Bela- bongusta- interesa- originala- sama (en mia lando) Prononco: Beau: [bo kun longa o ,la lipoj antaŭen] délicieŭ: [delisjö (ö:speciala sono, la lipoj antaŭen, kelkaj lingvoj skribas ö)] intéressant: [e^teresa^ (e^ a^ :specialaj longaj e kaj a kun naza sono)] original [oriĵinal] pareil: [parej] Ĉar mi estas tre pigra, mi decidis lerni minimuman nombron de fremdaj vortoj, kiam mi iras eksterlanden. Ĉar mi opinias ke la verbojn oni povas montri per gestoj, ke la objektojn oni povas desegni, restas la problemo de la adjektivoj. Por esti afabla al miaj gastigantoj, mi lernas tiujn kvin adjektivojn kaj uzas ilin laŭ okazaĵoj kaj kun diversa nivelo de entuziasmo. Se mi estas kontenta pri bona plado, mi diras "bona!" Se mi estas tre kontenta, mi diras "bona bona! " kaj se mi estas tre tre kontenta mi diras "bona bona bona! " Vi nun havas vian unuan lecionon en la franca lingvo. Kompatu min, instrui la francan prononcadon sen fizika ĉeesto estas ege malfacile. Ginette MARTIN
Koran dankon, Ginette. Bone-bone! Ni tre ridis kun Sylvain pri via enskribo, kaj baptis ĝin "Ĵinet-metodo". Ĝi certe utilos por multaj el ni en Japanio, des pli ĉar laŭ mia kono en la japana lingvo oni ripetas vortojn por esprimi plian gradon de io. Espereble iu japano (mal)konfirmas mian aserton kaj donos ekzemplon.