Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
21-11-2008

Vizitoj: 1135318
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Por kunlabori >> TAGO de LINGVOJ >> Instruu vian lingvon
Instruu vian lingvon
   
Superrigardo pri la temoj > Nederlanda > volledigheidshalve
volledigheidshalve
skribinto temo
Koos Scharroo
Poŝtaĵoj: 1
Resp.: 1
Post afiŝita: 28-09-2006 13:27:16

volledigheidshalve
 
La nederlandan vorton volledigheidshalve [volédeĥhejchalve] mi trovas iom rimarkinda, eĉ komika.
La vorto mem signifas por/kiel kompletigo, dum la vorteroj, se uzataj aparte, havas propran signifon, pli-malpli kontraŭan:
vol = plena
ledig = malplena
volledig = kompleta, plena
(ankaŭ: volledigheid = pleneco; ledigheid = neniofarado, senfareco)
La sufikso halve signifas pro/por (tio, kio estas menciita vortkomence), sed, memstare ĝi signifas ankaŭ la duonon de io.
La vorto do konsistas el eroj, kiuj en si mem havas signifon de iu ajn kvanto:
plena-malplena-duona.
Ĝuste pro tiu stranga kombino mi ŝatas tiun vorton.
Koos SCHARROO
supren