En tiu ĉi pensoveka, ŝoka verko Al Gore katene kaj sen flankenparolo komunikas al la averaĝaj homoj la maltrankviligan veron pri la tutmonda krizosituacio.
La granda merito de Al Gore estas, ke li kapablas home kaj nemiskompreneble prezenti la terurajn faktojn, komplete forbalai la kontraŭargumentojn kaj konfrontigi nin al la malfacile aŭdebla realo, por sekve tamen dividi kun ni kelkajn esperplenajn signojn.
Jes ja, ni riskas fali en senfinan sinsekvon de ekstremaj veterkondiĉoj: inundoj, sekecoj, ondoj de varmego; sed ni homoj jam havas aliron al ĉiuj teknikoj kaj scioj, kiuj ebligus al ni eviti multajn katastrofojn. Al Gore ne lasas dubojn pri la fakto, ke ni mem kaj certe niaj infanoj, spertos la rezultojn de nia hodiaŭa reago al tiu tempobombo. La restanta manovro- spaco povas esti ne pli ol dek jaroj, kaj ĉio dependas de la (politika) volo, kiun ni kapablas generi.
Kaj vidu: tra la mondo oni komencas kunveni kaj agi, lanĉiĝas kampanjoj, novaj retpaĝaroj, alvokoj kaj manifestoj, ekorganiziĝis grandioza koncerto ktp.
La vekiĝo trateksas multajn tavolojn de la socio; levis sian voĉon gravaj politikistoj kiel la brita ĉefministro Tony Blair, kaj ankaŭ infanoj, ekzemple tiu filino de eŭropa parlamentano, kiu diris al sia patro ĵus antaŭ grava kunsido pri media agado: ‘Paĉjo, ne revenu hejmen sen bona novaĵo!’
Ekestas planoj, kontraktoj, rezolucioj kaj agadoj, politiknivelaj internaciaj kunlaboroj kaj interkonsentoj, ekz. ĝuste en la nuna semajno traktadoj en la Eŭropa Parlamento.
Ĉiukaze por ajna politiknivela agado necesas la subteno kaj kunlaboro de ni, averaĝaj homoj.
Estas nun tempo kunveni kun viaj gekaraj kaj malferme prisdiskuti vian kontribuon al nia komuna estonteco.
Faru viajn lernejajn, komunumajn kaj hejmajn ŝparplanojn.
Faru de krizo okazon radikale progresi.
Teksto: Katalin Kováts - Sylvain Lelarge