Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
21-11-2008

Vizitoj: 1135277
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Por kunlabori >> TAGO de LINGVOJ >> Instruu vian lingvon
Instruu vian lingvon
   
Superrigardo pri la temoj > Vjetnama > Cirkuladaj kaj transportaj aktivecoj
Cirkuladaj kaj transportaj aktivecoj
skribinto temo
Thu Xuan Nguyen
Poŝtaĵoj: 1
Resp.: 4
Post afiŝita: 04-10-2006 09:55:52

Cirkuladaj kaj transportaj aktivecoj
 

Cirkuladaj aktivecoj de vjetnamaj agrikulturistoj enfermiĝis ĉefe interne de malproksima sfero, de la domo al la kampo, kie oni kultivas akvan rizon. Por gardi la akvon, oni devas dividi la kampon en etaj rizejoj separataj unuj de la aliaj per randoj kies larĝeco sufiĉas por nur unupersona irado. En tiaj kondiĉoj, oni povas nur uzi homan forton por transporti ajnan varon, ĉu por produktado, ĉu por la ĉiutaga vivo.


Pro tio, ŝajnas ke neniu lingvo en la mondo posedas tiom da diversa kaj riĉa vortprovizo por indiki transportadon en malproksima distanco.


            Dum la franca havas nur porter, la rusan нести,  la angla to carry kaj iagrade to take, la vjetnama, krom la vorto mang (porti) kun ĝenerala senco, ekzistas vico da vortoj indikantaj tre fakecajn transportmanierojn. En Esperanto, oni ne trovas tiom da korespondaj vortoj kaj en preskaŭ ĉiuj kazoj, oni povas nur traduki per perifrazoj.


En la sube elŝutebla ilustrita dokumento vi povas legi la (malferman) liston de tiuj vortoj. Bonan studadon.




Jen la teksto: Cirkuladaj kaj transportaj aktivecoj.

supren
 
Katalin
Poŝtaĵoj: 347
Resp.: 148
Post afiŝita: 04-10-2006 10:17:09
re: Cirkuladaj kaj transportaj aktivecoj
Koran dankon por tiu interesa kaj bele realigita leciono.
Estus tre bone legi similajn komparojn pri la leksiko de aliaj lingvoj, ĉu pri la sama temo ĉu pri  aliaj.
Ni esperu, ke vi donis ideojn al kelkaj samideanoj de la mondo.
supren
Beatrice Allée
Poŝtaĵoj: 116
Resp.: 114
Post afiŝita: 04-10-2006 16:40:55
Pluvo en la bretona
Koran dankon pro tiuj interesegaj klarigoj!


Tio ja pruvas, ke lingvo ĉiam veturigas kulturon, vivkondiĉojn, kaj por vere kapabli paroli iun lingvon, necesas koni la kulturon. Samtempe evidentiĝas la utileco kaj la adaptebleco de Esperanto por esprimi tiajn nociojn. Via dosiero montras, ke plejofte kunmetita vorto povas anstataŭigi la vjetnaman esprimon. En la germana aŭ la franca tio estas multe malpli facila.

Tie ĉi, en Bretonio, mi aŭdis, ke la bretonaj kamparuloj uzis multajn diversajn vortojn por paroli pri ĉiaspecaj pluvoj: pluveto, pluvego, ... tamen mi bedaŭrinde tute ne regas la bretonan.


supren