Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
07-02-2010

Vizitoj: 1778198
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Por lerni >> NOVAJ UEA-EKZAMENOJ >> Novaĵoj
Novaĵoj
 
Sukcesa debuto de la novtipaj ekzamenoj - Raporto pri 2009
Statistiko pri la ĝisnunaj sesioj de la KER-ekzamenoj
Trapasu la novan KER-ekzamenon de UEA!
Raport pri la 37a ALTE konferenco, Maynooth, Irlando 11-13. novembro 2009
UEA ĉe ALTE kaj Goethe Instituto
Mallonga raporto pri la sesio en Bjalistoko
UEA AKTIVE REPREZENTIĜIS EN ALTE-KONFERENCO
Dum IF en Germanio okazis la unua novtipa ekzameno
Tiel raportas la Civito
 
 
Sukcesa debuto de la novtipaj ekzamenoj - Raporto pri 2009 

Dum ja jarfinaj aranĝoj okazis paralele en tri lokoj la lastaj pasintjaraj sesioj de la novtipaj ekzamenoj de UEA. Dum la Novjaraj Renkontiĝoj (NR) en Saarbrücken (Germanio) 10 personoj, dum Internacia Festivalo (IF) en Nördlingen (Germanio) 7 kaj dum la Junulara Esperanto-Semajno (JES) en Zakopane (Pollando) 6 personoj trapasis je la niveloj B2 aŭ C1 la ekzamenojn.

 

La novtipaj ekzamenoj, ellaboritaj laŭ la normoj de la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) kaj okazigitaj kune kun la Ŝtata Lingvokezamena Centro (ITK) en Hungario nun fermis sian unuan jaron, dum kiu estis aranĝitaj 10 ekzamensesioj kun 126 kandidatoj je tri niveloj (B1, B2 kaj C1).

Kvankam en Francio mem ne okazis sesio, francoj estis la plej diligentaj kaj strebis je oficialaj testado kaj agnosko pri siaj lingvaj konoj kaj kapabloj. En la dua loko staras germanoj.

La detalan statistikon vidu ĉi-sube.

 

Apartan laŭdon meritas junuloj, inter kiuj la ekzameniĝo fariĝis prestiĝa demando kaj kiuj povas kaj jam provis ekuzi sian diplomon por sialande oficiale agnoskigi la dokumenton. Tion ni konkludis el la oficiala letero, kiun la pola SEJM sendis al UEA por identigo de la ekzamensistemo.

 

En la jaro 2010 estas planataj pliaj sesioj en Kubo, Usono kaj Eŭropo, eble ankaŭ en Indonezio.

 

Konkrete kaj pli detale legu ĉe la sesioj kaj aliĝoj. 

Por plifaciligi la antaŭtestadon de niveloj de kandidatoj, baldaŭ eblos ekuzi retan provteston, kiu post la plenigo de la dokumentoj difinas la proksimuman nivelon kaj donas konsilojn pri pluaj lernopaŝoj kaj farendaĵoj.

 

Interesiĝantoj jam nun povas peti specimenojn kaj fruaj aliĝintoj al ajna sesio povas ricevi  preparhelpon kaj ekzamenkonsilojn ĉe la teamo de www.edukado.net.

 

Pliajn informojn pri la ekzamenoj legu kaj akiru ĉe ekzamenpaĝo aŭ petu ĉe katalin(ĉe)ikso.net.

.

.

*********************

.

.

Foto farita dum la skriba ekzameno dum NR, 2009

     

 

 

 
Statistiko pri la ĝisnunaj sesioj de la KER-ekzamenoj 

En 2009 jam okazis 10 ekzamensesioj en Ĉeĥio, Germanio, Nederlando kaj Pollando.

En la ekzamenoj partoprenis 126 personoj el 31 landoj.

La ekzamenojn de la unuaj 7 sesioj sukcese trapasis en ambaŭ tipoj (parola, skriba) aŭ nur en unu 102 personoj.

Pri la lastaj 3 sesioj ne konatas ankoraŭ la rezultoj.

Jen sube la tabeloj pri la kandidatoj laŭ landoj en alfabeta kaj populareca listigo. 

           

    B1 B2 C1 Sume     B1 B2 C1 Sume
1. Aŭstralio     1 1 1 Francio 5 5 13 23
2. Aŭstrio     1 1 2 Germanio 2 4 13 19
3 Belgio 1 2 5 8 3 Nederlando   1 9 10
4 Brazilo 2   4 6 4 Belgio 1 2 5 8
5 Britio 1 1 2 4 5 Pollando   1 6 7
6 Ĉeĥio   1 4 5 6 Brazilo 2   4 6
7 Danio     2 2 7 Italio   2 4 6
8 Finnlando   1 3 4 8 Ĉeĥio   1 4 5
9 Francio 5 5 13 23 9 Svislando   2 3 5
10 Germanio 2 4 13 19 10 Britio 1 1 2 4
11 Hispanio   1 2 3 11 Finnlando   1 3 4
12 Hungario     2 2 12 Hispanio   1 2 3
13 Israelo     1 1 13 Danio     2 2
14 Italio   2 4 6 14 Hungario     2 2
15 Kanado   1   1 15 Luksemburgio   1 1 2
16 Korea Respubliko 1     1 16 Rusio 1   1 2
17 Kroatio   1   1 17 Slovakio     2 2
18 Litovio     1 1 18 Ukrainio 1   1 2
19 Luksemburgio   1 1 2 19 Usono 1   1 2
20 Meksikio   1   1 20 Aŭstralio     1 1
21 Nederlando   1 9 10 21 Aŭstrio     1 1
22 Nov-Kaledonio 1     1 22 Israelo     1 1
23 Pollando   1 6 7 23 Kanado   1   1
24 Rumanio 1     1 24 Korea Respubliko 1     1
25 Rusio 1   1 2 25 Kroatio   1   1
26 Slovakio     2 2 26 Litovio     1 1
27 Svedio     1 1 27 Meksikio   1   1
28 Svislando   2 3 5 28 Nov-Kaledonio 1     1
29 Ukrainio 1   1 2 29 Rumanio 1     1
30 Usono 1   1 2 30 Svedio     1 1
31 Vjetnamio     1 1 31 Vjetnamio     1 1
  SUME 17 25 84 126 SUME 17 25 84 126
                                                                                                                                                          

*La lingvocentro ITK okazigis du sesiojn ankaŭ en Hungario, kiun partoprenis 17 personoj, sed ties rezultojn ni ne scias.

Ni gratulas al ĉiuj ekzameniĝintoj kaj

esperas, ke dum 2010 ni sukcesos minimume duobligi la kvanton de la kandidatoj.

 Jen la listo de la sekvaj sesioj!!!

 

 
Trapasu la novan KER-ekzamenon de UEA! 

 

Ni invitas vin trapasi la novtipan, eŭropkomforman ekzamenon de UEA kaj ITK.

Jen la nova afiŝo pri ĝi.

Vi estas libera elŝuti, presi kaj disvastigi ĝin.

Por taksi vian nivelon kaj lingvokonojn jene elŝuteblas la memtaksilo.

La plenigitan aliĝformularon bv. sendi al katalin(che)ikso.net

Legu plu ĉe: Enkonduko  Priskribo Sesioj Kotizoj Specimenoj 

 
Raport pri la 37a ALTE konferenco, Maynooth, Irlando 11-13. novembro 2009 

 Ĉeftemo: Testado de malpli parolataj lingvoj en multlingva kunteksto (Testing less widely spoken languages in a multulingual context)

La konferencoj de ALTE estas gravaj kunvenoj por ĉiuj, kiuj okupiĝas pri lingvotestado, harmoniigo de lingvaj ekzamenoj al la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). Dum la konferencoj eblas lerni unu de la aliaj, interŝanĝi spertojn kaj ellabori komunajn principojn por internacia komparado, samniveligo de ekzamensistemoj.

Ankaŭ la ĉijara, la 37a konferenco de la ĉefaj lingvotestistoj en Eŭropo ofertis abundan fakan programon. Valoris la partopreno en la laborkunsidoj, kie oni pritraktis, kiel akordigi lingvajn ekzamenojn al KER, kiel starigi normojn, difini nivelojn, kiel prijuĝi skribajn kaj parolajn ekzamenojn. Kun la novtipa ekzameno ’Origo’ ellaborita en partnereco kun alia ALTE-membro ITK, hungara ŝtata ekzamencentro, UEA estas unu el tiuj institucioj, kies lingva ekzameno estas kongrua kun la B1, B2 kaj C1 niveloj de KER-.

En la konferenco UEA, institucia membro de ALTE, estis reprezentata de Zsofia Korody. Ŝi oficiale transdonis al ALTE-sekretario Martin Nutall ekzempleron de la libro: Esperanto de nivelo al nivelo, kiu priskribas la postulojn de la nova UEA-ekzameno kaj donas modeltestojn en niveloj B1, B2 kaj C1 laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). Estis transdonita al ALTE ankaŭ provekzemplero de la ĵus ellaboritaj modeltestoj en niveloj A1 kaj A2, kiuj estas bazaj rekomendoj al la landaj asocioj de UEA, kiuj ŝatus adapti siajn baznivelajn ekzamenojn al KER. ALTE-reprezentantoj ricevis ankaŭ la ekzamenregularon por blinduloj, kiun akceptis UEA kaj ILEI-komitatoj en somero 2009. Krom partopreno en la fakkunsidoj Zsofia Korody kontribuis ankaŭ al la laboro de la specialaj interesgrupoj. Unu el ili okupiĝas pri verkado de manlibro por akordigi ekzamenojn al KER, alia ellaboras rekomendojn por ekzameni infanojn kaj gejunulojn. La grupanoj kun intereso aŭskultis resumon pri la Springboard-projekto. Zsofia Korody aliĝis ankaŭ al la ĵus formiĝanta nova laborgrupo pri instruista trejnado kaj pluklerigado.

La sekvaj laborkunsidoj de ALTE okazos inter 25-27 februaro 2010 en Luksemburgio kaj meze de majo en Romo. La dato de la sekva granda internacia konferenco estas 7-9 julio 2011 (Krakovo, Pollando).

       Raportis Zsófia Kóródy

       

        Zsófia Kóródy kun la direktorino kaj delegito    Meze Zsófia dum la ALTE-konferenco en Irlando.

     de la hungara Lingvoekzamena Centro ITK.

        Vidu kiel raportis pri la sama evento CIVITO!

 
UEA ĉe ALTE kaj Goethe Instituto 

 

UEA reprezentis sin ĉe komuna konferenco de ALTE kaj Goethe-Instituto

Reprezentanto de UEA kaj ties nova ekzamensistemo laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER), Zsófia Kóródy, partoprenis en komuna konferenco de Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo (ALTE) kaj Goethe-Instituto de la 18-a ĝis la 19-a de septembro en Berlino. La konferenco okazis kadre de la programo "Lingvoj sen limoj" kun la ĉeftemo "Lingvo kaj integriĝo". Ĉeestis kaj prelegis internacie konataj fakuloj de lingvotestado.

UEA, aligita membro de ALTE, krom spertiĝi en konferencoj kaj kunsidoj, aktive partoprenas en la laboro de la specialaj interesgrupoj (SIG) de ALTE. Jam antaŭ la konferenco Zsófia Kóródy ricevis dankvortojn de la ALTE-sekretario pro la kontribuo al la finredakto de la nova praktika Manlibro por testpritaksado kaj ekzamenado. Laŭdinda estas la laboro de Gerald Tucker, fakestro por ekzamenoj de Germana Esperanto-Instituto, kiu kompetente trarigardis kaj plibonigis la 126-paĝan manuskripton kaj sendis komentojn al la koncerna SIG. Krom helpi ALTE en la preparado de tiu grava libro, UEA mem profitas el la laboro. S-ro Tucker jam de pli ol jaro sin dediĉas al la akordigo de la ekzamenoj Germana Esperanto-Instituto kun la postularo de KER en la niveloj A1 kaj A2. Tio povos fariĝi modelo por la ekzamensistemoj en aliaj landoj kaj por pli vasta internacia uzo. Pri sia laboro Tucker raportos dum la tradiciaj pedagogiaj-metodikaj tagoj (TORPEDO) e! n Herzberg am Harz (9-12 oktobro).

Dum la konferenco en Berlino Zsófia Kóródy havis la okazon paroli kun ALTE-kunlaborantoj pri la ekzamenregularo por blindaj esperantistoj, kiun aprobis la Komitatoj de ILEI kaj UEA en julio 2009. Ŝi informis ilin ankaŭ pri la bonaj rezultoj de la unuaj naŭ monatoj de la KER-ekzamenoj de UEA – jam kun ĉ. 100 ekzamenitoj – kaj prezentis la libron Esperanto de nivelo al nivelo, kiu enhavas modelajn testojn laŭ KER.

La sekva konferenco de ALTE okazos en Maynooth, Irlando, de la 11-a ĝis la 13-a de novembro.

 

Zsófia Kóródy en Berlino ĉe la ALTE-konferenco

 

        Legu plu pri la ekzamenoj ĉe: Enkonduko  Priskribo Sesioj Kotizoj Specimenoj 

 

   

 
Mallonga raporto pri la sesio en Bjalistoko 

 

 Mallonga raporto pri la sesio en Bjalistoko

 

Post kvar antaŭaj sesioj (en Germanio, Nederlando kaj Ĉeĥio) kun granda sukceso debutis dum la kongreso la novtipa referenckadra ekzamensistemo de UEA. En la pli fruaj sesioj de la jaro jam diplomiĝis kvardeko da esperantistoj kaj en la nuna sesio ekzameniĝis en tri niveloj entute 47 personoj el 20 landoj. El la landoj elstaris Francio kun 10, Brazilo kaj Germanio kun po 5 kandidatoj.

La plej populara estis la C1 (supera) nivelo, kiun trapasis 23 kandidatatoj. 

La skribaj ekzamenoj okazis ĵaŭdon, kaj en la parolaj ekzamenoj du komisionoj (konsistantaj el 8 membroj) laboris  plenenergie ĵaŭdon kaj vendredon.

 

Gratulojn al la unuaj kuraĝuloj, kiuj espereble sukcesis en ĉiu parto kaj ricevos sian diplomon (aljuĝitan kaj registritan en Budapeŝto, en la Lingvokekzamena Centro de la prestiĝa universitato Eötvös Loránd.)

 

Paralele kun la ekzamensesio okazis ankaŭ trejnado de ekzamenontoj, kadre de kiuj 7 novaj kolegoj kune kun la jam trejnitaj partoprenis 8-horan kurson kaj observis poste la parolajn sesiojn. Ekde nun dudeko da ekzamenantoj pretas okazigi sesiojn, menditajn por grandaj aranĝoj en diversaj partoj de Esperantujo.   

 

La sekvaj ŝancoj por ekzameniĝi laŭ la referenckadra sistemo estos dum ARKONES (septembro en Poznan) kaj dum la jarfinaj aranĝoj en Germanio.

Interesiĝantoj kontaktu Katalin Kováts, retadreso: katalin(che)ikso.net  

 
UEA AKTIVE REPREZENTIĜIS EN ALTE-KONFERENCO 

UEA AKTIVE REPREZENTIĜIS EN ALTE-KONFERENCO

Petra Smidéliusz el Hungario, universitate kvalifikita specialisto pri testado de lingvokonoj kaj kunlaboranto de Ŝtata Lingvoekzamena Centro (ITK) en Budapeŝto, reprezentis UEA en la 36-a konferenco de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo (ALTE), kiu okazis en Santiago de Compostela, Hispanio, de la 22-a ĝis la 24-a de aprilo.

*****************************

Akorde kun la celoj de la komisiono de UEA pri la ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER), laŭ kiuj oni planas ellabori kaj akreditigi ĉe ALTE ekzamensistemon por infanoj-junuloj – ankaŭ por helpi la kunlaboron inter lernejoj, ekz. kadre de la projekto Lingvolanĉilo – Smidéliusz partoprenis en la laborgrupoj pri normigo de ekzamenoj por junaj gelernantoj (7-12 jaraj). En ili oni interŝanĝis ideojn kiel igi la ekzamenojn infan-amikaj kaj la koncernajn dokumentojn, ekz. Manual for relating Language Examinations, infanspecifaj.

 

Unu el la plej gravaj diskutoj temis pri diferencoj de lingvolernado kaj ekzameniĝo inter infanoj kaj plenkreskuloj. ĉiuj konsentis, ke la indikiloj de KER-niveloj estu ŝanĝitaj konsiderante la specifaĵojn de infana lingvolernado. Oni pridiskutis kelkajn eblajn ŝanĝojn por fari la dokumenton pli ampleksa kaj multtavola. La partoprenantoj interŝanĝis informojn kaj ideojn ankaŭ pri ekzistantaj ekzamenoj por infanoj (pri la angla lingvo), uzeblaj aŭ neuzeblaj taskotipoj, kondiĉoj de la buŝa ekzameno, efiko de la ekzameno al infanoj kaj diferencoj inter diverslingvaj ekzamenoj.

 

La konferenco estis konsiderata ankaŭ lingvopolitike grava evento. Alparolis ĝin Leonard Orban, EU-komisionano pri multlingvismo, kiu emfazis, ke la lingvolernado de eŭropaj infanoj havas grandan gravecon kaj sekve tre gravas la evoluigo de iliaj lertecoj kaj kompetentoj.

 

La fakto, ke por EU multlingvismo estas celata trajto de eŭropanoj, ne malhelpis al Petra Smidéliusz ekinteresigi plurajn lingvistojn kaj kolegojn pri Esperanto kaj fiere raporti pri niaj eksperimentoj, internaciaj spertinterŝanĝoj kaj interkulturaj edukebloj. La ekzisto de komuna lingvo, al ĉiu relative facile lernebla, ne montriĝis kontraŭa al multlingvismo, sed pluraj vidis en ĝi realan kaj atingeblan rimedon por ties efektivigo.

 

Partopreno kaj kompetenta kunlaboro en la konferencoj de ALTE kontribuas al la akcepto de la internacia lingvo inter lingvistoj kaj lingvopedagogoj. Laŭ tiu linio UEA konsekvence plu laboros.

Gazetaraj Komunikoj de UEA

N-ro 322

2009-04-27

  

 

Grupfoto de la partoprenantoj de ALTE-konferenco - aprilo 22-24, Santiago de Compostela, Hispanio.

(Petra Smidéliusz, delegito de UEA en la unua vico, 10a de maldekstro)

 

 
Dum IF en Germanio okazis la unua novtipa ekzameno  

****

Granda sukceso la unua novtipa lingvo-ekzameno de UEA. Post kelkjara laboro je la jarŝanĝo debutis la nova ekzameno, kiu estas konforma al la normoj de la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) kaj ofertas egalrangan mezuradon de la kvar bazaj lingvaj kapabloj en la niveloj B1, B2, C1.

En Germanio, dum IF (Internacia Festivalo) en Düsseldorf la partoprenantoj havis la bonŝancon esti la unuaj por superi tiun internacie rekonatan ekzamenon. 8 personoj el 6 landoj eluzis tion: 3 personoj elektis la nivelon B2 (forta meznivelo postulanta fluan parolkapablon, bonstilan memstaran verkadon, komprenkapablon de tekstoj el la ĉiutaga vivo) kaj 5 kandidatoj aliĝis al la pli supera nivelo C1.

Laŭ la regularo kontraktita kun la Ŝtata Lingvoekzamena Centro ITK en Budapest, Hungario, la skribaj taskoj (farendaj en 180 minutoj en B2 kaj en 240 minutoj en C1) estos korektataj tie fare de spertaj fakuloj, kiuj prizorgas la akredititajn samnivelajn lingvoekzamenojn aprobitajn ankaŭ de ALTE (Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo).

La surlokajn buŝajn ekzamenojn en Düsseldorf gvidis Renato Corsetti kaj Zsófia Kóródy, ambaŭ trejnitaj ekzamenantoj laŭ la KER-postuloj.

 

Ni kore gratulas al la unuaj ekzamenitoj, kiuj bonege sukcesis en la buŝa parto. Ni ĝojas, ke tiom multaj ekzameniĝantoj anoncis sin malgraŭ la jarfina festo kaj la mallonga tempo de la findecido de la organizado de tiuj renomaj ekzamenoj ankoraŭ en 2008.

Ekde nun eblos regule organizi tiujn normigitajn UEA-ekzamenojn dum grandaj internaciaj renkontiĝoj aŭ aliloke kie estos grupo de kandidatoj por almenaŭ unu el la tri niveloj. 

 

(Laŭ la gazetara komuniko nr. 314 de UEA)

       Pliaj informoj pri la ekzamenoj legeblas en la REFERENCKADRO-paĝo. 

Legu plu ĉe: Enkonduko  Priskribo Sesioj Kotizoj Specimenoj 

 

 
Tiel raportas la Civito  

  

       Je kelkaj tagoj post la raporto de UEA pri la irlanda ALTE-konferenco aperis ankaŭ alia raporto.

Tiugrade alia, kvazaŭ ĝi temus pri alia aranĝo, kvankam ne, simple ne estas fidinda, nur memfida....  

Ŝajne la  delegito de CIVITO estis tutnova, sensperta kaj malfacile orientiĝis en la ALTE-aferoj kaj medio, sekve pro tio ne vidis la reprezentanton de UEA, Zsófia Kóródy, kaj la du delegitojn de la hungara ekzamencentro ITK, partnero de UEA.  Kompreneble ĉiu povas esti malatenta, sed en raporto, aperigita post la raporto de UEA, la konsulo devintus almenaŭ kontroli ĉu la propra delegito bone plenumis siajn taskojn kaj malfermis siajn okulojn.....  

     

kaj la respondo:  http://www.esperantio.net/index.php?id=1052