Kimie Markarian – esperantisto, loĝanta en Britio, aŭtoro de la anglalingva libro Introduction to the Soroban, helpis al ni pretigi la materialon.
Ŝi estas praktikanto de sorobano kaj jam en 1966, dum UK en Budapeŝto prezentis la japanan kalkulilon. Post tiu prezento faris multajn prelegvojaĝojn, gvidis kursojn en Esperantio, krome ŝi aktive partoprenas en la disvastigo de la instrumento kaj faras prezentojn por matematikaj instruistoj en Britio, uzante por tio la anglan lingvon.
Danke al ŝia aktivado en Hungario fondiĝis Soroban-Asocio, kaj tie en pluraj lernejoj oni nun kadre de la matematikaj lecionoj instruas la uzon de sorobano.
Kimie komencis instrui al infanoj kalkuli per sorobano komence de la 90aj jaroj en la iama TALENTO-lernejo, kiu funkciis en Hunagrio. Post ŝia dusemajna kurso la infanoj havis alian japanan instruiston pri sorobano.
Kimie pretas respondi al viaj demandoj, lasitaj ĉi-sube aŭ senditaj al la redakcio.

|