Post la disfalo de Jugoslavio la teritorio kie oni parolis unu lingvon kun du variaĵoj (la tiel-nomata serbokroata havis du variantojn: la kroatan kaj la serban kiuj diferenciĝis kiel la brita kaj usona angla pli-malpli) transformiĝis al 4 ŝtatoj: Kroatio, Serbio, Bosnio-Hercegovino kaj Montenegro. La gvidelitoj decidis ŝanghi la nomon de la lingvo kaj la du antaŭaj variantoj (kroata kaj serba) enkondukis pliajn diferencigojn (malnovajn vortojn, novajn kunmetaĵojn) kaj la bosnia kaj montenegra ŝtato faris la samon tiel ke nun ekzistas 4 variantoj. La popoloj (serboj, kroatoj, bosnoj kaj montenegranoj ankoraŭ mikse loĝantaj en ĉiu el la landoj) ankoraŭ normale interparolas sen havi lingvajn problemojn, kvankam estas distingiloj laŭ kiuj oni rapide rekonas al kiu varianto ili apartenas. Nun la tendenco estas ke la kvar variantoj de la sama lingvo ĉiam pli diferenciĝas. Se iu lernas la kroatan, tiu povos kompreni la serban, la bosnan kaj la montenegran kun ioma scio pri kelkaj diferencoj, sed nun ne plu eblas lerni la serbokroatan. Oni devas decidi kiun el la kvar lingvoj lerni. |