Kiam mi estis en la lernejo, ni lernis tiun vorton, kiu laŭdire estis la plej longa en la germana lingvo. Nun mi scias ke eblas formi ankoraŭ pli longajn vortojn, tamen tiu-ĉi daŭre estas en mia memoro.
Jen kion ĝi signifas: Donaŭ-Dampfschiffahrts-Gesellschafts-Kapitän Danubo-vaporŝipo-societo-kapitano
Alivorte temas pri "kapitano de la societo de vaporŝipoj sur la Danubo".
Kiel vi vidas, la vortkunmetado funkcias en la germana kiel en Esperanto (la plej grava vorto troviĝas je la fino), tial por germanoj estas sufiĉe facile "krei" tiajn vortojn en Esperanto.
Atentigis min Daniela H., ke laŭ la nuna germana ortografio la vorto estas eĉ pli longa, ĉar necesas
skribi la vorton kun 3 sinsekvaj "f":
"Schiff-fahrt" (ŝipo-veturo) kunmetiĝis ĝis antaŭ kelkaj jaroj al "Schiffahrt", t.e. oni forprenis unu el la tri "f", nuntempe oni devas tamen konservi ĝin, kaj la ĝusta kunmetaĵo estas do "Schifffahrt".
Jen kion ŝi skribis:
Trifoje la sama litero apude aspektas strange, sed ni
ĉiuj devas alkutimiĝi. Kaj la vorto estas eĉ pli longa.
Kion vi pensas pri la ĉapo de la kapitano? Donaudampfschifffahrtsgesellschaftskapitänsmütze.
Kore salutas vin el Germanio
Daniela H.