Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
21-11-2008

Vizitoj: 1135281
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Por kunlabori >> TAGO de LINGVOJ >> Instruu vian lingvon
Instruu vian lingvon
   
Superrigardo pri la temoj > Serba > Unuaj demandoj
Unuaj demandoj
skribinto temo
Sonja Petrovic Lundberg
Poŝtaĵoj: 1
Resp.: 1
Post afiŝita: 28-09-2006 19:41:36

Unuaj demandoj
 

Здраво! - estas uzata kiel ”Saluton!” kaj kiel ”Ĝis!”, devenas verŝajne de esprimo ”Здраво да си!" kiu signifas proksimume ”Sana vi estu!”



Где си? - signifas ”Kie vi estaskaj, iom nekutime, estas ofte postsaluta demando sen ke oni atendas ricevi respondon al ĝi; plej ofte tiu ”Kie vi estasindikas ke oni delonge ne renkontiĝis kaj ke la demandanto miras kiel tio povis okazi



Како си? - signifas ”Kiel vi?” kaj kutime sekvas la salutvortojn, kiam oni renkontas iun konaton.



Шта радиш? - signifas ”Kion vi faras?” kaj povas esti komprenata kiel ”Kio nova?”, plia demando en serio de oftaj postsalutaj demandoj.


 


 

supren
 
Beatrice Allιe
Poŝtaĵoj: 116
Resp.: 114
Post afiŝita: 04-10-2006 09:40:21
Elparolo
Dankon, Sonja, pro tiu serba leciono!

Ĉu vi povus aldoni la (almenaŭ proksimuman) elparolon de la frazoj, ĉar jam la alfabeto estas tutfremda al mi.
Amike, Bea
supren
Sonja Petrovic Lundberg
Poŝtaĵoj: 1
Resp.: 1
Post afiŝita: 04-10-2006 15:42:10
re: Unuaj demandoj
Bona ideo, Bea :-)


Здраво (да си)! - Zdravo (da si)!



Где си? - Gde si?
Како си? - Kako si?
Шта радиш? - Šta radiš?
La serba, same kiel Esperanto, estas fonetika lingvo, kaj ĝia alfabeto enhavas 30 literojn. Oni uzas kaj la cirilan kaj la latinan skribon, pli-malpli laŭ propra plaĉo, kaj la latina skribo de la serba tre similas al la esperanta, kiel vi povas vidi supre.

supren