Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
21-11-2008

Vizitoj: 1135363
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Por kunlabori >> TAGO de LINGVOJ >> Instruu vian lingvon
Instruu vian lingvon
   
Superrigardo pri la temoj > Hungara > Egészségedre!
Egészségedre!
skribinto temo
Veronika Acsádi Veronika
Poŝtaĵoj: 1
Resp.:
Post afiŝita: 27-11-2006 20:06:36

Egészségedre!
 

Mi elektis tiun ĉi vorton ĉar ĝi ĉiam memorigas min pri amuzaj momentoj dum E-renkontiĝoj: ĝi ja estas (mi ne komprenas, kial) tre malfacile prononcebla por nehungaroj - kaj se ĝi estas malĝuste prononcebla, signifas ion tute alian, eĉ, ion maldecan...:)


Ĝi signifas "Je via sano!", do, ofte uzebla vorto dum junularaj E-renkontiĝoj, kiam ni sidas ĉirkaŭtable kun iu alkoholaĵo en niaj glasoj kaj iu ekhavas la ideon: "Nun ni tostu uzante la diversnaciajn tostvortojn!". Mi jam ridetas je tiu ĉi momento ĉar bone scias, ke eksterlandanoj ne kapablas ĝuste prononci tiun ĉi vorton kaj la malĝuste prononcita vorto signifas ion tute alian...


 


Do, la ĝusta prononco estas: /ege:sŝe:gedre/


la malĝusta prononco estas: /ege:sŝeggedre/ - kaj signifas "Je via tuta postaĵo!" :))

supren