Ni en Hungario havas du nomojn: Télapó [teelapoo] – Vintro-Avo Mikulás [mikulaaŝ] -Nikolao Li venas la 6an de decembro, metas donacojn en la ŝuojn kaj botojn de la infanoj, kiujn ili pretigas (purigitaj) en la fenestrojn. La bonaj infanoj ricevas sakon da dolĉaĵoj, la malbonaj "virgacs", kiu estas bukedo de malgrandaj arbobranĉetoj. La "Télapó" venas sur sledo, tirita de alkoj, akompanata de "Krampusz" [krampus], nigra helpanto, kiu estas timiga kaj havas voston. Ofte oni organizas festojn en al lernejoj kaj laborejoj de la gepatroj por atendi "Telapo" kaj tiukaze oni venigas lin kantante. Jen ekzemplo aŭdebla sube.
Kiel li nomiĝas? Le Père Noël Kiam li venas? Dum la nokto de la 24a al la 25a de decembro. Li venas el Finnlando. Kiel li venas? (Veturilo, maniero eniri la domon, lasi la donacojn) Per sledo tirita de boacoj. Li iras de tegmento al tegmento, kaj mem metas tra la kamentuboj la donacojn. Kiajn donacojn li portas? Ludilojn Kiuj estas liaj hepantoj. Koboldoj por prepari la donacojn, sed tiuj koboldoj restas en Finnlando.
Nikolaus alvenas la 6an de decembro, li alportas oranĝojn, nuksojn, avelojn, ĉokoladon kaj donacojn kiujn li metas en botojn, kiujn la infanoj starigis apud la pordon aŭ la fajrujon. Se infanoj ne estis ĝentilaj, li alportas vergojn (ofte nun kun ĉokoladetoj) anstataŭ donacoj.
Weihnachtsmann alvenas la nokton antaŭ kristnasko, t.e. la 24an de decembro kaj alportas ĉiaspecajn donacojn. Kutime li eniras tra kamentuboj.
Tamen en kelkaj regionoj ne estas Weihnachtsmann kiu venas dum la kristnaska nokto, sed infaneto Jesuo mem.
En Italio nun multaj beboj je Kristnasko atendas AVON FROSTON kiun ili nomas BABBO NATALE (Paĉo Kristnasko). Sed en la Katolikaj familioj la beboj atendas la BEBO-JESUO-n (Gesù Bambino) kiu venas dum la kristnaska nokto kaj eniras la domojn flugante en la aero kiel anĝelo kaj alportas precipe ludilojn sur la litojn de la beboj kiuj bone kondutis dum la tuta jaro. Kiam bebo ne bone kondutis la Bebo Jesuo simple trairas la domon kaj nenion lasas sur la lito de la malbona bebo.
Joulupukki el Finnlando Nia Julavo nomiĝas Joulupukki aŭ simple pukki. "Joulu" signifas julo, la plej grava festo de la jaro, pli malnova ol Kristnasko, kaj por la majoritato de finnoj joulu egalas al kristnasko kaj en Esperanto ili elektas la kristanan vorton. "Pukki" signifas kapro. Antaŭ tre tre longe vera kapro venis al la domo, enĵetis donacetojn, sed poste viro kun masko kaj la masko havis kornojn. Tiel ankau en Svedio. Nun nia Julavo pli similas la usonan "Santa", sed en la komenco kaj mezo de la 20a jarcento ĝi ankoraŭ estis vere finna, kun pelta mantelo renversita, dikaj peltogantoj kaj eble masko. Li venis per ĉevalo aŭ boaco, la beston li lasis ie ekstere sed li mem envenis tra la pordo, kun sakego plena je donacoj aŭ korbo aŭ dorsosako farita el betula ŝelo. Laŭfabele li loĝis en "Orelmonto" (finne Korvatunturi), kiu nun situas tro proksime al la limo de Rusio. Oni ankaŭ diris, ke liaj helpantoj, la julkoboldoj, ĉirkaŭiradas ĉie por vidi, ĉu la infanoj bone kondutas kaj meritas donacojn, aŭ ĉu ili meritas vipadon. Poste li estis translokita al la Polusa Cirklo, 8 km de la urbo Rovaniemi, konvene por turistoj. Lia influo tie iom malpliigas la senlaborecon. Li havas propran poŝtoficejon kun speciala stampo, kaj multegaj turistoj kaj ĵurnalistoj vizitadas lian laborejon tra la jaro. (Mi intervjuis lin por Juna Amiko, decembra numero 2004.) La finna julavo venas la 24an de decembro vespere, sed liaj similuloj vizitadas lernejajn festojn kaj vendejojn kaj ĉiajn "juletojn" dum la tuta decembro. Li provas doni tiajn donacojn, kiajn la familio deziras kaj bezonas kaj kiuj ne tro superas ilian vivnivelon. En mia infaneco la donacoj estis libro, pupo, iom da bombonoj, iu nova vestaĵo, ŝtrumpetoj aŭ pulovero, iu ludilo, nur 2-3 donacoj al unu infano. Nuntempe mi ne plu povas imagi, kion li donas, tio dependas de la familio: vojaĝojn eksterlanden, komputilojn, frandaĵojn, alkoholaĵojn...aŭ nenion. En Finnlando vivis viro, kiu organizis julofeston por la senhejmuloj kaj soluloj en la ĉefurbo dum dekoj da jaroj ĝuste la 24an de decembro, kiam la familioj festas. Li mortis, sed feliĉe lia filo daŭrigos la tradicion. Li manĝigos 2000-3000 gastojn, kiuj vere bezonas tion. Liaj helpantoj estas la eklezio kaj aliaj bonfaruloj. La helpantoj de la julavo estas lia edzino (kiu ne ĉiam kunestas) kaj liaj gefiloj la julkoboldoj (el tiuj venis enhejmeniĝi unu aŭ du, ofte neniu, sed ili diligente vizitadas la lernejajn juletojn). Ili estas malgrandaj viretoj , kelkfoje knabinetoj, kun pinta ruĝa ĉapo, kiu estas mola kaj ne staras kiel la ĉapo de nederlandaj koboldoj. Ili estas tre petolemaj, dancas, kantas kaj ridetas. Pri Sinterklaas mia nederlanda amikino insistas ke li estas tute alia ol Julavo, Santa, Sankta Nikolao. Tamen la kutimoj, aspektoj kaj moroj neeviteble intermiksiĝas, internaciiĝas kaj pli komerciĝas. Saliko
Sube vi povas elŝuti mian artikolon "Vizito ĉe Jul-Avo", aperinta en Juna Amiko,n-ro 111, decembro 2004, p.5. La PDF-dokumenton K. Kovats dekoris uzante tipajn Julfigurojn.
En Rusio oni ne festas nun la feston de la Sankta Nikolao (ĉe ni oni nomas lin la Nikolo- mirakl0kreanto), kvankam ni tre honoras lin. Ni ne havas apartan feston ankaŭ de la Avo Frosto - "lia" festo estas Novjarfesto. Pro tio mi sendas al Vi malgrandan artikoleton de mia klubanino pri novjarfesto de antikvaj ĉuvaŝoj, kiuj estis paganoj.
----------- Surĥuri¢– la ĉuvaŝa novjarfesto Novjarfesto estas mirinda, fabela festo. Homoj iĝas bonaj dum tiu ĉi tago. Kaj ĉiuj atendas miraklon. Tiel estis ĉiam. Ekzemple, en antikva tempo ĉuvaŝoj festis Novjarfeston dum tuta semajno. En unua tago de Surĥuri – tiel nomiĝis novjarfesto – infanoj kolektiĝis en grupon kaj iris en hejmojn. Ili kantis gajajn kantojn, gratulis la mastrojn okaze de la festo. Kaj mastroj regalis infanojn per specialaj kuketoj- “jaraĉa¢”, dolĉaĵoj, nuksoj kaj nepre frita pizo. Infanoj deziris al mastroj bonstaton, bonan rikolton, naskitaron de bruto. Infanoj ĉirkaŭŝutas mastrojn kaj bruton per frita pizo. Se mastroj estis avidaj, infanoj kantis al ili satirajn kantojn, promesis diversajn malagrablojn. Sed neniu ofendiĝis, ĉar tia estas la kutimo. Kaj kiam venis noktomezo, gejunuloj komenciĝis en iukabano por diveno. Ilivolis ekscii, kio okazos en la nova jaro. Jen kiel interese kaj gaje festis Novjarfeston antikvaj ĉuvaŝoj.
Irina Vasiljeva la membro de klubo “Betuleto”, Rusio ( 14 jarojn). P.S. La signoj sur la vortoj signufas akcenton.
La ciklo de la kristnaskaj aŭ vintro-solsticaj aŭ jarfinaj festoj en Katalunio estas: Sankta Nikolao, Sankta Lucia kaj la Kripo, Sankta Tomaso, Nadal (Kristnasko), la Tió (ŝtipo) kaj kaj Els Pastorets (ŝafistetoj), Sankta Stefano, la Inocentaj Sanktuloj, Jarfino aŭ la Viro de la Nazoj kaj la Tri Saĝuloj aŭ la Tri Magaj Reĝoj de Oriento.
Kiel la julavo/Sankta Nikolao nomiĝas? tradicie li en ekzistas ĉe ni. Lian rolon efektivigas kaj "Tió de Nadal" kiu signifas "Kristnaska ŝtipo" kaj La Tri Magaj Reĝoj de Oriento. Ne enradikitaj aŭ malkulturigitaj familioj adoptas Kristnaskan Paĉjon aŭ la Kristnaskan Arbon.
Kiam li venas? "Kristnaska ŝtipo" efektiviĝas jen la kristnaskan antaŭnokton post la Meso de la Koko jen la kristnaskan tagmezon antaŭ la festeno. La Tri Magaj Reĝoj de Oriento alvenas el Oriento la 5an de januaro vespere kaj nokte.
Kiel li venas? "Tió de Nadal" ne venas sed la homoj akiras. Konsistas el bati "ŝtipon" - antaŭe el la kameno - por ĝin "fekigi" nugatojn kaj ŝauman vinon por la deserto de la kristnaska festeno. Ankaŭ povas "feki" ludilojn por la bonaj knaboj kaj dolĉan karbon por la malbonaj. La Reĝoj povas veni trajne, ŝipe, aviadile, kaleŝe, ĉevale, kamele, ktp. Ili disdonas donacojn rekte al infanoj en vilaĝetoj sed en la urboj dumnokte iras de domo al domo lasante la donacojn en la balkonojn samregule kiel la "Kristnaska ŝtipo". La geknaboj skribintus la mend-leteron.
Kiajn donacojn li portas? La kristnaskan tagmanĝan deserton kaj ludilojn por la bonaj knaboj kaj dolĉan karbon por la malbonaj.
Kiuj estas liaj hepantoj? Paĝioj kiuj jam kelkajn tagojn antaŭ la alveno de la Reĝoj preparas ĉion, kolektas la mendoleterojn kaj poste helpas en la disdonado de donacoj.