Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
30-08-2010

Vizitoj: 1942890
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Por lerni >> NOVAJ UEA-EKZAMENOJ >> Priskribo
Priskribo
 
Enkonduke pri la novtipa ekzamensistemo
Baza nivelo (B1)
Meza nivelo (B2)
Supera nivelo (C1)
Lingvokonaj postuloj je niveloj B1, B2 kaj C1
 
 
Enkonduke pri la novtipa ekzamensistemo 

 

La ekzameno pritaksas la nivelon de la kvar bazaj lingvokapabloj. Dum la parola ekzameno estas pritaksataj la parolkapablo kaj la aŭda kompreno, dum la skriba la skribkapablo kaj la lega kompreno; krome apartenas al tiu parto taskoj, kiuj produktive pritaksas gramatikajn konojn. Ĝi estas unulingva ekzameno, do ĝi ne taksas la kapablon pri perado/tradukado.

La ekzameno estas proponata je tri niveloj: baza, meza kaj supera. Tiuj niveloj konformas al la priskriboj de la Komuna Eŭropa Referenckadro je B1, B2 kaj C1.

La parola ekzameno kaj la skriba kune rezultas la kompletan ekzamenon, sed ili plenumeblas aparte. La sukceslimo en ambaŭ tipoj kaj je ĉiu nivelo estas 60%.

La ekzamena rezulto estas pritaksata laŭ la sekvaj kriterioj:

en la parola parto

-    la komunik-kapablo de la kandidato, taŭga reago, konoj pri la temo;

-    leksika riĉeco kaj laŭsituacia uzo de la vort-trezoro;

-    lingva korekteco;

-    aŭda kompreno (en konversacio kaj aparte laŭ sonregistraĵo);

en la skriba parto

-    lingva korekteco;

-    en la skriba sinesprimo

-      verkado laŭ la komunika celo kaj ĝenraj postuloj de la tasko (ekz. letero);

-      enhava riĉeco;

-      enhava kaj lingva kohereco;

-      leksika riĉeco kaj taŭgeco;

-      lingva korekteco;

-    globala kaj detala kompreno de legita teksto.

 

La subaj tabeloj prezentas laŭnivele la taskotipojn kaj la daŭron de la ekzamenaj partoj, kune kun la sistemo de poentado.

 Temaro de la skriba kaj parola ekzamenoj

La temoj de la parola kaj skriba ekzamenoj sekvas realajn vivsituaciojn, ja oni uzas la lingvon ĉiam – kaj parole, kaj skribe – en iu konkreta komunika situacio. Dum la ekzameno estas taksata krom la laŭtema leksiko kaj lingva ĝusteco –  ankaŭ la komunika taŭgeco de la lingvouzo. Dum la parola ekzameno la traktado de la temoj okazas en komunikaj situacioj, temas pri informŝanĝoj. Ene de la temoj la kandidato devos akiri informojn, t.e. starigi demandojn kaj laŭ la respondoj kompreni la informojn, kiujn li/ŝi bezonis. Same li/ŝi devas kompreni la demandojn de la ekzamenanto-partnero; se li/ŝi ne komprenas ion el la demando aŭ respondo, li/ŝi devas elturniĝi per precizigaj demandoj. Sur pli alta nivelo la ekzamenato devas esprimi sian opinion (B2), raporti pri alies opinio kaj argumenti koncerne ankaŭ abstraktajn temojn (C1).

La subaj listoj estas helpiloj por prepariĝi por la ekzameno, sed ili ne estas preciza kolekto de ĉiuj ekzamenaĵoj: en la ekzamenaj situacioj oni povas tuŝi subtemojn, kiuj ligiĝas al tiu temaro, sed ne estas konkrete nomataj.

La temaro de la  nivelo B2 enhavas la temojn de B1 kaj tiu de C1 la temaron de la antaŭaj du niveloj.

*****************************************

ESPERANTO DE NIVELO AL NIVELO -  Lingva ekzameno ORIGO

En januaro aperos detala gvidlibro pri la novtipa ekzamensistemo, en kiu vi povas legi ĉiujn subajn informojn, trovi du seriojn de specimenoj kaj pri la skribaj kaj pri la buŝaj ekzamenoj je ĉiuj tri niveloj

La libro mendeblas ĉe la libroservo de UEA.

 

 
Baza nivelo (B1) 

 

Baza nivelo (B1)

Tiu nivelo baziĝas je la specifo Salto de la Konsilio de Eŭropo. Ĝi pritaksas, ĉu la kandidato kapablas elturniĝi en la bazaj situacioj de la ĉiutaga vivo, komenci kaj vivteni baznivelan komunikadon en sociaj, kulturaj kaj laborejaj rilatoj.

 

Daŭro

Taskotipo

Longeco

Poentoj

Parole

10 minutoj

 

Libera interparolado

ĉ. 4 minutoj

40 poentoj*

Memstara prezento de temo (surbaze de bilda stimulo)

(la ekzamenato elektas unu el du bildoj)

ĉ. 3 minutoj

Situacia ludo (la ekzamenato prenas unu el la laŭtema stoko)

ĉ. 3 minutoj

30 minutoj

 

Aŭda kompreno de sonregistraĵo

- parte redaktita dialogo (multobla elekto, kompletigo el aŭ sen listo)

- (redaktita) teksto el aŭd-vidaj publikaĵoj  (taskoj kun informtransigo, multobla elekto, kompletigo el aŭ sen listo, ktp.)

1800-2200 n

20 poentoj

Parola ekzameno                                                                                   60 poentoj

Skribe

 

Lega kompreno

unu pli longa aŭ du malpli longaj (redaktita(j) skribnorma(j) teksto(j)

(taskoj kun informtransigo, multobla elekto, kompletigo el aŭ sen listo , vera/malvera)

2600-3000 n

20 poentoj

120 minutoj

Letero (skriba sinesprimo)

eblas elekti el du temoj;

laŭ kvar aŭ kvin skemeroj

13-15 linioj

(ĉ. 100 vortoj)

20 poentoj

 

Lingvokonaj taskoj

diverstipaj, gramatikaj kaj leksikaj taskoj (kompletigo el aŭ sen listo, transformo, ktp.)

20 unuoj

10 poentoj

Skriba ekzameno                                                                                    50 poentoj

Sume: Kompleta ekzameno                                                               110 poentoj

           

*Detaligo de la poentoj de la parola ekzameno antaŭ la komisiono:

Komunika valoro, prononco

15 poentoj (po 5 poentoj en  la 3 taskoj)

Vort-trezoro

15 poentoj (po 5 poentoj en  la 3 taskoj)

Lingva korekteco

 5 poentoj

Parolkompreno:

5 poentoj (aparte pritaksita ankaŭ per la kompreno de sonregistraĵo)

Sume

40 poentoj

 TEMARO

1.    Personaj kaj familiaj indikoj

-      sinprezento, prezento de sia familio, personaj indikoj

-      profesio de la ekzamenato kaj de familianoj

-      familiaj festoj, tradicioj

2.    Hejmo kaj ĉirkaŭaĵo

-      prezenti sian domon / loĝejon kaj ĉirkaŭaĵon

-      prezenti sian loĝurbon / loĝkvartalon / vilaĝon

-      studenthejmo, luita loĝejo

3.    Laboro, ĉiutagaj farendaĵoj

-      profesio kaj laboro de la ekzamenato, ĉi-rilataj planoj

-      profesia orientiĝo

-      tagordo

4.    Lernado

-      tagordo dum lernado

-      prezentado de sia lernejo, de la studobjektoj kaj instruistoj

-      prijuĝo, notoj, ekzamenoj

-      lernejaj programoj

5.    Komunikado

-      lingvolernado, ebloj de lingvolernado, la rolo de fremdaj lingvoj en la privata vivo kaj en la profesia laboro

-      kiel telefoni

-      la ĉiutaga rolo de la komputilo kaj interreto

6.    Rilato kun aliaj homoj: privata kaj publika vivo

-      renkontiĝo, saluto, adiaŭo

-      geamikoj, konatoj, samklasanoj aŭ gekolegoj

-      vestoj

-      komunikiloj: telefono, korespondado ktp.

7.    Libertempo, amuziĝo, kulturo

-      kiel pasigi sian liberan tempon, ebloj por amuziĝo

-      propra interesiĝo, hobioj

-      televido, radio

-      teatro, kinejo, koncertoj; programo, mendo kaj aĉeto de biletoj

8.    Sano, sporto

-      farto, sana vivmaniero, korpa higienio

-      oftaj malsanoj, simptomoj, kuracista, hospitala prizorgo

-      sporto, ebloj por sportado, kelkaj sportbranĉoj

9.    Aĉetado kaj servoj

-      aĉetado en magazeno, butiko, supervendejo; la plej gravaj manĝaĵoj, vestaĵoj kaj mastrumaj artikloj

-      aĉetkutimoj, aĉeto de donacoj

-      servoj: poŝto,  banko (sendi leteron, ĝiri monon), frizisto

10. Manĝado

-      oftaj manĝaĵoj, trinkaĵoj; preferata manĝaĵo; manĝi sane; nacia kuirarto

-      manĝi hejme, en la lenejo / laborejo

-      manĝi en restoracio (rezervi, mendi, pagi)

-      kuirado, gastigo, esti gasto (inviti, akcepti; proponi, regali, laŭdi, danki ktp.)

11. Trafiko

-      ĉiutaga veturo al la lernejo / laborejo, loka kaj interurba trafiko

-      trafikiloj: tramo, aŭtobuso, metroo, aŭtomobilo, biciklo ktp.; aĉeto de biletoj, ekiro kaj alveno de veturiloj; mendo de taksio

-      parki aŭtomobilon, aĉeti benzinon, riparigi aŭtomobilon

12. Vojaĝo

-      vojaĝi per aŭtomobilo, trajno, aŭtobuso, aviadilo, ŝipo; haltejo, stacidomo, ktp.; aĉeti kaj validigi bileton, itinero, ekiro kaj alveno

-      vojaĝagentejo, memorganizita vojaĝo

-      landlimo: kontrolo de pasporto, dogana kontrolo, monŝanĝo

-      tranoktejoj: hotelo, kampadejo ktp; mendi tranoktejon, post alveno: registriĝo, servoj

-      rakonti vojaĝtravivaĵojn

13. Nia medio, la naturo

-      nia natura medio: bestoj, plantoj

-      vetero: vetero laŭsezone, nuna vetero

14. La lando de la ekzamenato

-      la ĉefaj karakterizaĵoj de la lando: situo, ĉefurbo, kelkaj vidindaĵoj

-      ĉiutagaĵoj: manĝkutimoj, veturado, vestado, formoj de socia vivo ktp.

-      festoj, tradicioj

15. Esperanto-kulturo

-     informiĝi pri kaj per Esperanto: Esperantaj gazetoj kaj periodaĵoj (prezenti unu), retejoj kaj diskutlistoj (prezenti unu)

-     praktika uzo de Esperanto: korespondado, internaciaj kaj landaj kongresoj, kunvenoj (prezenti unu; kiel aliĝi?), Pasporta Servo

-     historio de la internacia lingvo: genezo de la lingvo Esperanto kaj ĝia evoluo; Zamenhof

-      historio de la Esperanto-movado: la unua Universala Kongreso, Bulonja Deklaracio

-     Esperanto-literaturo: originala kaj tradukita literaturo (prezento de unu verkisto/verko) organiza vivo: nuntempe funkciantaj organizaĵoj (UEA, TEJO, Landaj Asocioj ktp. – prezenti unu)

 
Meza nivelo (B2) 

Meza nivelo (B2)

Tiu nivelo baziĝas je la specifo Flugo de la Konsilio de Eŭropo. Ĝi pritaksas, ĉu la kandidato kapablas komenci kaj vivteni kompleksan kaj lingve nuancitan komunikadon en sociaj, kulturaj kaj laborejaj rilatoj.

 

Daŭro

Taskotipo

Longeco

Poentoj

Parole

15 minutoj

 

Libera interparolado

ĉ. 5 minutoj

45 poentoj*

Memstara prezento de temo (surbaze de bilda stimulo)

(la ekzamenato elektas unu el du bildserioj)

ĉ. 5 minutoj

Situacia ludo (la ekzamenato prenas unu el la laŭtema stoko)

ĉ. 5 minutoj

30 minutoj

 

Aŭda kompreno de sonregistraĵo

- parte redaktita dialogo (multobla elekto, kompletigo el aŭ sen listo)

- (redaktita) teksto el aŭd-vidaj publikaĵoj  (taskoj kun informtransigo, multobla elekto, kompletigo el aŭ sen listo, ktp.)

2600-3000 n

25 poentoj

Parola ekzameno                                                                                70 poentoj

Skribe

 

Lega kompreno

unu pli longa aŭ du malpli longaj (redaktita(j) skribnorma(j) teksto(j)

(taskoj kun informtransigo, multobla elekto, kompletigo el aŭ sen listo , vera/malvera)

3200-3600 n

20 poentoj

180 minutoj

Letero (skriba sinesprimo)

eblas elekti el du temoj;

laŭ kvin skemeroj

17-20 linioj

(ĉ. 150 vortoj)

20 poentoj

 

diverstipaj, gramatikaj kaj leksikaj taskoj (kompletigo el aŭ sen listo, transformo, ktp.)

40 unuoj

20 poentoj

Skriba ekzameno                                                                           60 poentoj

Sume: Kompleta ekzameno                                             130 poentoj

             

 

*Detaligo de la poentoj de la parola ekzameno antaŭ la komisiono:

Komunika valoro, prononco

15 poentoj (po 5 poentoj en  la 3 taskoj)

Vor-ttrezoro

15 poentoj (po 5 poentoj en  la 3 taskoj)

Lingva korekteco

15 poentoj (po 5 poentoj en  la 3 taskoj)

Parolkompreno

  5 poentoj (pritaksita aparte ankaŭ per la kompreno de sonregistraĵo)

Sume

50 poentoj

Temaro 

1.    Personaj kaj familiaj indikoj

-      prezento de la familianoj kaj geamikoj

-      profesio de la ekzamenato kaj de familianoj, ĉi-rilataj planoj kaj sopiroj

     -      ekstera aspekto de iu tria persono, priskribo de karaktero

2.    Hejmo kaj ĉirkaŭaĵo

-      akiro de hejmo, loĝsituacioj, ideala loĝloko

-      loĝkostoj

-      studenthejmo, luita loĝejo: reguloj, ebloj kaj malpermesoj

-      kunvivo de pluraj generacioj

-      en- kaj ĉirkaŭhejmaj laboroj

3.    Laboro, ĉiutagaj farendaĵoj

-      popularaj profesioj, rilato al la salajro

-      laborejaj cirkonstancoj: kariero, promociiĝo, problemoj

-      dungiĝo, senlaboreco, sociaj problemoj

4.    Lernado

-      lernejaj tradicioj, rememorindaĵoj

-      institucia lernado, memlernado, vivlonga lernado

-      lernejtipoj

5.    Komunikado

-      amaskomunikiloj kaj formado de publika opinio (televido, radio, presaĵoj)

-      rolo de la komputilo en la ĉiutagaĵoj, ĝiaj avantaĝoj kaj malavantaĝoj

-      interreto

6.    Rilato kun aliaj homoj: privata kaj publika vivo

-      geamikoj, konatoj, samklasanoj aŭ gekolegoj

-      vestoj, modo

-      kunvenoj, asocia kaj kluba vivo, korespondado

-      civilaj organizaĵoj

-      la publika sekureco

7.    Libertempo, amuziĝo, kulturo

-      teatro, kino, opero, koncerto

-      televido (tipo de programoj), radio, ĵurnaloj

-      legado: biblioteko, legaĵoj, ŝatataj libroj

8.    Sano, sporto

-      korpa kaj psika sano

-      prevento de malsanoj, kuracado kaj flegado de malsanuloj

-      ĉe kuracisto, kuracservoj

-      asekuro, medikamentoj, kuracmetodoj

-      fumado, konsumado de alkoholaĵoj kaj drogoj

-        sporto: hobia aŭ konkursa sportado

9.    Aĉetado kaj servoj

-      tipoj de aĉetejoj

-      aĉetcirkonstancoj, prezoj, pagebloj

-      servoj: poŝto, banko, frizisto, polico, konsulejo, riparejo de aŭtomobilo, purigejo ktp.

-      priskribo de servo, ĉi-rilataj spertoj; reklamado

-      anoncoj, reklamoj

10.  Manĝado

-      manĝkutimoj

-      restoracio kaj aliaj gastigejoj, manĝejoj

-      preparado de ŝatataj manĝaĵoj

-      sana nutromaniero

-        nacia kuirarto de la ekzamenato

11. Trafiko

-      egalaj ŝancoj en la trafiko: situacio de maljunuloj, personoj kun etinfanoj, infanoj aŭ handikapuloj

-      trafikreguloj, trafikmoralo: aŭtomobilstirantoj kaj piedirantoj, motoruloj kaj biciklantoj, uzantoj de publikaj veturiloj

-      problemoj en la trafiko, evoluigo de la trafiksistemoj, trafika sekureco

12. Vojaĝo

-      vojaĝformoj: oficaj kaj turismaj vojaĝoj, memorganizita vojaĝo, vojaĝo organizita de vojaĝoficejo

-      tranoktejoj: hotelo, kampadejo, ĉe privatuloj ktp;

-      servoj de vojaĝoficejoj

-      organizado de vojaĝo

-      sciindaĵoj dum eksterlanda vojaĝo

13. Nia medio, la naturo

-      pureco kaj prizorgo de nia medio

-      minacoj kontraŭ la medio, ĉiutaga mediprotektado: apartiga rubaĵkolektado, energiŝparo, recikligo

14. La lando de la ekzamenato

-      ĉefaj karakterizaĵoj: situo, grandeco, ĉefurbo, mono, ŝtatformo, parlamento

-      klimato, regionoj, urboj kaj turismaj vidindaĵoj

-      kelkaj historiaj eventoj

-      gravaj festoj kaj kutimoj

-      ĉiutaga kulturo: manĝado, trafiko, formoj de la socia vivo ktp.

-      kulturaj valoraĵoj

15.  Esperanto-kulturo

-      informiĝi pri kaj per Esperanto: Esperantaj gazetoj kaj periodaĵoj, retejoj kaj diskutlistoj, radio- kaj televidelsendoj (prezenti plurajn tipojn, kompari ilin, doni personan opinion pri iliaj kvalito kaj utiligeblo)

-      praktika uzo de Esperanto: korespondado, internaciaj kaj landaj kongresoj, kunvenoj, kunvenejoj, centroj (iliaj rolo kaj graveco), ebloj de faka apliko.

-      organiza vivo: prezento de UEA, TEJO, Landa Asocio aŭ alia loka asocio de la ekzamenato kaj prezento de unu faka organizo

-      historio de la internacia lingvo: internaciaj lingvoj dum jarcentoj, Ido; ideologiaj karakterizaĵoj de Esperanto (neŭtraleco, kontraŭrasismo, estimo de kulturaj valoroj ktp.)

-      historio de la Esperanto-movado: historiaj kaj nunaj simboloj, festoj de la E-komunumo; denaskismo

-      Esperanto-literaturo: prezento de kelkaj elstaraj verkistoj/verkoj; kantoj en Esperanto

 

 
Supera nivelo (C1) 

Supera nivelo (C1)

Tiu nivelo baziĝas je la specifo Aŭtonomeco de la Konsilio de Eŭropo. Ĝi pritaksas, ĉu la kandidato kapablas uzi la lingvon flekse kaj efike por sociaj, studaj kaj profesiaj celoj; ĉu la kandidato kapablas esprimi sin nuancite, kun riĉa leksiko, stile taŭge laŭ diversaj lingvaj skaloj.

 

Daŭro

Taskotipo

Longeco

Poentoj

Parole

20 minutoj

 

Libera interparolado

ĉ. 5 minutoj

60 poentoj*

Memstara prezento de temo (surbaze de bilda stimulo)

(la ekzamenato elektas unu el du bildserioj)

ĉ. 5 minutoj

Situacia ludo (la ekzamenato prenas unu el la laŭtema stoko)

ĉ. 5 minutoj

Tekstokomentado (surbaze de mallonga teksta stimulo)

ĉ. 5 minutoj

40 minutoj

 

Aŭda kompreno de sonregistraĵo

- (redaktita) teksto el aŭd-vidaj publikaĵoj  (taskoj kun informtransigo, multobla elekto, kompletigo el aŭ sen listo, ktp.)

3000-3400 n

30 poentoj

Parola ekzameno                                                                                   90 poentoj

Skribe

 

Lega kompreno

unu pli longa aŭ du malpli longaj (redaktita(j) skribnorma(j) teksto(j)

(taskoj kun informtransigo, multobla elekto, kompletigo el aŭ sen listo , vera/malvera)

3600-4000 n

20 poentoj

240 minutoj

Letero (skriba sinesprimo)

eblas elekti el du temoj;

laŭ kvin skemeroj

20-25 linioj

(ĉ. 200 vortoj)

20 poentoj

 

Tekstokomentado (surbaze de mallonga teksta stimulo)

20-25 linioj

(ĉ. 200 vortoj)

20 poentoj

 

Lingvokonaj taskoj

diverstipaj, gramatikaj kaj leksikaj taskoj (kompletigo el aŭ sen listo, transformo, ktp.)

40 unuoj

20 poentoj

Skriba ekzameno                                                                                            80 poentoj

Sume: Kompleta ekzameno                                                         170 poentoj

 

*Detaligo de la poentoj de la parola ekzameno antaŭ la komisiono:

Komunika valoro, prononco

20 poentoj (po 5 poentoj en  la 4 taskoj)

Vort-trezoro

20 poentoj (po 5 poentoj en  la 4 taskoj)

Lingva korekteco

20 poentoj (po 5 poentoj en  la 4 taskoj)

Parolkompreno

  5 poentoj (pritaksita aparte ankaŭ per la kompreno de sonregistraĵo)

Sume

65 poentoj

TEMARO

1.    Familio kaj socio 

-      problemoj de la familio kaj geedza kunvivo: havi gefilojn kaj karieron, havi gefilojn kaj ties efiko al la  vivnivelo; familia krompago de la ŝtato kaj influo al la nombro de naskiĝoj; ŝtataj infanvartejoj; ĉu frua aŭ malfrua geedziĝo?, sendependeco ene de geedzeco; eksedziĝo kaj konsekvencoj

-      kunvivo de generacioj: ĉu helpo aŭ fonto de konfliktoj?; financa kaj psika apogo por la gejunuloj aŭ kompleta sendependiĝo, frua sendependiĝo

-      maljunuloj en la socio: la prestiĝo de maljuneco; soleco de maljunuloj; ŝtata prizorgo kaj la sistemo de pensio, maljunulejoj.

-      senhejmuloj: socia prizorgo de senhejmuloj; komunuma laboro

2.    Hejmo kaj ĉirkaŭaĵo

-      loĝejaj bezonoj kaj ebloj: manko de loĝejoj, konstruado de loĝejoj, prezoj, la loko de novaj loĝkvartaloj

-      loĝloko kaj komunumo: infrastrukturo, vojaro, publikaj servoj, medicinaj kaj maljunaĝaj servoj; problemoj pri malnovaj konstruaĵoj, urbopartoj kaj loĝblokaroj: soluliĝo, postrestiĝo-malmoderniĝo

-      la stato de la medio kaj la porkomunuma agado de la magistrato: poluado kaj ĉiutaga protektado de la medio, depono de rubaĵoj kaj nocaj materialoj, la poluado de la aero, akvo kaj grundo respektive ties protekto, la dezirataj evoluigoj kaj civilaj iniciatoj

3.    Laboro kaj ekonomio

-      faka kariero: la morala kaj financa honoroj de opaj profesioj, karierebloj, intelekta kaj fizika laboro,  laŭokazaj laboroj; virinoj en gvidaj pozicioj

-      etentreprenoj kaj multnaciaj entreprenoj; ŝtato kaj entreprenoj; imposto kaj rabatitaj impostoj; prezoj kaj salajroj; nigra laboro

-      ekonomio kaj vivnivelo: bone kaj malpli bone funkciantaj sektoroj, minimuma salajro, riĉuloj kaj malriĉuloj

-      senlaboreco; pluperfektiĝo kaj vivlonga lernado

4.    Lernado kaj edukado

-      lerneja kaj eksterlerneja edukado: edukado hejme, konsekvencemo, postulemo, donacoj kaj motivado, permesemo kaj severemo; la influo de la lernejo, geamikoj, socio kaj amaskomunikiloj; problemoj de la infanetoj, lernejanoj, adoleskoj

-      profesia orientiĝo: prepariĝo al studoj; la neceso kaj ebloj por modifo de profesia kariero; popularaj kaj malpli popularaj studbranĉoj; pagendaj studoj, stipendio, kromsalajro

-      egalaj ŝancoj: instituciaj aranĝoj favore al egalaj ŝancoj, ebloj de gejunuloj kun sociaj, familiaj aŭ san-malfacilaĵoj; junaĝaj krimuloj

-      subvencioj, stipendioj kaj eksterlandaj studvojaĝoj

5.    Komunikado

-      la interreto kaj studado, laboro, amuziĝo: ebloj kaj influoj, avantaĝoj kaj danĝeroj; informfluego kaj necesa informiteco

-      lingvokono kaj kariero: efikeco de la lingvolernado en la lernejoj kaj en lingvolernejoj

-      komputiloj sur ĉiu tereno de la vivo: elektronika kontrolo en la laborejoj, protektado de elektronikaj datumoj, interreta aĉetado kaj komputila subskribo

-      letero, portebla telefono kaj interreta mesaĝo: la loko kaj graveco de la malnovaj kaj novaj rimedoj de la komunikado

-      la ebloj de la elformo de propra opinio: informiĝo tra la televido kaj presaĵoj, la influo de la amaskomunikiloj sur la homamaso; kiel gardi sian kritikeman vidmanieron

6.    La privata kaj la publika vivo

-      sociaj danĝeroj: la disvastiĝo de la fumado, alkoholumado, drogado; tipaj kaŭzoj kaj disvolviĝo de la dependeco de alkoholo kaj drogoj, la ebloj de preventado, readaptiĝo, la apogo de la socio kaj de la ĉirkaŭaĵo

-      preventado: la respondeco kaj agadsfero de la lernejo, amika rondo, civilaj organizaĵoj, junularaj organizaĵoj, ekleziaj komunumoj; sportado, ludoj, aktiva vivo

-      la socio kaj la civitana agado: informiĝo kaj esprimado de opinio pri la laboro de la lokaj administraj instancoj, civilaj organizaĵoj, helpagadoj

-      krimo kaj -kontraŭagoj: la rolo de la polico, civilaj gardistoj kaj la ebloj de la individua sindefendo; severeco en la puno, problemoj de la jurisdikcio

7.    Libertempo, amuziĝo, kulturo

-      amaskomunikiloj kaj tradiciaj vojoj de la kulturado: la programproponoj de la televidaj kanaloj, la teatra vivo, kinejaj sukcesoj, la moderna teatro kaj la nuntempa filmarto

-      kulturo: enhavo kaj ŝanĝoj de la ĝenerala kulturiteco; kulturaj ebloj en vilaĝoj kaj en urboj

-      la kulturo kiel varo: valora kaj senvalora arto, amaskulturo kaj elitkulturo; libroeldonado kaj -disvendado; populareco de kulturaj aranĝoj kaj kulturejoj

-      profesiaj kaj amatoraj artistoj: muzikaj grupoj, ĥoroj, trupoj de amatoraj aktoroj kaj dancistoj, subvenciantoj kaj prezentadoj

-      muzeoj, belartoj

8.    Sano, sanprotektado, sporto

-      manĝkutimoj, kiel ŝanĝi ilin?: obezeco kaj maldikiga terapio; la kaŭzoj de la malsukceso de maldikigaj terapioj; vegetaranismo; avantaĝoj kaj malavantaĝoj de la propra nacia kuirarto kompare kun la alinaciaj

-      sanitaraj servoj: taŭga rilato inter la malsanuloj kaj kuracistoj, ties kondiĉoj; la perdo de la malsanula sindispono en la sanitara sistemo, dankmono; rilato inter socia situacio kaj sanstato

-      medicino, transplantado de organoj: medicinaj kaj etikaj problemoj; procivilizaj malsanoj, rilato kun la nocaĵoj de la medio; konsumado de medikamentoj, prezo de la medikamentoj

-      alternativaj metodoj, naturakuracado, naturkuracistoj kaj ĉarlatanoj

-      socia asekuro: ŝtataj gratifikaĵoj al familioj, sistemo de pensio; malkresko de la nombro de naskiĝoj, kresko de la nombro de pensiuloj: malkresko de la populacio, kiel influi ĝin

-      la situacio de la sporto kaj de la sportistoj en la lando de la ekzamenato, la rolo de la sporto en la vivo, ebloj je sportado; amatora kaj profesia sportado, olimpikoj kaj mondĉampionadoj, popularaj sportbranĉoj

9.    Aĉetado kaj servoj

-      merkato, varprovizado, elekteblo, kvalito; supervendejoj kaj aĉetcentroj, tradicia komerco; la influo de la merkato sur la prezoj kaj oferto; la rolo de la reklamoj; kontrabandaĵoj kaj falsaĵoj

-      moncirkulado kaj kreditoj: bankaj servoj, investoj, bankaj kreditoj (por aĉeto kaj renovigo de loĝejoj ktp.) kaj la ĉefaj kondiĉoj, asekuro

-      modo kaj komerco: tendencoj, modaj markoj, modo kaj prezoj, modo en la vestado kaj aliterene

10. Manĝado

-      ĉefaj komponantoj de la nutrado; nutraĵindustriaj, komercaj faciligoj kaj tradicia kuirarto; malsaniga nutrado kaj ties konsekvencoj, malgrasigaj terapioj, vegetaranismo

-      manĝ- kaj trinkkutimoj: komparo de naciaj kuirartoj, kutimoj koncerne vinkonsumadon ktp.

-      fumado kaj alkoholkonsumado kiel socia problemo; malpermeso de la fumado kaj konsumado de alkoholo; reklamoj pri cigaredoj; fumado en la lernejoj kaj laborejoj

11. Trafiko

-      trafikmoralo, kontraŭregula konduto: la ofte nekonsiderataj trafikreguloj, laŭlandaj diferencoj en la trafikmoralo; dezirindaj ŝanĝoj por pli efika trafikregulado; sistemo de punpoenttoj kaj monpuno

-      akcidentoj kaj iliaj kaŭzoj: ŝoforado sen akcidento, stirado kaj konsumo de alkoholaĵoj – reguloj en diversaj landoj; kion fari okaze de akcidento; ŝoseoj kaj aŭtovojoj

-      zorgoj pro aŭtomobilo: kian markon elekti, sekureco; ŝtelo de aŭtomobiloj, kiel preventi ĝin; teknika prizorgo de la aŭtomobilo, riparejoj; parkumado en grandaj urboj

-      trafikinvestoj: amastrafiko en urbegoj – metroo aŭ surfaca trafiko; konstruado de vojoj kaj pontoj; konstruado de aŭtoŝoseoj, ilia efiko sur la regionojn; vojimposto

12. Vojaĝo

-      vojaĝspertoj: enlanda kaj eksterlanda ripozo, ekkono de aliaj kulturoj dum la vojaĝo; vojaĝaj travivaĵoj, belaj rememoroj, moralinstruoj

-      akcepti eksterlandajn gastojn: gastigo kaj ĉiĉeronado; gastamo kaj troaĵoj; la nacia kulturo kaj stereotipoj de la turistoj

-      interkonatiĝo kaj interamikiĝo kun alilandanoj

13. Nia medio, la naturo

-      minacoj kontraŭ la natura medio: problemoj de la energifontoj, la protektado de la pura aero, sufiĉa trinkakvo kaj sana grundo; la tuttera varmiĝo resp. klimatŝanĝiĝo, ozona truo kaj ties kaŭzoj; prevento de la tutteraj minacoj

-      mondskalaj problemoj: superkresko de la loĝantaro kaj malsato, problemoj de la Tria Mondo kaj ilia traktado en la internaciaj organizaĵoj

-      trafiko kaj medio: mediprotektaj kaj energiŝparaj kriterioj dum la trafikplanado; uzo de aŭtomobilo kaj medioprotektado; aŭtovoja aŭ fervoja liverado de varoj

14. La lando de la ekzamenato

-      karakterizaĵoj de regionoj, de  la ĉefurbo, de la loĝloko de la ekzamenato

-      homaj rilatoj, atmosfero, sociaj grupoj, politika sistemo, ekonomia situacio, labormoralo

-      kulturaj valoraĵoj, tradicioj kaj kutimoj

-      minoritatoj kaj minoritataj lingvoj; gravaj historiaj eventoj, historiaj elstaruloj

-      evoluinteco de la ekonomio, ekonomiaj rilatoj, la rolo de lando en la monda ekonomio; rilato inter geografia situo kaj ekonomio; evoluinteco de la turismo, pliaj ebloj

15. Esperanto-kulturo

-      informiĝi kaj informi pri kaj per Esperanto: ĉu varbi por Esperanto, se jes, kiumaniere? Studoj pri kaj en Esperanto. Instruado de la lingvo Esperanto

-      praktika uzo de Esperanto: hobia/profesia uzo de Esperanto; karierebloj per Esperanto

-      organiza vivo: nuntempaj tendencoj, agadplano de internaciaj kaj lokaj E-organizoj, kunlaboro kun Unesko kaj aliaj organizaĵoj

-      historio de la internacia lingvo: neologismoj, Akademio de Esperanto; ekzemplodonaj lingvouzantoj

-      historio de la Esperanto-movado: iamaj kaj nunaj tendencoj; instruoj ĉerpitaj de la pasinta tempo

-      Esperanto-literaturo: periodoj de la historio de la Esperanto-literaturo; eldonejoj, bibliotekoj, konkursoj; teatro kaj filmo

 

 

 
Lingvokonaj postuloj je niveloj B1, B2 kaj C1 

 

Baza nivelo (B1)

Morfologio kaj vortsintakso

Reproduktive

Produktive

 

Verbaj finaĵoj: -i; -as, -is,- os; -us; -u.

 

Oftaj modaj helpverboj.

 

Refleksivaj verboj.

 

La finaĵoj -o, -a, -e.

estas …e

 

 

Pluralo.

Akuzativo. Malpli oftaj transitivaj verboj.

Akuzativo. Oftaj transitivaj verboj.

Akuzativo de tempo (la tutan tagon).

 

Akuzativo de direkto (iri en la ĉambron).

 

Refleksivaj posedaj pronomoj.

Personaj pronomoj (mi, min, mia),

Ĉiuj tabelvortoj.

Tabelvortoj: demandaj, montraj kaj neaj pronomoj.

tio/la; tiu homo

Uzo de artikolo (mia libro).

Malpli oftaj prepozicioj.

La plej oftaj prepozicioj; vortordo de prepoziciaj sintagmoj. Prepoziciaj esprimoj (multe da ktp.)

 

La numeraloj (unu, unua, unue).

 

La plej oftaj aŭ-adverboj.

 

Dato, horo.

 

Komparativo.

Malpli oftaj afiksoj.

La plej oftaj afiksoj.

Malpli oftaj sufiksoj.

La plej oftaj sufiksoj.

Kunmetitaj vortoj.

 

Sintakso

 

Deviga subjekto en la simpla frazo.

 

Akordo de nomo kaj adjektivo kiel epiteto.

 

Akordo de nomo kaj pronomo kiel epiteto aŭ predikato.

 

Neado. (Mi konas neniun ĉi tie.)

 

K- kaj ĉu-demandoj.

Rilativa subpropozicio.

 

Nerekta demando.

Nerekta parolo.

 

por …-i

Meza nivelo (B2)

Morfologio kaj vortsintakso

Reproduktive

Produktive

 

Krom la postuloj de la nivelo B1:

 

Helpverboj.

 

estas …e      

 

Transitiveco de verboj.

Akuzativo de mezurindikaj adjektoj (cent metrojn longa).

 

Akuzativo de tempo (la tutan tagon),

de direkto (iri en la ĉambron).

 

Refleksivaj posedaj pronomoj.

 

tio/la; tiu homo

 

La tuta sistemo de la tabelvortoj.

 

Prepozicioj.

 

Konjunkcioj.

 

Afiksoj kaj sufiksoj.

 

Kunmetitaj vortoj.

Malpli oftaj formoj de participoj (ante, ate ktp).

Oftaj formoj de participoj.

Sintakso

 

Krom la postuloj de la nivelo B1:

 

Deviga subjekto en la kompleksa frazo.

 

Rilativa subpropozicio.

 

Nerekta demando.

Pasivo.

 

Participaj frazoj.

 

Supera nivelo (C1)

Morfologio kaj vortsintakso

 

Krom la postuloj de la niveloj

B1 kaj B2:

 

Verbaj rekcioj.

Transitiveco de verboj. –ig/iĝ.

 

Akuzativo de mezurindikaj adjektoj

(cent  metrojn longa).

 

Participoj.

Sintakso

 

Krom la postuloj de la niveloj

B1 kaj B2:

 

Pasivo.

 

Participaj frazoj.

 Legu plu ĉe: Enkonduko  - Novaĵoj – Sesioj Kotizoj Regularo -Specimenoj