Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
25-07-2008

Vizitoj: 1044295
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Por kunlabori >> TAGO de LINGVOJ
Eŭropa Tago de Lingvoj
 
Enkonduko
Esperanto - Ponto inter kulturoj
Esperanto eniris Eŭropon - cirkulero
Kiel festis ni esperantistoj en 2007?
Kiel festis ni esperantistoj en 2006?
Lingvaj kafejoj “ˇNewAmigos!”
Lingvotagaj eventoj
 
 
Enkonduko 

En 2001, la Eŭropa Jaro de Lingvoj estis sukceso. En 45 landoj, milionoj da personoj partoprenis aktivaĵojn por celebri la lingvan diversecon kaj la gravecon kapabli paroli aliajn lingvojn.


La (pli-malpli junaj) gejunuloj estis invitataj malkovri novan lingvon, aŭ speciale fieri pro siaj lingvaj konoj.


La respondeculoj pri lingvolernado kuraĝigis plifaciligi la lernadon de ĉiam pli larĝa kolekto de lingvoj kaj subteni la politikajn projektojn kiuj celas tion stimuli.


Kion celas atingi la Eŭropa Tago de la Lingvoj?

 

   -    Atentigi la ĝeneralan publikon pri la graveco de lingvolernado

   -    Konsciigi al ĝi la ekziston kaj valoron de ĈIUJ lingvoj parolataj en Eŭropo

   -    Promocii la tutvivan lingvolernadon

 


La Konsilio de Eŭropo proklamis la 26an de septembro


la ĉiujara Eŭropa Tago de Lingvoj.

 

En tiu tago ne nur en Eŭropo sed ankaŭ en aliaj mondopartoj estas aranĝoj honore al lingvoj.


La oficiala hejmpaĝo de la evento helpas kolekti informojn, donas eblojn registri la aranĝojn, kontaktigas organizantojn, disponigas ideojn kaj materialojn kaj ne lastkaze publikigas informojn pri la temo.


En la subsekcio Dokumentoj vi povas elŝuti la E-lingvajn tradukojn de iliaj ĉefaj dokumentoj. 


En la parto Afiŝoj, elŝutaĵoj elŝuteblas materialoj kaj estas ligiloj ekz. al salutkartsenda programo, kiun eblas uzi okaze de tiu evento.  


Legu pli kaj partoprenu en la speciala kampanjo de edukado.net : Esperanto - Ponto inter kulturoj.

 


Ĉar dum tiu tago ni festas la plurlingvecon, ni esperantistoj sentu nin festataj danke al la iniciato de la Konsilio de Eŭropo kaj ni esperu, ke nia kunagado kontribuos al la baldaŭa oficiala agnosko de la internacia lingvo.  


 

 
Esperanto - Ponto inter kulturoj 

Esperanto - ponto inter kulturoj  

                    

Instruu al ni vian lingvon  F

 

Harmonie kun la celoj de la programoj de la Eŭropa Tago de Lingvoj nia paĝaro lanĉas internacian interŝanĝon inter reprezentantoj de diversaj kulturoj de ĉiuj mondopartoj kaj por kio ni uzas nian komunan lingvon ESPERANTON. .

Kadre de la agado ni donas al vi eblon instrui ion el via gepatra lingvo.

Bonvolu elekti vorton, esprimon, kiu pro iu kialo (ĉu ĝia sono, enhavo, stukturo) estas speciale kara aŭ interesa por vi.

 

Bonvolu indiki

  • pri kiu lingvo temas
  • skribi nacilingve la vorton aŭ esprimon
  • doni ties prononcon [inter tiaj krampoj]
  • traduki ĝin al Esperanto
  • klarigi kial vi trovas ĝin interesa kaj instruenda.

Paĝo kie ni kolektas la informojn nomiĝas: Instruu vian lingvon 

Eblas aldoni ankaŭ bildojn, tekstojn, eĉ mallongajn kaj malpezajn son- kaj filmmaterialojn.

Vi kiam ajn povas sendi ankaŭ aliajn erojn, ili estas bonvenaj.

Post la fino de la kampanjo ni kompilos el la kolekto materialon kaj disponigos ĝin en printebla PDF formato.

 

Dankon por via lingvoleciono!

 

Se vi volas ion aldoni, klarigi aŭ sendi en formato, por kiuj la hejmpaĝaj ebloj ne sufiĉas, bonvolu sendi mesaĝon al redaktanto@edukado.net. Bonvolu indiki en la temlinio: „Ponto inter kulturoj”

 

Per nia sukcesa agado ni povas pruvi ke

Esperanto estas vera ponto, kiu kapablos kunligi homojn kaj ties kulturojn.

 

 
Esperanto eniris Eŭropon - cirkulero 

 

Ankaŭ en Esperanto-traduko estas publikigitaj

 

oficialaj dokumentoj sur la hejmpaĝo de la Konsilio de Eŭropo.

 

Okaze de la morgaŭ Eŭropa Tago de Lingvoj, la Konsilio de Eŭropo kun la Eŭropa Centro de Modernaj Lingvoj (Graz) funkciigas dulingvan hejmpaĝon por informi pri la aranĝoj kaj kunordigi la eventojn de la tago.

 

Sur la hejmpaĝo legeblas pluraj artikoloj en la du oficialaj lingvoj. Krom etaj esceptoj. En unu kazo estas aldonita germana, kaj en alia hungara kaj ĉeĥa tradukoj.

 

Eluzante tiun eblon kaj unu el la principoj de la kampanjo, nome ke „ĝi povas koncerni ĈIUJN lingvojn lernitajn en lernejo aŭ en pli posta vivperiodo” edukado.net komencis traktadon kun la respondeculoj.

Danke al diplomatia taktikumado ni fine sukcesis atingi ke almenaŭ en tiuj vicoj kie jam estas aliaj lingvoj, hodiaŭ oni aperigis ankaŭ esperantlingvajn tradukojn.

 

Por povi konvinki la instancojn pri tio ke jes ja Esperanto havas parolantojn, kiuj partoprenas en la kampanjo, mi invitas vin demonstri tion.

 

Jen la ebloj:

 

Bv. viziti la sekcion TAGO de LINGVOJ kaj tie fari almenaŭ unu el la subaj ebloj:

 

1)     legi la erojn de la sekcio Instruu vian lingvon kaj eventuale kontribui per opinio aŭ nova ero (tion vi povas fari en la sama parto aŭ en mesaĝo al redaktanto@edukado.net)

2)     esprimi viajn pensojn pri la tago kaj ties celoj en la paĝo: Opinioj, mesaĝoj

3)     legi la koncernajn informojn, dokumentojn laŭ via plaĉo, intereso kaj tempo.

 

Ni opinias la atingaĵon granda paŝo antaŭen sur la vojo de oficialigo de Esperanto ĉe politikaj instancoj. Ni havas ĉiujn bazojn por vere celebri la Tagon de Lingvoj.

 

Amike salutas vin kaj ankaŭ ĉi-loke dankas miajn kolegojn por la tradukhelpoj:

 

Katalin Kovats, redaktoro

 

Jen rektaj ligiloj:

 

Lingvotaga ĉefpaĝo de edukado.net: http://www.edukado.net/pagina/TAGO+de+LINGVOJ/17369//

 

Kampanjo: Esperanto – ponto inter kulturoj:

 

Lingvotaga ĉefpaĝo de la Konsilio de Eŭropo: http://www.ecml.at/edl/default.asp?l=E

 

Informmaterialoj ankaŭ en Esperanto: http://www.ecml.at/edl/default.asp?t=materials

  

 

 

 

 

 

Pollando – Gubin

 

Kun granda entuziasmo gelernantoj de Elementa Lernejo nr 2 en Gubin partoprenis en la Eŭropa Tago de Lingvoj. Fine de lernojaro 2006 ĉiuj gelernantoj de kvaraj klasoj lernis kanzonon „Bonan tagon“. Kaj nun la 26an de septembro 2007 koruseto kun pli ol 20 infanoj kantis esperante dum la longa lerneja paŭzo sur  lerneja koridoro. Ceteraj aŭdis kaj poste aplaŭdis. Kelkaj demandis, en kiu lingvo ili tiel bele kantis kaj nun tiuj jam scias pri ESPERANTO.

 

Krystyna Worobiej

Hungario - Budapeŝto

 

Grandsukcesa, tuttaga aranĝaĵo okazis la 26-an de septembro 2007 en la budapeŝta Landa Fremdlingva Biblioteko honore al la Eŭropa Tago de Lingvoj. Prelegoj, prezentiĝoj, ludoj, dancoj, muzikaj programoj alternis.

La motoro de la memstara esperanto-programo estis S-ino Ilona Böde, kiu   organizis sukcesan ekspozicion pri la plej valoraj, esperantlingvaj libroj de la fama Kolektaĵo Fajszi.

La direktoro de la Biblioteko, S-ino Ibolya Mender kaj S-ino Ilona Böde malfermis la prezentadon.

La unua preleganto, D-ro Lajos Molnár, prezidanto de la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo kaj hungaria reprezentanto de la Eŭropa Esperanto-Unio parolis pri la Projekto „Lingvolanĉilo”, pri la emblemo de la Projekto „Interkultura kaj multlingva dialogo” (kreitaĵo de S-ro Ermanno Tarracchini) kaj pri la ĵus aperintaj afiŝoj de S-ro Leo De Cooman.

Li parolis ankaŭ pri la Projekto „Interkultura kaj multlingva dialogo” kaj fine pri la „pordiploma ekzameniĝo” tre populara fenomeno en Hungario.La sekvanta preleganto S-ro József Eszényi, vicprezidanto de HEA, Esperanto-lingvoinstruisto, konigis por la entuziasma aŭskultantaro la fundamentojn de la esperanta gramatiko. Post la prelegoj la interesiĝantoj vizitis la Kolektaĵon Fajszi.Dankon al S-ino Ilona Böde kaj al la Landa Fremdlingva Biblioteko pro la sukcesa aranĝaĵo.

Portugalio - Pontinha  

La Klubo de Esperanto respondecis en la lernejo pri la celebro de Eŭropa Tago de Lingvoj kaj prezentis al estraro skizon pri ĝi. Oni intencis krei afiŝojn, flugfoliojn kaj cirkuleron, krom starigi prelegon. Pro tio la klubo eĉ kunsidis antaŭ la oficiala malfermo de la lernojaro, kiu okazis la 17-an de septembro.

La klubanoj facile konsentis pri la ĉefaj ideoj, kiuj devus gvidi sian laboron, t e, la graveco de lingvoj kiel identeco kaj kiel merkata ero, la nedisigeblo de Eŭropa Unio kaj multlingvismo, la faciliga rolo de Esperanto por lernado de lingvoj kaj la neceso de neŭtrala lingvo por antaŭeniri Eŭropan Union.

Laŭ tiuj ideoj oni kreis afiŝojn fiksitajn je la sojlo de la ses pavilonoj de la lernejo kaj disdonis flugfoliojn, ĉio antaŭ la  koncerna tago. Dum la propra tago, t e, la 26-an de septembro, cirkulis per klasoj teksto atentigante la lernantojn pri la multlingva naturo de Eŭropa Unio kaj la neceso lerni lingvojn por defendi ĝin, kaj elstarigante la rolon de Esperanto kiel faciliga lingvo por lerni aliajn. La centra evento tamen okazis kiam pli ol sepdeko da lernantoj partoprenis en prelego titolita “Multlingva Eŭropo”. La prelegintoj prezentis enketon de Eŭropa Konsilio pri la lingva situacio en Eŭropo kaj lanĉis la diskuton pri la lingva politiko de EU ke ĉiu eŭropcivitano lernu du lingvojn krom la gepatra. Kiuj lingvoj? Ĉu eblas atingi tiun celon per iu ajn lingvo? Ĉu eblas egale respekti ĉiujn lingvojn sen uzi neŭtralan lingvon?

Iuj partoprenantoj scivolemis pri Esperanto, kiel neŭtrala lingvo, aliaj vizaĝdubis. La plejmultaj silentiĝis: Eŭropo, ĉu tio gravas?

                                                              Klubo de Esperanto de la Escola Secundária Braamcamp Freire

 

       

---------------------------------------------------------------

La du subaj afiŝoj estis kreitaj de Kroata Esperantista Unuiĝo okaze de la Eŭropa Tago de Lingvoj.

 

Klaku al la kapo de la knabino. 

 

         

 

(Pardonu, pro teknika problemo por vidi la dekstran afiŝon en pli granda formato, vi devas ensaluti kiel membro.)

 

--------------------

 

Spektu filmeton pri la lingva festivalo, okazinta en la Dua vivo.

 

 

 

http://video.google.com/videoplay?docid=-1401604513397595072

 

 

 

 

 
Kiel festis ni esperantistoj en 2006? 

HUNGARIO - Budapeŝto

 

 

La 26-an de septembro en la Budapeŝta Tutlanda Fremdlingva Biblioteko estis organizita Malferma Tago okaze de la Tagoj de la Eŭropaj Lingvoj kaj pri la 50-a jubileo de la Biblioteko.

Multe da esperantistaj gastoj partoprenis el Budapeŝto kaj el provinco, kaj nuntempe en Hungario vizitata prezidanto de la Estona Esperanto-Asocio Tonu Hirsik. Ili rigardis kaj  la ekspoziciojn el la multlingvaj ŝlosiloj kaj la popularigitajn informojn pri la programo Saltotabulo. Vespere oni vizitis ankaŭ la kolektaĵon Fajszi.

--------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

 

HUNGARIO - Siófok

 

   

 

De la 19-a ĝis la 23-a de septembro oni organizis en urbo Siófok aranĝon "Nia urbo" en kiu povis prezentiĝi diversaj hoteloj, firmaoj kaj aliaj lokaj organizoj. Okaze de la proksima Tago de Lingvoj ankaŭ la loka Esperanto-Klubo kaj formiĝanta E-fondaĵo prezentis sin kaj la Esperanton. Multaj vizitis nian standon (ĉefe infanoj!!) kaj estis ankaŭ kvizludo kun etaj esperantistaj donacoj. Ni, la organizintoj (Szőkéné Edit, Dulcz Rita, Szányel Csaba) opinias ke la aranĝo havis sukceson, ke ni atingis nian celon: ĉiam pli da loĝantoj de Siófok scias pri Esperanto kaj pri la loka movado

 

----------------------------------------------------------------------------------------

 

FRANCIO

 

 

 

En bretona urbeto Plelan-le-Petit, sub la gvido de Beatrice Allée jam de dua jaro funkcias Esperanto grupo. En la nuna jaro ili lernas inter aliaj pere de la Filmo Pasporto al la tuta mondo. En la Tago de la Lingvo ili prezentis rolludon, kie venas nova gasto pere de la Pasporto kaj tiu evento renversas la vivon de la familio. Eĉ la la poŝtisto scivolemas kaj esperas novajn poŝtmarkojn. La rolludkartojn de la ekzerco vi  trovos en la Lerniloteko.

 

------------------------------------------------------------------------------------

 

KROATIO

 

      

 

Kroata Esperantista Unuiĝo

 

En la bazlernejo Medvedgrad dum la E-kurso ni aranĝis etan kvizon.

Mi kunportis diverlingvan afiŝon "parolu kun mi"kaj ni provis diveni pri kiuj lingvoj temas. Ĉe la fino de la kurso, ĉiuj lernantoj povis kunporti la afiŝon.

En la lernejo ni aranĝis ankaŭ vitro-ŝrankon. 

Alia nia agado estas komenco de la "Virtuala lingva festivalo". Ni tion aranĝos ĉe nia ttt-ejo ĝis la 15a de decembro. Ni prezentos diversajn lingvojn kaj apartan atenton ni donos al eŭropaj lingvoj pri kiuj oni ĝenerale malmulte parolas.

 Jam pli frue, ĉi printempe ni organizis projekton "Eŭropo-nia domo" pri kio mi sendas du fotojn.

Temis pri kvizoj kaj diversaj kunvenoj kun gejunuloj dum kiuj ni diskutis pri Eŭropo (kion oni scias pri ĝi, sed same pri la maniero kiel prezenti Kroation al Eŭropo). Normale oni donis atenton ankaŭ al la lingvoj en Eŭropo kaj ni havis kvizon ligitan al la rekono de unupaj frazetoj.

Ambau ĉi agadoj estas listigitaj ĉe la ttt-ejo de Europa tago de Lingvoj

 

----------------------------------------------------------------------------------------------

 

SLOVENIO

 

 

   Okaze de eŭropa lingva tago slovena nacia televido (unua programo) kadre de la

   matena programo Dobro jutro (Bonan matenon) elsendis intervjuon kun la aŭtoro de la

   libro "Eŭropo, vi baldaŭ mortos" Zlatko Tišljar la 25-an de septembro. Temas pri slovena

   traduko, kiun faris Vinko Ošlak, de la libro originale verkita en Esperanto.

                                                                                                                                           

 

    

La intervjuantino montris ankaŭ la originalan libron en Esperanto kaj oni menciis Esperanton plurfoje, parolante pri ghi kiel normala lingva fenomeno sen aludo al "artefariteco" aŭ "nenatureco"… Poste estis eta ludo en kiu la intervjuantino invitis la spektantojn  respondi al la demando kiu persono estos sur la slovena monero de unu eŭro. La venkantino ricevis premie la libron.

  La elsendo estis samtage ripetita en la regiona maribora televito TELE-M. Tiel la intervjuon spektis kelkcentmil homoj.

   La libron mem la aŭtoro prezentis ankaŭ publike en Maribor en la Popoluniversitato la 26-an de septembro.      

        

 

 

----------------------------------------------------------------------------------------------------------

NEDERLANDO

La 26an de septemrbo Johan DERKS kaj Nico HUURMAN prizorgis

atelieron pri Esperanto en Leeuwarden ĉe 'Piter Jelles Gimnazio',

 

La Gimnazio en tiu maniero kontribuis al la Tago de la Lingvoj.

Aliaj temoj de atelieroj estis: signolinvo, la ĉina, hispana, itala, latina lingvoj, informatiko, dramo, biologio, literumado, poezio., filmscenarioj, geografio. La Esperanto-atelieron entute ĉeestis 65 lernantoj.

La organizantoj aŭdigis unu kanton de la grupo Kajto kaj donis al la ĉeestantoj taskon analizi kaj traduki unu aŭ du versaĵojn. Per tio ni klopodis elmeti kelkajn strukturojn de Esperanto.

Ĝenerale la partoprenintoj estis entuziasmaj. Nico rakontis iom pri TEJO, Johan pri la historio de Esperanto.

-----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

SVISLANDO

    

                                                                                          

  

 La lernatoj de la lernejo La granda Urso en La Chaŭ-de Fonds la 27an de septembro dum la leciono de Esperanto priparolis la celojn de la aranĝo de la Eŭropa Tago de Lingvoj, diskutis pri multlingveco kaj la problemoj de interkomunikado. Ili estas francparolantaj, sed havante gastolernanton el Aŭstralio la interkompreniĝo estas ĉiutage spertita tasko, sed danke al la sperta kaj entuziasma Esperanto-instruistino Monika Molnar ni ne devas paroli pri lingva problemo.

Salutojn kaj gratulon al la diligentaj lernantoj de la internacia lingvo.     

 

 
Lingvaj kafejoj “ˇNewAmigos!” 

 

La 26an de septembro 2006 ekde la 19a horo oni bonvenigas vin ludi en la lingvaj kafejoj “ˇNewAmigos!” (Novaj amikoj) de la sube listigitaj urboj.

Ludu la ˇNew Amigos!- sociludon, lernu fremdanjn lingvojn kaj trovu novajn amikojn.

Serĉu la kafejojn en la sekvaj urboj:

PARIS : Tribar (20, rue de Lappe, M° Bastille)
MONTPELLIER : Café Del Món (1, rue Vanneau)
LILLE : Café de Paris (34, rue de Paris)
BRUXELLES : Café Monk (42, rue St. Cathérine)
AMSTERDAM : Kriterion (Roetersstraat 170)
ROTTERDAM : Concordia (Oostzeedijk 56B)
MAASTRICHT : Café Clinique (Platielstraat 9a)
UTRECHT : Winkel van Sinkel (Oudegracht 158)
WIEN : Café Benno (Alser str. 67)
GENT : Mosquito Coast (Hoogpoort 28)
LEUVEN : Bar Del Sol (Schapenstraat 105)
OSLO : Club Cliché (Fridtjof Nansensplass 8)
BERGEN : Vamoose (Hĺkonsgaten 27)
BERLIN : Advena (Wienerstrasse 11)
HAMBURG : Pony Bar (Allende Platz 1)
KÖLN : Spielplatz (Ubierring 58)

DÜSSELDORF : Lot Jonn (Kopernikustrasse 94)

 

 

Similaj kafejoj funkcias ankoraŭ en Aŭstrio, Germanio, Hispanio, Italio, Norvegio kaj Svislando.

 

La redaktoro de edukado.net ludis dum tiu vespero en Roterdamo, perfektigante sin en la itala kaj helpante la aliajn kunludantojn. (Kompreneble iom propagandis ankaŭ Esperanton. :-))

 

 

 
Lingvotagaj eventoj 

 

Sur la oficiala hejmpaĝo de la Eŭropa Lingva Tago estas listo pri tiuj eventoj kaj aranĝoj, kiuj estos okazigitaj honore al tiu tago.

Nun vi povas trovi tie pli ol 350 programojn, laŭlande kaj laŭ tipe grupigitajn.

Eblas ankaŭ per serĉvortoj trovi lokojn, programojn. Ĝis nun pri Esperanto venas jam sep trafoj.