Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
15-03-2010

Vizitoj: 1809056
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Por lerni >> ILEI-UEA Ekzamenoj >> Por blinduloj
Por blinduloj
 
Ĝenerala regularo pri la internacia ekzameno por blinduloj
Detala regularo
 
 
Ĝenerala regularo pri la internacia ekzameno por blinduloj 

UEA / ILEI    Internacia Ekzamena Komisiono

 

Ekzamenoj por blinduloj

 

Temas pri ekzamenoj pri lingvokapablo

 

Ĝenerala regularo

 

Loka Ekzamena Komisiono (LEK) konsistas el 3 personoj de minimume du malsamaj lingvoj.

 

Estas gramatika testo.

Ĝi konsistas el 30 frazoj duopaj (entute 60), unu ĝusta, unu malĝusta. La kandidato aŭdas ilin legatajn de du malsamlingvaj ekzamenantoj dufoje kaj devas diri, kiu frazo estas ĝusta. Sukceslimo : 20 ĝustaj respondoj. Du membroj de LEK (ne samlingvanoj) legas, la tria notas la rezultojn.

Ekzemple : 1) a) li lavas sin kun sapo / b) li lavas sin per sapo. 2) a) Li desegnas ĝardeno / b) li desegnas ĝardenon.

Oni devas sukcesi en la gramatika testo por iri al la ekzameno mem.

 

La ekzameno mem daŭras 40 plus 60 minutojn kun 90-minuta paŭzo inter la parto du kaj la parto tri.

 

LEK decidas ĉe la fino ĉu malsukceso, ĉu atingo de elementa aŭ de meza nivelo.

 

Unua parto : sinprezento de la kandidato. Ĝeneralaj informoj. 10 minutoj.

 

Dua parto : lingvaj demandoj. 30 minutoj.

Du ekzamenantoj de malsamaj lingvoj laùtlegas 30 frazojn triopajn (entute 90). Unu el la tri frazoj estas ĝusta, la du aliaj estas malĝustaj. La kandidato devas diri, kiu frazo estas ĝusta. Oni legas la triopon trifoje. Du membroj de LEK legas, la tria notas la rezultojn.

Ekzemple : 1) a) li iras al la ĝardenon / b) li iras  la ĝardene / c) li iras en la ĝardenon. 2) a) Li kuŝas en la liton / b) Li kuŝiĝas en la liton. / c) Li kuŝigas en la liton.

 

Tria parto : 15 minutoj : priskribo de 5 palpeblaj objektoj. La objektoj estu tuj rekoneblaj en la kulturo de la koncerna kandidato.

 

Fine de la tria parto la kandidato ricevas skribe 4 temojn pri parola argumentado. Li/ŝi elektas unu kaj prepariĝas dum 30 minutoj. Li/ŝi rajtas noti ion per brajlo.

 

Post tiu parto li/ŝi ricevas tekston por legi kaj demandojn pri la teksto. Li/ŝi havas unu horon por legi kaj prepari la respondojn.

 

La du taskoj de la lasta sekcio de la tria parto daŭras unu horon kaj duono.

 

Kvara parto. 15 minutoj. Estas po kvin demandoj pri la sekvantaj kampoj. En ĉiu kampo la kandidato elektas laŭ hazardo unu demandon kaj devas pritrakti ĝin.

Vivrakonto – Esperantistiĝo - Kontaktoj kun esperanta kulturo – Kontaktoj kun esperantistoj - Ĉiutaga vivo

 

Kvina parto : Legado. 15 minutoj. Parolante, la kandidato resumas la legitan tekston kaj respondas al la demandoj priaj.

 

Sesa parto : Parola argumentado. 15 minutoj. La kandidato jam legis la temojn fine de la tria parto kaj povis prepariĝi. La kandidato parolas dum kvin ĝis dek minutoj pri la elektita temo. Sekvas diskuto kun LEK pri tiu temo. 

 

 

Mirejo Grosjean, prezidanto de Internacia Ekzamena Komisiono IEK

 

Ottawa, Kanado, la 30an de aprilo 2009

 

Tiu ĉi regularo estis aprobita en Krakovo, Pollando, dum ILEI-konferenco, fare de la ILEI-komitato, kaj en Bjalistoko, Pollando, dum UK, fare de la UEA-komitato en somero 2009, jubilea jaro de Louis Braille, kiu naskiĝis en 1809.

 

Rilate al tiu regularo por ekzamenoj por blinduloj IEK eldonis

 

detalan regularon kun ekzemploj, kriterioj kaj poentokalkulado.

 

La unua ekzamensesio por blinduloj okazos en Kopenhago, Danlando, dum UK 2011.

 
Detala regularo  

 

Detala regularo kun ekzemploj, kriterioj kaj poentokalkulado

vi povas elŝuti ĉi tie.