Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
09-05-2008

Vizitoj: 921299
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Por lerni >> PINĈILUMADO dum UK
PINĈILUMADO dum UK
 
Pinĉilumado kaj paroligaj lecionoj dum UK en Japanio
Bildraporto el UK, Japanio
Pinĉilumu kun ni! (Afiŝo)
Ĉiam denove - kanto kaj teksto por la UK-kursanoj
 
 
Pinĉilumado kaj paroligaj lecionoj dum UK en Japanio 

 

Pinĉilumado kaj paroligaj kursoj dum UK en Japanio

Nia teamo lanĉis novan paroligan aktivaĵon dum la ĉi-jara UK kaj ĝi havas ŝancon fariĝi tradicio dum E-kunvenoj kaj aranĝoj.

La ideo estis, ke helpe de iu markilo komencantoj povu indiki, ke ili volonte babilus kun la celo plibonigi sian Esperanton, kaj la pli spertaj parolantoj de la lingvo esprimu sian pretecon konversacii eĉ kun komencantoj. Helpe de tiu maniero oni facile povas trovi babilpartnerojn.

Post cerbumado ni elektis verdajn kaj ruĝajn vestaĵpinĉilojn, por kies fiksado kaj malfiskado oni bezonas nur sekundojn, sekve la disponeblo estas facile kaj rapide indikebla.

Antaŭ la kongreso ni devis disvastigi la ideon, trovi pinĉilojn en la taǔgaj koloroj kaj liver(ig)i ilin al Jokohamo. Fine ĉio sukcesis ĝustatempe kaj sen kaptiĝi ĉe la japanaj doganistoj iom pli ol 2000 pinĉiloj atendis la kongresanojn ekde la unua vespero de la kongreso. Tie jam dum la Movada Foiro centoj da kongresumantoj povis ekipi sin surloke per verda aǔ ruĝa vestaĵpinĉilo depende de la intenco esti helpata aǔ esti helpanto en la ekzercado de Esperanto. Dum la malferma ceremonio Renato Corsetti klarigis la uzregulojn kaj faris alvokon al la apliko de la paroliga ludo. En la disvastigo helpis ankaŭ la klarigteksto aperanta kun foto pri pinĉilo en kongresa kuriero.

Ni persone disdonis ilin ankaŭ en aliaj lokoj de la kongresejo kaj lasis amason da pinĉiloj ankaŭ ĉe la giĉetoj, kie la helpantoj de la kongreso volonte partoprenis la varbadon.

Estis agrable vidi novajn kaj jam konatajn samideanojn, dekoritajn per niaj pinĉiloj, kiuj laǔ la devenlandoj estis tamen diversaj en siaj formoj kaj koloroj:

 

Laǔ la enketoj la pinĉiloj jes ja atingis la celon, ebligis senĝenan interkonatiĝon por multaj esperantistoj, kiuj mem ne vere kuraĝintus alparoli aliajn. La verdpinĉiluloj kortuŝiĝis de la helpemo de la ruĝuloj, el kiuj pluraj bone eluzis la eblon helpi kaj instrui.

Ni vidis ankaǔ plurajn, kiuj kameleone, depende de la situacioj kaj alvenantaj alipinĉiluloj aǔ ŝanĝis siajn pinĉilojn de unu al la alia koloro, aǔ jam dekomence uzis la memfabrikitan hibridan version.

El ĵusricevita raporto ni eksciis, ke dum unu el la kongresaj ekskursoj la gvidanto klopodis sidigi la pasaĝerojn helpe de pinĉiloj, por ankaǔ tiel zorgi pri la eventuala helpo de la ruĝuloj.

Sume la kampanjo bone sukcesis, kaj la restantajn plurcent pinĉilojn ni celas ekuzi certe en la sekva UK, en Roterdamo, aǔ en aliaj internaciaj aranĝoj kaj kunvenoj.

Iru aparta danko al la kvar ĉefaj sponsoroj kaj helpantoj: al s-roj H.-Georg Macioszek (Germanio) kaj Thu Xuan Nguyen (Vjetnamio), al s-ino Joëlle Corroy (Belgio) al la familio Slezák (Hungario)  kaj al deko da aliaj samideanoj el Japanio, Aǔstralio kaj Italio, kiuj per transportado kaj donacpinĉiloj  helpis lanĉi la pinĉilumadon.  

 

Kiel jam kutime ankaŭ ĉi-jare ni okazigis paroligajn kursojn. Mi, Katalin gvidis la kurson por komencantoj kaj Sylvain okupiĝis pri la mezniveluloj. Ni okazigis entute 16 lecionojn, kiujn partoprenis ĝenerale de 50 ĝis 100 personoj, entuziasmaj, lernemaj. Kvankam estis japana plimulto, ankaǔ alilandaj grupoj, individuoj ĝuis la komunan lernadon kaj ekzercadon kaj kun intereso uzis la eldonaĵon Poŝamiko.

Ni ĉi-loke deziras danki s-ron Kobayasi Masayuki (Japanio) kaj s-ino Birke Dockhorn (Germanio-Koreio) por ilia organiza helpo.

Laǔ niaj spertoj en la dua nivelo observeblis tro granda diferenco en la lingvoniveloj. Ofte sidis en la grupoj personoj, restantaj surloke post la porkomencanta leciono kaj samgrupe volis ekzerciĝi ankaǔ progresantoj. Lerninte el tiuj spertoj por la sekva jaro ni okazigos ĉiutage duhoran kurseton por komencantoj kaj paralele kun ili unu lecionon por mezniveluloj kaj unu por progresantoj.

Ĉiukaze ĝis la UK en Roterdamo sekvu nin tra niaj materialoj, vizitu regule la paĝaron kaj skribu vian  opinion en la GASTLIBROn. Dankon. Fine bv. ne forgesi vidi ankaŭ nian bildan fotoraporton. 

 

(La pps-dokumenton la programo Internet Explorer bone malfermas, dum uzante Firefox unu bv. konfirmi la savadon kaj poste malfermi la dokumenton. )

 

Katalin Kováts, redaktoro

Ĉi tie elŝuteblas la PDF-versio de la raporto.

 
BIldraporto el UK, Japanio 

 

Se vi interesiĝas pri niaj kursoj kaj pri la pinĉilumado, jen  elŝutebla bilda fotoraporto.

Por veki vian atenton ni publikigas kelkajn fotojn el la raporto:

Jam en la unua vespero bone funkciis la pinĉiloj

La kursoj de edukado.net havis sukceson inter la kongresanoj.

 

Ni vizitis bazlernejan feston kie dum la lotumado tiu ĉi knabineto gajnis ekzempleron de Poŝamiko

 

 
Pinĉilumu kun ni! (Afiŝo) 

                                                                                        La sama dokumento elŝuteblas ĉi tie en PDF-formato.

 ---------------------------------------------------------------------------------

 

Nian novan paroligan ludon ni lanĉos dum la Universala Kongreso en Jokohamo.

Se vi ŝatas la ideon kaj volas partopreni la ludon, bonvolu kunpreni la por vi konvenan pinĉilon.

Se vi deziras helpi en la disvastigo de la ludo kunprenu ankaŭ pliajn pinĉilojn kaj metu ilin en unu el la pinĉilujoj de la kongresejo.

Por lanĉi la ideon ni bezonas iom da mono. Se vi pretas kontribui, bonvolu sendi mono al la UEA-konto "smik-n" por ke ni povu aĉeti en Japanio sufiĉe da pinĉiloj por lanĉi la ludon. (Se vi ĝiras monon tiucele, bv menci "Pinĉilumu!" kaj samtempe informu nin pri la sumo por ke ni povu plani nian kampanjon.)

Por la fina afiŝo ni atendas de vi fotojn pri pinĉilumantaj paroj, grupoj. Sendu fotojn al nia redakacio.

Ni esperas, ke la pinĉilumado fariĝos tradicio dum la Esperanto-aranĝoj.

Kopiu ĝin kuraĝe kaj raportu pri viaj spertoj.  

 

Dankon al samideano H.-Georg Macioszek el Hamburgo por la komenca ideo kaj financa subteno de la ludo. 

 

Reagojn, opinojn bv skribi en la Gastlibron.

Viajn demandojn sendu al redaktanto@edukado.net

 

 

Katalin Kováts, redaktoro

 
Ĉiam denove - kanto kaj teksto por la UK-kursanoj 

 

Karaj gesamideanoj,

 

Dum la UK en Jokohamo ni plurfoje kantis 'Nove, reprove', kaj mi promesis al vi disponigi ĝiajn tekston kaj muzikon. Ĉi-sube ili elŝuteblas. Mi volas mencii, ke ili estis verkitaj de Dinnyés József, kaj kantitaj de Smidéliusz Kálmán, ambaŭ hungaroj.

 

Volonte ni invitas vin plie esplori edukado.net, kuraĝe membriĝi kaj plene uzi ĝin, kaj kompreneble konatigi ĝin al viaj esperantistaj amikoj.

 

Plej amike, Sylvain Lelarge

                                                           Jen  la kanto en MP3-formato.

                                                             kaj la teksto en PDF-formato.