĉ se ilia uzo en nia moderna mondo malpli necesas el praktika vidpunkto. La graveco de mensa kalkulado, konkretigo de abstraktaj konceptoj, precipe ĉe infanoj, kaj la sendependiĝo de teknikaĵoj igas la kalkulilon ankoraŭ moda kaj vaste uzata.
La plej populara versio estas la japana kalkulilo, nomata sorobano, kiu fariĝis kulturvaloraĵo kaj estas konata multloke ankaǔ ekster Japanio.
La instrumento precipe en la 20a jarcento ekhavis gravan rolon en Japanio danke ankaǔ al tio, ke en 1928 la Japana Ĉambro de Komerco kaj Industrio enkondukis atestojn pri la kapablo uzi sorobanon. Ekde 1938 la uzo de sorobano eniris la bazan eduksistemon, kie ĝi fariĝis plurjara studobjekto. Ĝiajn unuajn lertojn la japanaj infanoj lernis antaǔ ol eklerni aritmetikon. Tiujn konojn oni kompletigis poste en specialaj sorobanlernejoj kaj institutoj. Ĉe dungiĝo en laborejoj estis kriterio (nuntempe nur avantaĝo) la scipovo de sorobanuzo. Oficejoj, bankoj kaj firmaoj laborigis ‘hom-kalkulilojn’ (dekojn, centojn da personoj), ĉefe virinojn, kiuj dum sia tuta labortempo havis la taskon kalkuli per tia aparato.
Ankaǔ dommastrinoj uzis sorobanon por administri siajn ĉiutagajn elspezojn.
En la 70aj jaroj la elektronikaj kalkuliloj kaj komputiloj en la laborejoj kaj hejmoj ektransprenis la rolon de la sorobanoj. Malgraŭ tio kaj la oficialigo de la okcidenta aritmetiko en la lernejoj (kalkulo surpapere per skribiloj) oni ne sukcesis forigi la uzon de sorobano kaj la sorobanlernejoj furoras ankoraŭ nun. La japana socio opinias, ke la uzo de sorobano provizas la infanojn per pli bona kompreno de matematikaj kaj kvantaj konceptoj, fortigas la logikan pensmanieron kaj ebligas akiri lertojn pri mensaj kalkuloj. Per tiu malgranda kaj simpla ilo oni povas fari diversajn operaciojn: adicion, subtrahon, multiplikon, dividon, potencigon, elradikigon, eĉ la abstraktaj konceptoj kiel negativaj nombroj estas percepteblaj.
En la nuna komputila mondo la sorobaninstruado fokusiĝas je ‘anzan’: mensa kalkulado, dum kiu oni ne uzas la sorobanon mem, nur imagas ĝin en sia kapo. Tia kalkulado bezonas ekstreme bonan koncentriĝon. La apliko de tiu tekniko faciligas la lernadon de ne nur matematikaj konoj. Por mirigi vin ni rakontu, ke 13-jara ĉampiono de anzan-konkurso en Kioto en 2000 kapablis ene de sekundoj doni la solvon de la sekva problemo: 992.587318 dividite per 5.647723. Kiom da tempo bezonus ni por trovi, ke la rezulto estas
0.17575000013279688115015555826658?
Se ni entute kapablas eldiri la nombrojn.J

Teksto: Katalin Kováts helpata de Alain Delmotte kaj Kimie Markarian
Sube elŝuteblas la teksto en PDF-formato, kun la aldona parto pri la prezento de la instrumento kaj klarigo de la uzo kaj principoj.
Aŭskultu ankaŭ la sonmaterialon, la surbendigitan version de la teksto. |