Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
09-05-2008

Vizitoj: 921282
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Por lerni >> REFERENCKADRO
Komuna Eŭropa Referenckadro
 
NOVA!! - Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj: lernado, instruado, pritaksado
Elŝutejo de la dokumentoj (3)
Intervjuo, artikolo pri la Esperanto-referenckadro
ELŝutebloj: Komunaj referencniveloj - Laŭŝtupa memtaksilo
Helpo por legi la PDF-dokumenton
Antaŭparolo por la esperantlingva eldono
Komuniko de UEA kaj ILEI pri la novtipaj lingvoekzamenoj
La Komuna Eŭropa Referenckadro
Komuniko pri la lingvopolitika eldonaĵo de UEA-ILEI
ILEI kaj UEA ĉe la Interregistara Forumo en Strasburgo
 
 

 

 

 

    Universala Esperanto-Asocio,  

          

             Rotterdam 2007

      

      ISBN 978 92 9017 100 3

 

Mendu ĉe la

Libroservo de UEA  

 

 

 

The Esperanto-version

is available  here.

 

 

       

   Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj:
   lernado, instruado, pritaksado

   

   La traduko estas publikigita kun la konsento de la

 

                       

 

   Konsilio de Eŭropo,  DIALANG-projekto   kaj      ALTE

 

Pri la esperantlingva traduko respondecas la eldonisto.

 

Tradukis: Roel Haveman

Kovrilo: Francisco L. Veuthey

La realigon de la tuta Referenckadro-projekto finance subtenis Esperantic Studies Foundation (ESF) kaj Fondaĵo Saliko.

 

La projekton gvidis Katalin Kováts.

La materialon rete disponigas www.edukado.net

 

      

     La printeblan dokumenton elŝutu ĉi tie 

 

 

 

 

Se vi havas komentojn, bonvolu skribi en la Gastlibron. Dankon.

 

Legu aldonaĵojn ĉi-sube, kaj artikolon ankaŭ en Libera Folio.

 

Vidu la prezenton de la libro en la Katalogo.

 

 
Elŝutejo de la dokumentoj 
Elŝuteblaj dokumentoj, materialoj
artikoloj (3)
Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj: lernado, instruado, pritaksado
verkis: © Konsilio de Eŭropo - Trad. : HAVEMAN, Roel/Rotterdam, 2007 UEA - edukado.net/Rotterdam, 2007
teksto retejo PDF
Referencniveloj - Ĝenerala tabelo
verkis: © Konsilio de Eŭropo /en www.edukado.net (2007. dec.)/
teksto retejo PDF
Laŭŝtupa memtaksilo de la Konsilio de Eŭropo
verkis: © Konsilio de Eŭropo / en www.edukado.net (2007. dec.)
teksto retejo PDF
 
 
Intervjuo, artikolo pri la Esperanto-referenckadro 

Sube vi povas trovi eĥojn al la aperigo de la referenckadra dokumento en Esperanto.

  

             Legu ĉi tie.

Eŭropa Demokratio Esperanto (EDE)

Numero: 2007/4.

Eŭropa Voĉo -  Franclingva artikolo verkita de      

Fabien TSCHUDY 

 

 

 

Radio Polonia

Intervjuo kun Katalin Kováts

Aŭdu ĉi tie 

La dissendo la 11an de januaro 2008.

 

 
Alitipa eblo por elŝuti la gravajn tabelojn de la Referenckadro 

Por elŝuti la subajn du gravajn dokumentojn de la ĵus publikigita Referenckadro bonvolu klaki al ruĝaj linioj sub la bildoj.

La dokumentoj elŝuteblas ankaŭ en la oficiala retpaĝo de la Konsilio de Eŭropo. Serĉu tie la Esperanto-version!

             

         Referencniveloj: Ĝenerala tabelo                 Laŭŝtupa memtaksilo

 

 
Helpo por legi la PDF-dokumenton 

Dum la legado de la PDF-dokuemnto bonvolu uzi la legosignojn (bookmarks).

  

 

 
El la "Antaŭparolo por la esperantlingva eldono" 

El la  Antaŭparolo por la esperantlingva eldono

Eŭropa Referenckadro en Esperanto – Esperanto en Eŭropo

 

Meze de decembro finpretiĝis la esperantlingva traduko de grava lingvopedagogia verko  de la Konsilio de Eŭropo.  

La resuma verko Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj: lernado, instruado, pritaksado celas en travidebla kaj kohera maniero subteni lingvolernantojn, lingvouzantojn kaj instruistojn ĉe la difinado kaj atingado de siaj celoj. La ellaboritaj taksosistemoj ebligas unuecan mezuradon de lingvaj kapabloj, kun travideblo kaj internacieco, kiu faciligos kompari lingvokonojn en diversaj landoj kaj pro tio servas kiel bazo de la ekzamensistemo de UEA-ILEI. La akreditigo de tiu novtipa ekzameno nun okazas ĉe ALTE. La unuaj tiaj ekzamenoj estas planataj por la dua parto de 2008.

 

La Referenckadro-projekto disvolviĝis sub la gvido de la porinstruista retejo www.edukado.net.

La diplomatian kaj organizan laboron plenumis Katalin Kováts, kiun helpis en diversaj fazoj de la laboro Sylvain Lelarge, Osmo Buller kaj Renato Corsetti.

 

La tradukinto Roel Haveman, dum monatoj per persista kaj diligenta laboro esperantigis la dokumenton. Por la traduko de la Referenckadro kolektiĝis fakaj terminoj, kiuj, post la publikigo de ĉi tiu esperanta versio, estos norme sekvindaj kaj aplikindaj en ajna ekzamensistemo ene de Esperantio. Dum la tradukado Roel Haveman zorge kompilis ankaŭ librofinan indekson, kiu estas la plej riĉa indekso de la ekzistantaj Referenckadro-versioj.

En la kontrolo de la 262-paĝa dokumento partoprenis multnacia provlegantaro: Marc Bavant, Ranieri Clerici, István Ertl, Katalin Kováts, Rob Moerbeek kaj Brian Moon. La kovrilo de la eldonaĵo estas kreita de Francisco L. Veuthey.

 

La Esperanto-traduko de la Referenckadro baldaŭ listiĝos sur la oficiala retejo de la Konsilio de Eŭropo kiel la 32a versio apud 31 nacilingvaj tradukoj.

La traduklaboron financis Esperantic Studies Foundation (ESF) kaj la donaco de la Fondaĵo Saliko estas uzata por eldonaj kaj organizaj kostoj.

 

La libro estas elŝutebla el la retejo www.edukado.net, kaj multobligebla por nekomercaj celoj. Ĉe la Libroservo de UEA fine de januaro kontraŭ produktokostoj akireblos multobligitaj ekzempleroj, kiuj bone povas servi kiel informmaterialo donacota al bibliotekoj kaj al landaj edukinstancoj.

 

Kun la espero ke per tiu ĉi laboro la teamo kontribuis al pli kvalita kaj pli moderna instruado de la internacia lingvo,  al pli sistema kaj internacie normigita pritaksado de niaj lingvokapabloj, kaj al la akceptigo de Esperanto kiel socikultura kaj lingvopolitika fakto, eŭrop- kaj mond-nivele, jene ni donacas ĝian rezulton al Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj kaj al la uzantoj kaj instruantoj de la internacia lingvo tutmonde.

 

Apliku ĝin flekse por pluiri la komencitan vojon.

 

 

Katalin Kováts, redaktoro de www.edukado.net, gvidanto de la Referenckadro-projekto

 

                                                         La kompletan antaŭparolon vi povas elŝuti ĉi tie.

 
Komuniko de UEA kaj ILEI pri la novtipaj lingvoekzamenoj 

 

Komuniko de UEA pri la novtipaj lingvoekzamenoj

 

Konforme al la novaj lingvotestaj normoj de la Konsilio de Eŭropo la ekzamena laborgrupo de UEA kaj ILEI estas ellaboranta novan ekzamensistemon, kiu ebligos al la esperantistaro trapasi internaciajn ekzamenojn je tri niveloj A, B kaj C.

La novtipajn atestojn pri la lingvokono pli kaj pli ofte postulas jam la dungantoj kaj edukinstitutoj ne nur dise en Eŭropo, sed ankaŭ en multaj aliaj landoj de la mondo. La ekuzo de unueca normaro ebligas la taksadon de lingvaj lertoj laŭ samaj kriterioj ene kaj ekster Esperantujo, kompare kun ajna nacia lingvo. (Pliajn informojn trovu en la sekcio Referenckadro en www.edukado.net)

 

La testado de la novtipaj ekzamenoj finiĝos en tiu ĉi jaro kaj la nova ekzamensistemo povos ekfunkcii en la jaro 2008.

En la unua perido tiaj ekzamenoj estos organizataj de du eŭropaj centroj, kiuj poste trejnos kaj rajtigos ekzamenantojn kaj organizos sesiojn ankaŭ ekster siaj sidejoj.

La malnovaj ekzamenoj de UEA-ILEI dume plu estos okazigataj laŭ la malnova strukturo, t.e. en du niveloj. Ni konsilas trapasi ilin al tiuj, kiuj nur ene de la movado bezonas la atestojn.

 

Pri la Referenckadro, taksaj normoj kaj pri la novtipaj ekzamenoj okazos prezentoj dum la Tago de la Lernejo en Jokohamo.

 

UEA-ILEI alvokas ĉiun Landan Asocion akiri kaj studi la broŝuron La Komuna Eŭropa Referenckadro (UEA, 2007, mendebla de la Libroservo aŭ elŝutebla de edukado.net) kaj laŭ tio komenci adapti siajn enlandajn esperantajn instru- kaj ekzamensistemojn.

 

Por pliaj informoj kontaktu Zsófia Kóródy (esperanto-zentrum@web.de), la vicprezidanton de ILEI.



 

 

 

Vidu la liston de la Nacilingvaj versioj de la Referenckadro 

 

Adresolisto de la naciaj respondeculoj troveblas ĉi tie.

 

 

           

La Komuna Eŭropa Referenckadro

Pri instruaj kaj taksaj metodoj

por la akiro de modernaj lingvoj 

   UEA, Rotterdam, 2007. ISBN 978 929017095 

                      Elŝutu ĉi tie  

Vidu en la Katalogo    

Informiĝu sube 

Mendu ĉe UEA 

Legu pri ĝi en Libera Folio.

Pri la nacilingvaj versioj vi trovas informojn aŭ elŝuteblojn ĉi tie

 

 

 

 

 
Komuniko pri la lingvopolitika eldonaĵo de UEA-ILEI 

 

En januaro 2007 UEA - kunlabore kun ILEI kaj www.edukado.net  - eldonis informobroŝuron kun la titolo

La Komuna Eŭropa Referenckadro - Pri instruaj kaj taksaj metodoj por la akiro de modernaj lingvoj [1].

 

La kernon de la 24-paĝa materialo konsistigas la esperantlingva traduko de la unua ĉapitro de la plurcentpaĝa libro [2] eldonita de la Konsilio de Eŭropo kaj konsiderata la plej baza kaj grava dokumento en la eǔropa lingvoinstrua medio. En la kajero estas republikigataj ankaŭ la memtaksaj tabeloj de la Referenckadro kaj aldona artikolo pri la uzo de la Europass-sistemo.

Per la informkajero UEA kaj ILEI celas diskonigi la enhavon kaj la signifon de la Referenckadro, informi pri sia kunlaboro kun la Lingva Departemento de la Konsilio de Eŭropo kaj indiki la paŝojn faratajn kaj farotajn kun la celo ebligi al la tutmonda esperantistaro pli kvalitajn kaj pli modernajn lingvolernajn kondiĉojn kaj egalajn lingvajn rajtojn.

 

La kunlaboro kun la Konsilio de Eŭropo kaj la akirita permeso traduki kaj eldoni ties bazajn dokumentojn ankaŭ en Esperanto signifas grandan paŝon en la lingvopolitika tereno, kien ni jam delonge provas penetri pledante por Esperanto.

 

 

La taskoj por esperantistoj en la nuna fazo estas:

 

·          trastudi la broŝuron, orientiĝi pri la lingvonivelaj skaloj (A1-C2) de la ĝenerala tabelo kaj Laŭŝtupa Memtaksilo  kaj apliki ilin por difino de lingvoniveloj kaj por klasifiko de lanĉotaj kaj frekventotaj kursoj, studoj, planataj instruprogramoj kaj enlandaj ekzamensistemoj;

·          trovi kaj ekuzi la nacilingvajn broŝurojn de Lingva Dokumentujo (Portfolio) kaj listigi tie inter la regataj, studataj lingvoj ankaǔ Esperanton. La uzo de tiuj dokumentoj fariĝas pli kaj pli populara kaj necesa inter la junuloj kaj studentoj (sekve speciale instruistoj kaj gepatroj de ‘denaskuloj’ povas multe helpi tiukampe). La Lingva Pasporto estos taksata pli serioze ankaŭ de eŭropaj labordonantoj kaj instruinstancoj. La raportoj pri Esperanto, spertoj pri ĝia interkultura uzo, la eventuale bonaj kaj relative rapide akiritaj rezultoj en la alproprigo de tiu lingvo espereble altiros la atenton de fakuloj pri lingvoinstruado kaj -taksado.

 

Rilate al la Referenckadro la ĉefaj taskoj de niaj fakuloj pri lingvoinstruado estas:

 

·          oficiala kaj konsekvenca apliko de la nova skalo kaj de la koncernaj terminoj;

·          ellaboro kaj akreditigo de nova, laŭnorma ekzamensistemo de UEA/ILEI.

 

Pri la efektiviĝo de tiuj laboroj serĉu informojn en la oficialaj organoj de ILEI kaj sur nia hejmpaĝo.

Ni baldaŭ publikigas resuman paĝaron pri la sciendaĵoj, ligojn al la koncernaj nacilingvaj paĝaroj kaj planas lanĉi interagan ekzamenejon, kiu helpas rete taksi onian lingvonivelon laǔ la normoj de la Referenckadro.

 

La broŝuro estas rete elŝutebla ĉi-supre kaj en la LEGEJO

La paperforma broŝuro estas akirebla ĉe UEA .

 

 


[1] KOVÁTS, K. (red) : La Komuna Eǔropa Referenckadro - Pri instruaj kaj taksaj metodoj por la akiro de modernaj lingvoj. UEA, Rotterdam, 2007. (24p.)  ISBN 978 929017095 2

[2] The Common European Framework in its political and educational context” in: Common European Framework of Reference for Languages: Learning, Teaching, Assessment. (CEFRStrasbourg: Council of Europe, 2001.

 
ILEI kaj UEA ĉe la Interregistara Forumo en Strasburgo 

 

ILEI kaj UEA ĉe la

Interregistara Forumo pri „La Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj (KER) kaj la ellaboro de lingva politiko: defioj kaj respondecoj”,

organizita ĉe la Konsilio de Eŭropo, en Strasburgo, 6-8 februaro 2007.

 

Sekve de unujara kunlaboro inter ILEI-UEA kaj la Lingvopolitika Departemento de la Konsilio de Eŭropo Márta Kovács el Hungario havis eblon reprezenti la tutmondan esperantistaron en la ĵus finiĝinta interregistara Forumo, kie partoprenis fakdelegitoj kaj projektogvidantoj, reprezentantoj de eŭropaj kaj ekstereŭropaj landoj, eŭropaj politikaj kaj lingvoinstruaj instancoj kaj neregistaraj organizaĵoj.

 

En grava parto de la programo oni prezentis la klopodojn de la Konsilio de Eŭropo por realigi sian instruan politikon, kies centra elemento estas edukado je plurlingveco. En tiu kunteksto estis ekzamenataj la atingoj de KER; prezentitaj la raportoj kaj studoj de la reprezentantoj. Du laborgrupoj diskutis pri la du ĉefaj terenoj de la uzo de la KER: planado de lingvaj instruprogramoj, respektive pritakso de lingvaj konoj. Koncerne la  pluan utiligon de la Referenckadro en ambaŭ grupoj prioritaton havis la ellaborado de normigitaj referenciloj lige al ĝi, same kiel laŭnivelaj ilustraĵoj, krome la plia diskonigo de la Referenckadro mem, per la verkado de iom pli facile kompreneblaj resumoj.

 

Ĝuste tia estas la esperantlingva libreto „La Komuna Eŭropa Referenckadro. Pri instruaj kaj taksaj metodoj por la akiro de modernaj lingvoj”, eldonita de UEA/ILEI - kiu aperis ĵus antaŭ tiu konferenco kaj estis transdonita dum ĝi al la respondeculoj ĉe la Konsilio de Eŭropo.

La kernon de tiu libreto konsistigas la esperantlingva traduko de la unua ĉapitro de la plurcentpaĝa libro eldonita de la Konsilio de Eŭropo kaj konsiderata la plej baza kaj grava dokumento en la eŭropa lingvoinstrua medio. La rajton traduki la tutan libron nun ILEI/UEA ricevis de la Konsilio de Eŭropo. 

Al deko da diversnaciaj partoprenantoj nia reprezentanto Márta Kovács sukcesis paroli pri UEA/ILEI kaj pri la kunligo de la Referenckadro kaj Esperanto, informi pri la favora statuso de la internacia lingvo ene de la hungaraj abiturienta kaj ŝtatnivela ekzamensistemoj, en kies laboro ŝi aktive kaj respondece partoprenas.

 

La nuna partopreno en la forumo donis novajn spertojn kaj kontaktojn por la estontaj tiuterenaj kunlaboroj kaj projektoj, pri kiuj la laborgrupo de UEA kaj ILEI estas plu laboranta.

 

 

     

 La supran komunikon vi povas elŝuti ankaŭ en PDF-formato.


 

http://www.coe.int/t/dg4/linguistic/default_EN.asp?

Fotoj: http://multimedia.coe.int/directquery.pgi?username=__GUEST&lightbox=3812