Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
21-11-2008

Vizitoj: 1135284
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Por kunlabori >> TAGO de LINGVOJ >> Instruu vian lingvon
Instruu vian lingvon
   
Superrigardo pri la temoj > Hungara > Szervusz
Szervusz
skribinto temo
Katalin
Poŝtaĵoj: 347
Resp.: 148
Post afiŝita: 26-09-2006 15:22:28

Szervusz
 

Reage al la itala enskribo pri CIAO mi ankaŭ tie aldonis la sekvan klarigon pri niaj samdevenaj salutformoj.



 



En la hungara estas tre populara salutformo: "Szervusz" [servus] kaj aliaj ĝiaj variaĵoj kiel szebusz [serbus], szevasz [sevas], szia [sia], ĉiuj uzataj nur en la neformala, interamika komunikado.
 
La deveno estas la sama kiel tiu de la itala CIAO.
En la latina lingvo „servus”  signifis serviston, sklavon. La salutformo: servus humillimus domini (mi estas humila servisto de la sinjoro) komenciĝis per la nun uzata "szervusz". Al la hungara lingvo la vorto venis el la aŭstria germana lingvo, sed ĝi disvatiĝis ankaŭ en la ĉeĥa kaj pola lingvoj. 
 

supren