Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
21-11-2008

Vizitoj: 1135319
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Por kunlabori >> TAGO de LINGVOJ >> Instruu vian lingvon
Instruu vian lingvon
   
Superrigardo pri la temoj > Hispana > Salutformo: Vivplene!
Salutformo: Vivplene!
skribinto temo
Hugo Mora
Poŝtaĵoj: 1
Resp.:
Post afiŝita: 23-09-2006 19:06:34

Salutformo: Vivplene!
 

Jen mia kontribuo pri salutesprimo tre alloga kaj vivplena:


Hispanlingve: ¡Pura vida!


Prononco: [púra vída]
Signifo en E-o:
Vivplene!
Mi ne scias ĉu tiu esprimo uziĝas ankaŭ en aliaj hispanlingvaj landoj aŭ
nur en mia lando, Kostariko.
La esprimo naskiĝis inter gejunuloj, kiuj
respondante al tradicia salutesprimo:


 ¿Cómo estás? [kómo estás] = Kiel vi fartas?


      respondis: ¡Pura vida!


Ĝi baldaŭ ĝeneraliĝis kaj ĝia optimisma
nuanco al mi multe plaĉas, eĉ se mi, kiel "veterano en la vivo", ne uzas
ĝin. Tamen multaj alilingvaj turistoj (junaj aŭ ne) ne kapablaj kompreni
la hispanan lingvon utiligas ĝin en ĉiaj kuntekstoj, kio kelkfoje kreas
amuzajn situaciojn!


Hugo Mora, el Kostariko

supren