 |
| Beatrice Allée |
Poŝtaĵoj: 116
Resp.: 114
|
|
|
afiŝita: 26-09-2006 17:21:40
Tschüss! = Ĝis!
|
|
|
Jen tre kutima vorto por adiaŭi en Germanio.
(En Bavario (la suda parto de Germanio) oni uzas eble pli ofte la esprimon "Servus" [servus], pri ties deveno, bonvolu legi reagojn en la itala kaj hungara lingvo.)
Mi daŭre uzas la vorton "tschüss", la prononco troviĝas inter [ĉus] kaj [ĉis], kiu devenas tra la formoj "tschüs", "atschüs", "adjüs" el la hispana "adiós" aŭ la franca "adieu" = "à dieu", kiuj mem estas tradukoj de la latina "ad deus" (al dio).
Kvankam la senco ne samas, mi ŝatas la sonan similecon inter la germana "tschüss" kaj la esperanta "ĝis".
|
|