Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
21-11-2008

Vizitoj: 1135280
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Por kunlabori >> TAGO de LINGVOJ >> Instruu vian lingvon
Instruu vian lingvon
   
Superrigardo pri la temoj > Kataluna > Pudor de socarrim
Pudor de socarrim
skribinto temo
Joan Inglada Roig
Poŝtaĵoj: 7
Resp.: 16
Post afiŝita: 29-09-2006 14:18:55

Pudor de socarrim
 

Pudor de socarrim [pudo' de sokarrim']
Tradukite: Fetoro de bruletigo (aŭ subrosto).


Ĉi tiu esprimo estas uzata laŭ du signifoj:
1)indiki la senton ke afero finos malbone
2)signifi ke oni ne vidas la aferon klaran kaj ke oni kredas ke estas mistero, trompo, ktp, en la afero.


Ĝi devenas el la antikvaj procedoj de sorĉado, kiuj ĉiuj finis per brulado de la supozitaj sorĉistinoj. Fari, do, fetoro de bruletigo enhavis la ideon ke en la afero intervenis la sorĉado kaj ankaŭ ke ĝi finos tiel malbone, kiel finis la povraj virinoj akuzitaj esti sorĉistinoj.

supren