 |
| Joan Inglada Roig |
Poŝtaĵoj: 7
Resp.: 16
|
|
|
afiŝita: 29-09-2006 12:27:48
Peix al cove
|
|
|
Peix al cove [peŝ al kove] Tradukite: Fiŝo en la korbo Esprimo uzita por indiki grandan sekurecon kaj certecon, kaj ankaŭ por indiki la konceptojn de facileco, simpleco. Se io ajn estas "peix al cove", tio signifas ke temas pri afero facila, simpla aŭ tuj certe solvota. La esprimo devenas de rivera fiŝkaptada procedo por kiu la fiŝkaptistoj uzis specialan korbon de tre larĝa kaj kovrita buŝo kaj kun la taŭga korpo por meti ĝin en la mezo de la kruroj. Tenante la korbon en ĉi tiu dispono ili rapidpaŝis kontraŭflue profite de determinitaj cirkonstancoj kaj ili mem metis la fiŝojn en la korbo, de kies malsupro ili ne povas eliri. |
|