Tiu pensigas al mi pri : komuniki senvide komuniki per signolingvo, eĉ komuniki per fajflingvo. Kiam mankas al ni unu senso, certe ni bildigas nian ĉirkaŭaĵon tute alie. Mi volonte spertos manĝi en tia restoracio..
jen eltiraĵo trovita en Vikipedio:
Saltu al: navigado, serĉo Fajflingvo estas lingvo, kiu konsistas ne el kutimaj sonoj, sed el fajfoj.
La avantaĝo de la fajflingvo estas la laŭteco kompare al la kutima
lingvo. Do oni povas konversacii tra pli grandaj distancoj, ekz-e trans
valoj kaj ravinoj.
En pluraj montaraj regionoj de la Tero ekzistas tiaj fajflingvoj. La pli konata estas la Silbo de La Gomera.
Tie oni metas unu (aŭ kelkfoje du) fingron en la buŝon kaj fajfis
laŭte, imitante la sonojn de la hispana lingvo. Ekzistas ankaŭ
fajflingvoj, kie oni imitas ne la sonojn, sed la tonojn (altan,
malaltan, altenirantan, malaltenirantan) de la bazaj lingvoj.