Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
21-11-2008

Vizitoj: 1135280
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Por kunlabori >> TAGO de LINGVOJ >> Instruu vian lingvon
Instruu vian lingvon
   
Superrigardo pri la temoj > Itala > Kurioza itallingva esprimo: a ufo
Kurioza itallingva esprimo: a ufo
skribinto temo
Ranieri Clerici
Poŝtaĵoj: 3
Resp.:
Post afiŝita: 03-10-2006 23:05:16

Kurioza itallingva esprimo: a ufo
 

La itala esprimo a ufo (Prononco: /a ufo/. Signifo = senpage) havas kuriozan etimologion.


 Ĝi devenas de mallongigo (a.u.f.) de la latina esprimo ad usum fabricae (/ad uzum fabri kae/; = uzota por la konstruaĵo). Iam tiu mallongigo aperadis sur la konstru-materialo uzota por starigi gravajn preĝejojn (en Romo, Florenco, Milano), por ke tiuj varoj estu privilegie traktataj (rapid-kontrole, senakcize, sen-kromkoste, ks) dum ilia longedaŭra transportado ĝis la konstruejo.


Ankoraŭ hodiaŭ la italoj diradas mangiare, dormire, viaggiare a ufo (/manĝare, dormire, vjaĝ:are a ufo/).

La signifo estas manĝi, dormi, veturi senpage. Sed ne nure: ĉar a ufo kuntrenas kromsignifon iom negativan (eble tial, ĉar privilegioj estas ĝenerale malŝatataj). Kaj tiun kromsignifon ŝajnas percepti ankaŭ tiuj italoj (supozeble la plejparto) kiuj la vort-devenon ne povus eĉ supozi.
supren