Karaj samideanaj geamikoj!
Nun mi ŝatus peti vian helpon: Ĉu vi havas tiujn konatulojn, kiuj havas E-gefilojn, geknabojn? Ĉar ni organizas (Egerfarmos kaj Tiszafüred kune)desegno-konkurson okaze de Pasko por bazlernejanoj!
La infanoj povas desegni pri siaj Paskaj eventoj, laŭplaĉe, diversmaniere. La limdato: 01.04.2007. La adreso: Blanár Gabriella,((ŝi estas la vilaĝestrino, kiu mem nun lernas Esperante!)), Egerfarmos 3379, Dóza Gy. 1. , Hungario, Magyarország. Sur la dorso de la desegnaĵoj oni devas skribi sian nomon, aĝon kaj adreson. Kategorioj: I.: 6-10 jaraj; II.:11-15 jaraj.
La desegnaĵoj estos prezentataj en la vilaĝa Esperanta domo, dum semajno de Pasko, kaj la vilaĝanoj de Egerfarmos mem estos la juristoj. Mi estos dankema, se tiun eblecon ankaŭ vi proponus en via amikrondo! Dankon! Julinjo, Tiszafüred.
|