
Nova eldonaĵo
verkita de B.Allče kaj K. Kováts
La kajereto entenas kolekton de ekzercoj kaj memorigiloj, kiuj pretiĝis laŭbaze de materialoj el la METIEJO kaj LERNILOTEKO de nia paĝaro. La poŝforma eldonaĵo (A6) ne estas strukturigita lernolibro laŭ la klasika senco. Ĝin konsistigas gramatikaj resumoj, tekstetoj, kelkaj ekzercoj kaj laŭtemaj bildvortaroj riĉe kolorilustritaj.
La vinktita libreto estas 40 paĝojn (mal)granda kaj praktika. Ĝi bone povas servi kiel poŝlibreto helpa al infanaj aŭ plenkreskaj kursanoj je komencanta kaj komencinta niveloj, aŭ kiel varbocelaj donacoj kaj propagandiloj.
La premiero okazis dum UK, kie pere de ĝia aĉeto oni rajtis ankaŭ partopreni en la 4-era serio de paroligaj kursoj. Tiam la 500 ekzempleroj de la unua eldono elĉerpiĝis.
Komence de septembro estis presita la dua eldono en 1000 pliaj ekzempleroj, kaj en en marto 2007 ni eldonis la 3an eldonon en pliaj 1000 ekzempleroj.
Jen la prezento de tiu 3a eldono.
Aperis pri la libreto recenzo en IPR 06/4. verkita de Birke Dockhorn kaj Bertilo Wennergren kun la titolo: Malgranda - sed kia amiko! Vidu la tekston!
|
La eldonaĵon ni disponigas ene de edukado.net kontraŭ 5 eŭroj.
Viajn mendojn sendu al la adreso: redaktanto@edukado.net .
Ni atentigas vin pri tio, ke eĉ je mendo de pliaj ekzempleroj ni ne povos doni rabaton, ĉar la indikita prezo jam estas favora.
Specialan traktadon havos klasoj kaj kursoj registritaj en la sekcio E-lernejoj kaj kolegoj en nepagipovaj landoj.
|
La eventualajn profitojn ni intencas reinvesti por plibonigi la paĝaron. Por povi helpi al interesuloj de nepagipovaj landoj ni entreprenas subtenaranĝon, t.e. kolekti petojn de donacekzempleroj kaj akcepti donacpagojn por tiu celo. Ne ĝeniĝu peti kaj doni!
Jen kelkaj specimenaj paĝoj:


Enhavo
|
|
Antaŭparolo |
21 |
Trinkaĵoj |
|
1 |
Salutoj |
22 |
Heliĝas |
|
2 |
Kiu vi estas? |
23 |
Haltigu ĝin! |
|
3 |
Mirinfanoj |
24 |
Afiksoj |
|
4 |
Kolora matematiko |
25 |
Ŝuistilaro |
|
5 |
Numeroj |
26 |
Deĉifru! |
|
6 |
Horloĝoj |
27 |
Unua letero - Solvoj |
|
7 |
Kioma horo estas? |
28 |
Familio |
|
8 |
Kiam? |
29 |
Naskiĝmisteroj |
|
9 |
Verba gimnastiko |
30 |
Korpopartoj |
|
10 |
Verboj |
31 |
Terure malsana |
|
11 |
N-finaĵo |
32 |
Vestaĵoj |
|
12 |
Buntaj balonoj |
33 |
Domoj |
|
13 |
Komparu! |
34 |
Bestoj |
|
14 |
Tabelvortoj |
35 |
Manĝaĵoj |
|
15 |
Inspektoru! |
36 |
Fruktoj |
|
16 |
Ili rigardas sin |
37 |
Legomoj |
|
17 |
Hararsekigado |
38 |
Manĝilaro |
|
18 |
Prepozicioj 1 |
39 |
Bonan apetiton! |
|
19 |
Prepozicioj 2 |
40 |
Kaptiloj |
|
20 |
Taso da kafo |
|
Enhavo - Alfabeto |
Tabelo pri la eraroj kaj ŝanĝoj en la kvar eldonoj.
|
Paĝo Eraro Bona |
En kiu eldono estas la eraro? |
|
1 |
2 |
3 |
4 |
|
5 |
nulo |
nul |
|
|
X |
|
|
10 |
Uzu bone akuzativon! |
Uzu bone la akuzativon! |
X |
X |
|
|
|
10 |
Uzu bone la kuzativon! |
Uzu bone la akuzativon! |
|
|
X |
|
|
13 |
Petro estas tiom feliĉa kiom Marko. |
Petro estas tiel feliĉa kiel Marko. |
X |
|
|
|
|
20 |
peco da torto |
peco da kuko |
X |
X |
|
|
|
21 |
Por infanoj neniam trinkigu ..... |
AL infanoj neniam trinkigu ...... |
X |
X |
|
|
|
30 |
lipharo |
lipharoj |
X |
X |
|
|
|
31 |
singluti |
singulti |
X |
|
|
|
|
31 |
Mi bezonas pisi tre ofte |
Mi bezonas pisi tre ofte. |
X |
|
|
|
|
35 |
torto |
kuko |
X |
X |
|
|
|
36 |
mirtiloj |
mirteloj |
X |
|
|
|
|
36 |
kivio |
kivifrukto |
X |
X |
|
|
|
37 |
| |