Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
21-11-2008

Vizitoj: 1135312
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Por kunlabori >> TAGO de LINGVOJ >> Instruu vian lingvon
Instruu vian lingvon
   
Superrigardo pri la temoj > Hungara > drusza [drusa] - nomfrato
drusza [drusa] - nomfrato
skribinto temo
Sylvain Lelarge
Poŝtaĵoj: 5
Resp.: 16
Post afiŝita: 23-09-2006 19:44:14

drusza [drusa] - nomfrato
 
Tra la malfacilaĵoj de la vivo, (ge)fratoj kutime helpas unu la alian. Tial, en multaj kulturoj, nomi nefamilianon 'frato' estas signo de granda fido kaj amikeco. Ekzistas ankaŭ la sangofratoj, kiuj tranĉas sian pojnon kaj miksas sian sangon por ĵuri unu la alian eternan subtenon, kaj la batalfratoj, kiuj fratiĝis pro kuna transvivo de teruraĵoj. Sed la hungaroj uzas la vorton 'drusza' por indiki alian fratecon, la nomfratecon. En tiu tradicio kie la nomtago estas pli publike celebrata ol la naskiĝtago (familia festo), renkonti iun, kiu nomiĝas same estas bona signo, kaj kreas ligon. Estas tute alia reago ol mi konas en mia kulturo, kie oni ĝeniĝas senti sin neunika...
Tial mi ŝatas la vorton!
supren
 
Poŝtaĵoj:
Resp.:
Post afiŝita: 27-09-2006 14:45:16
re: drusza [drusa] - nomfrato
Ankau en la finna, lingvo parenca al la hungara, ni havas specialan vorton por "nomfrato". La finna vorto estas "kaima" (legu "kajma"). Renkonti sian nomfrat/in/on chiam ghojigas kaj amuzas.
Saliko
supren
HorSan
Poŝtaĵoj:
Resp.: 1
Post afiŝita: 28-09-2006 17:22:52
re: drusza [drusa] - nomfrato
Mi havas duoblan nomfraton, t.e. nia nomo kaj familia nomo estas samaj.
Mi ekvidis lian nomon en la listo de partonprenantoj de UK90. Li estis
la estro de la aŭstralia delagacio, ĉar li nun vivas en Australio. Ni
povis poste renkonti en Vilno. Ĉi somere ni renkontis denove. Li
vizitis nin en nia hejmo, poste ni  vojaĝi al Esztergom.

Aleksandro

(Horváth Sándor)

supren