Mi trovis, ke la plej multaj disponeblaj lernolibroj celas la infanan aĝgrupon. Sed dum mia ĝisnuna aktivado en Esperantio mi spertis, ke la plej multaj novaj anoj de Eo komunumo devenas el la meza aĝgrupo, au eĉ pli. Mi ne konsideras tiujn gejunulojn, kiuj lernas Eon nur por lingvoatestilo (aparta kazo en Hungario) por plenumi la devigon pri fremdlingva atestilo ĉe superagrada instruada diplomo.
Foje, ankau el tiuj poratestilaj gelernantoj elformiĝas anoj de nia komunumo, sed tio okazas sufiĉe rare, kaj ankau ili estas pli ol 18 jaraj. Plej ofte mezaĝuloj sentas bezonon lernakiri ian facilan komunikilon, pere de kiu ili povas kontakti alilingvanojn.
La pli alta averaĝa aĝo el Eo kluboj ŝuldas ne nur al la maljuniĝo de la intaj E-istoj, sed ankorau al tiu fakto, ke la novaj anoj varbiĝas precipe el la meza aĝgrupo. Tamen tio ne estus problemo, kondiĉe, ke varbiĝu konstante sufiĉaj anoj. Sed tiam la instrumaterialoj devus esti taugaj ankau por la plejmulto de novaj anoj, do por mezaĝuloj.
Mi ne trovis multajn informojn pri la ekzisto de tia distingo. Persone, mi spertis tiun problemon unue, kiam partoprenis al angla lingvokurso, kie ĉiuj gelernantoj estis pli ol 40 jaraĝaj, kaj la instruisto estis instrukciata por instrui infanojn. Post kvar jaroj de pena lernado, ni (la gelernantoj) sukcesis "instrui" nian instruiston, pri kiel li devas instrui mezaĝulojn... Jen mia peto: ĉe lingvaj kursoj oni devus mencii, ke tiu kurso kiun aĝgrupon celas. Ĉar tio tute ne estas egala!
laszlo i. toth