Moin [mojn] aŭ ofte ankaŭ Moin, Moin estas la "saluton" de norda Germanio. La salutvorto povas esti uzata la tutan tagon, de mateno ĝis meznokto. Ĉar la vorto similas al la germana "Morgen" = "matenon" kiel en "Guten Morgen" = "Bonan matenon", ne-nordlumoj miras pri la stranga kutimo de la norduloj saluti unu la alian vespere kun "Bonan matenon".
Tamen, la vorto "moin" verŝajne ne venas de la germana "morgen", sed de la frisa/basgermana/platdiĉa "mooi" [muj] = "bela, bona" kaj
supozeble estas mallongigo de "mooien daag" = "belan/bonan tagon".
Nuntempe la junularo ĉi-tie ofte salutas kun la moda "Hallo". Sed mi preferas "MOIN" ĉar la vorto peras "nordan" identecon kaj mi sentas min hejme, kie mi ĝin aŭskultas.
|