Ciao! (Ĉao!) estas nia plej ofta intima salutvorto. Ĝin uzas gejunuloj kaj gemaljunuloj en tre familia aù amikeca rondo.
Estas tamen pli bone ne saluti per tiu ĉi vorto pli altrangagjn personojn: ekzemple studento ne salutas sian profesoron per “ĉao!”, li nepre diru “Buon giorno” (esperante: Buon ĝorno!) – Bonan tagon! por ne esti juĝata junulo kiu ne nutras respekton al la superuloj.
Interesa estas la historio de “ĉao!”: en tiu ĉi mallonga vorto oni eble ne tui vidas la originan vorton “schiavo” (Esperante: sklavo). Ĝi estas latina vorto kiu konserviĝis en la dialekto de Venecio. Sclavus en la mezepoka latina lingvo signifis unue simple serviston, sklavon. Dum la sepdeka jarcento en Venecio schiavo dialekte farighis s’ciao kaj estis formulo de riverenco kaj de omaĝo. Kavaliero deklaris al sia sinjorino dirante s’ciao, niora (mi estas via servisto, sinjorino) kaj sinjoro kutimis adiaùi siajn geamikojn per s’ĉao!“(Mi estas via sklavo).
De Venecio rapide s’ciao konkeris Lombardion, Emilion, Piemonton kaj puŝis sin ĝis Nizza kie ĝi ankoraù nun estas uzata. Dum la translokiĝo de unu regiono al la alia la vorteto perdis la komencan sonon s’ ĉar ĝi estis malfacile prononcebla kaj fariĝis Ĉao (Ciao).
afiŝita: 26-09-2006 15:00:10 re: Ciao! - pri itala salutvorto
Dankon por la interesa leciono. Mi ŝatus aldoni, ke en la hungara estas tre populara salutformo: "Szervusz" [servus] kaj aliaj ĝiaj variaĵoj kiel szebusz [serbus], szevasz [sevas], szia [sia], ĉiuj uzataj nur en la neformala, interamika komunikado. La deveno estas la sama kiel tiu de la itala CIAO. En la latina lingvo „servus” signifis serviston, sklavon. La salutformo: servus humillimus domini (mi estas humila servisto de la sinjoro) komenciĝis per la nun uzata "szervusz". Al la hungara lingvo la vorto venis el la aŭstria germana lingvo, sed ĝi disvatiĝis ankaŭ en la ĉeĥa kaj pola lingvoj.
Mi ja aŭdis en Bavario (la suda parto de Germanio) la esprimon "Servus" [servus] por adiaŭi, sed mi tute ne sciis pri la deveno.
Mi daŭre uzas la vorton "tschüss", la prononco troviĝas inter [ĉus] kaj [ĉis], kiu devenas tra la formoj "tschüs", "atschüs", "adjüs" el la hispana "adiós" aŭ la franca "adieu" = "à dieu", kiuj mem estas tradukoj de la latina "ad deus" (al dio).
Kvankam la senco ne samas, mi ŝatas la sonan similecon inter la germana "tschüss" kaj la esperanta "ĝis".
Vjetnamoj salutas per la vorto "chào", kiu prononciĝas /ĉao/, tute simile al la itala. Pro tio, ke la du landoj estas tiel fore unu de la alia, mi ne pensas, ke temas pri sama deveno. Nur koincido. Chào signifas saluti, saluton. kaj uzeblas por ĉiuj okazoj, kondiĉe ke oni almetu la "titolon" de la adresito. Por ekzemplo: chào ông /ĉao ong/: saluton, sinjoro chào bà / ĉao ba/: saluton, sinjorino aŭ aldoni adverbon: kính chào /kinj ĉao/: respekte salutas thân chào /than ĉao/: amike salutas Leginte tiun reagon, mi certas, ke vi nun scias almenaŭ unu vjetnaman vorton: chào!