En la mallumo
La lumo, regno de koloroj, ĉu fortaj, ĉu nuancoplenaj, ebligas al ni sperti la riĉecon kaj belecon de nia mondo. Sed ĝi, ĝuste pro la kvanto de impresoj, kiujn ĝi ŝprucigas al niaj sensiloj, iel malhelpas nin plene ĝui la aliajn plezurojn de la vivo.
La mallumo, male, protektas nin kaj permesas al ni, en ĝia sekura konko de trankvileco, ekzemple gustumi senpere. La geamantoj tion deĉiame scias, sed la parizaj franduloj nur de kelkaj jaroj povas sperti ĝin en la restoracio ‘Dans le noir’ [dan le noar - En la mallumo].
Sufiĉas nur mendi tablon kaj alveni ĝustatempe por aliri la aventuron, kiun ankaŭ ni volonte faris. La akceptejo aspektas simpla trinkejo kaj la akceptisto tute “ordinara” ... . Sed tia li ne estas: li estas unu inter la malmultaj dungitoj, kiu vidas. La laboristoj de tiu restoracio estas plejparte blinduloj.
Jen la esenco de la tie ludita ludo: oni manĝas en kom-ple-ta mallumo.
Antaŭ ol eniri la manĝosalonon la gastoj elektas sian menuon inter du ebloj: la tagmenuo (konata) aŭ la noktomenuo (sekreta). Sylvain mem elektis tiun lastan, dum Katalin preferis interlimigi la danĝerojn...
Oni prezentis al ni nian kelnerinon, Françoise [fransoaz], kaj ni sekvis ŝin formante trajneton – mansurŝultre – tra serio de pluraj pezaj kurtenoj. Oni povis vidi nenion. Françoise - kiu nek devis serĉi la vojon nek stumblis - ‘vidis’ milfoje pli bone ol ni. Post palpsidiĝo ĉe dupersona tablo ni lernis de ŝi kie kuŝas niaj teleroj kaj manĝilaro, kie staras la glasoj, kaj ŝi instruis al ni la arton plenigi ilin senvide. La salono estis tutsilenta, do ni konkludis, ke ni estis la unuaj gastoj.
La situacio estis sufiĉe stranga, sed certe ne malagrabla. Ĉu pro la mallumo, ĉu pro nia sento de handikapo, ni parolis ne normaltone, sed interflustradis.
La strebo vidi, okulumi baldaŭ ĉesis, ni cedante fermis niajn palpebrojn.
Françoise baldaŭ aperis kun la unuaj pladoj, kaj por ni la unua rido. Ĉar Sylvain – kiu, ne konante sian menuon, ne antaŭvidis ion ajn – tute bone kapablis rekoni gustojn kaj konsistojn. Sed Katalin, kiu mispensis, ke la ‘Carpaccio’ [karpaĉo – itala plado de tre maldikaj viandtranĉaĵoj] de sia menuo estis ‘Gazpacho’ [gazpaĉo – hispana malvarma legomsupo] komplete perdis la orientiĝon kaj ne tuj trovante la silkofajnajn bovidaĵojn protestis, ke ŝi ne ricevis sian supon.
Kiom la antaŭscio influas nian percepton kaj la vivon! Kvankam ni havis nenian ideon pri tio, kiom granda estas la ejo, estis senteble, ke ĝi iom post iom pleniĝis.
Ni vere ĝuis la spertojn kaj bone amuziĝis, eltrovante kompletan flughavenan avertosistemon por interŝanĝi niajn pladojn sen kolizii kaj akcidenti. Ni ne tute dece subaŭskultis la diskutojn de la apudaj ĉetabluloj, kiuj ne ĉiam konsciis pri tio, ke ili estis ne solaj. Ni provis diveni la harkolorojn, la vizaĝtrajtojn kaj la vestmanieron de la parolantoj. Estis interese, kiagrade ni klopodis trovi por ĉio nevidata referencpunkton kun nia konata mondo de bildoj, koloroj, dimensioj.
Vetoj, provokaj kaj strangaj demandoj venis en nian kapon. Ĉu estis jam situacio kiam oni devis subite prilumigi la ejon kaj interrompi la ludon? Ĉu okazis jam, ke iu misuzis la “ŝancon” esti nevidata? Ĉu foj-foje akcidentoj damaĝas la gastojn? Jen akra bruo de falinta ujo kaj la eventon sekvis ridondo cirkulanta super la tabloj. Verŝajne ne nur ni vetis pri eventuala faligo.
Krom la amuziĝo ni ne povis ne pensi pri la limoj de nevidantoj. Se ni pro iu kialo povus aŭ devus elekti, kiun perceptorganon ne plu ni povu uzi, je kiu el ili ni pleje kapablus rezigni? Ĉu neniam plu aŭdi, vidi, flari, gustumi ...? La pensoj retaksigis al ni multajn flankojn de la vivo.
Pro la malhelo ni sentis nin ankaŭ ekstertempaj. Sataj kaj plenaj je emocioj kaj profundaj pensoj post eble du horoj ni venigis Françoise, kiu kondukis nin eksteren.
La malhelo de la vespera urbo neniel similis al la ĵus antaŭe spertita nigro. Kiel ankaŭ ni mem fariĝis aliaj danke al la travivaĵoj.
Raportis: Katalin Kováts – Sylvain Lelarge

Ĉi-sube vi povas elŝuti la PDF-formatan tekston kaj MP3-formatan sonmaterilon.
La koncernan ekzercon vi povas trovi en la LERNILOTEKO.
|