Hungara lingvo: ESZPERENTE NYELV [esperente njelv].
Traduko: lingvo „eszperente”
Klarigo:
Ĝi funkcias laŭ la reguloj de la hungara lingvo sed uzeblas nur la vokaloj ”e”. Estas bona lingva ludo, oni verkas en ĝi poemojn, leterojn kaj funkcias ankaŭ "Eszeprente webhelyek" t.e. esperente-hejmpaĝoj.
La lingvon elpensis fama hungara verkisto Frigyes Karinthy laŭbaze de la ideo de Esperanto. Pluraj el liaj verkoj legeblas ankaŭ en la internacia lingvo. Ekde 1932 li estis prezidanto de la Hungara Esperanto-Societo, partoprenis kelkajn kongresojn, sed ne parolis Esperanton.
Serĉu pliajn informojn en Vikipedio.
Jen du etaj sonmaterialoj pri
Étterem = Kellemes hely, melyben kedvedre ehetsz eleget, ellenben e nevezetes helyen teljes keresetedet elverheted. Laŭvorta traduko: Restoracio = Agrabla loko, en kiu vi povas manĝi sufiĉe laŭ via plaĉo, sed en tiu fama loko vi povas elspezi vian tutan salajron.
Boci, boci tarka, se füle, se farka (komenco de infankanto) / "Bovido, bovido bunta, [havas] nek orelon, nek voston" = Tehenek gyermeke, tehenek gyermeke fekete pettyes, se szerve, mellyel zengezeteket fejbe vehetne, se szerve, mellyel legyeket elhessegethetne.
Aŭskultu ilin ĉi tie. |