| vizitanto ESF |
Poŝtaĵoj: 3
Resp.: 2
|
|
|
afiŝita: 22-01-2007 22:46:27 Komento de Amri Wandel
|
|
|
Jen du belaj ekzemploj de la scienco nomata arkeoastronomio - utiligo de la kono de astronomiaj fenomenoj je granda akurateco, kiu ebligas sekvi okzaĵojn antaŭ multaj jaroj. Kvankam proksimiĝo de Merkuro kaj Venuso ne estas malofta, ĉar ambaŭ ĉiam estas proksimaj al la suno, proksimeco de tri-kvar gradoj ja estas pli malofta, kaj povas esti uzata por fiksi la daton. La angula diametro de la luno estas duono da grado, kaj se Van Gogh desegnis la distancojn inter la planedoj proporcie al la grandeco de la luno, ja temas pri ĉ. tri gradoj. Notu ankaŭ ke la tri astroj - Luno, Venuso kaj Merkuro estas proksimume laŭ unu linio - tio estas la vera situcio, ĉar ĉiuj tri moviĝas proksimume en la sama ebenaĵo - la ekliptiko. Ankaŭ la brilec-rilato inter la tre malhela apenaŭ videbla Merkuro kaj la brilega Venuso estas pli malpli ĝustaj. Tiu granda diferenco okazas ĉar Venuso estas trioble pli granda ol Merkuro, kaj pli bone reflektas la sunlumon (ĉar ĝi estas kovrita je nuboj, dum la surfaco de Merkuro estas rokeca kaj malhela). Ankaŭ, dum la proksimiĝo de Venuso al Tero ĝi estas duoble pli proksima ol Merkuro.
Pri la dua pentraĵo - leviĝo de la luno - oni povus kompreneble interpreti ĝin kiel leviĝon de la suno, ĉefe pro la fortaj ombroj de la pajlostakoj, sed kontraŭas tiun hipotezon du faktoj pri la arto de Van Gogh. Unue, li mem nomis tiun pentraĵon "Lunleviĝo" en letero kun listo de pentraĵoj, kiujn li sendas al sia frato Theo. La dua estas la tipaj noktaj koloroj kiujn Van Gogh uzas en aliaj noktaj scenoj estas simile bluaj, dum tagaj koloroj en pluraj pentraĵoj de tiu epoko estas ĉiam brilflavaj. Konklude, ja temas pri lunleviĝo kaj la data kaj tempa analizo de la usonaj astronomoj ŝajnas korekta.
Amike,
Amri
|
|