Pinĉilumado kaj paroligaj kursoj dum UK en Japanio
Nia teamo lanĉis novan paroligan aktivaĵon dum la ĉi-jara UK kaj ĝi havas ŝancon fariĝi tradicio dum E-kunvenoj kaj aranĝoj.
La ideo estis, ke helpe de iu markilo komencantoj povu indiki, ke ili volonte babilus kun la celo plibonigi sian Esperanton, kaj la pli spertaj parolantoj de la lingvo esprimu sian pretecon konversacii eĉ kun komencantoj. Helpe de tiu maniero oni facile povas trovi babilpartnerojn.
Post cerbumado ni elektis verdajn kaj ruĝajn vestaĵpinĉilojn, por kies fiksado kaj malfiskado oni bezonas nur sekundojn, sekve la disponeblo estas facile kaj rapide indikebla.
Antaŭ la kongreso ni devis disvastigi la ideon, trovi pinĉilojn en la taǔgaj koloroj kaj liver(ig)i ilin al Jokohamo. Fine ĉio sukcesis ĝustatempe kaj sen kaptiĝi ĉe la japanaj doganistoj iom pli ol 2000 pinĉiloj atendis la kongresanojn ekde la unua vespero de la kongreso. Tie jam dum la Movada Foiro centoj da kongresumantoj povis ekipi sin surloke per verda aǔ ruĝa vestaĵpinĉilo depende de la intenco esti helpata aǔ esti helpanto en la ekzercado de Esperanto. Dum la malferma ceremonio Renato Corsetti klarigis la uzregulojn kaj faris alvokon al la apliko de la paroliga ludo. En la disvastigo helpis ankaŭ la klarigteksto aperanta kun foto pri pinĉilo en kongresa kuriero.
Ni persone disdonis ilin ankaŭ en aliaj lokoj de la kongresejo kaj lasis amason da pinĉiloj ankaŭ ĉe la giĉetoj, kie la helpantoj de la kongreso volonte partoprenis la varbadon.
Estis agrable vidi novajn kaj jam konatajn samideanojn, dekoritajn per niaj pinĉiloj, kiuj laǔ la devenlandoj estis tamen diversaj en siaj formoj kaj koloroj:
Laǔ la enketoj la pinĉiloj jes ja atingis la celon, ebligis senĝenan interkonatiĝon por multaj esperantistoj, kiuj mem ne vere kuraĝintus alparoli aliajn. La verdpinĉiluloj kortuŝiĝis de la helpemo de la ruĝuloj, el kiuj pluraj bone eluzis la eblon helpi kaj instrui.
Ni vidis ankaǔ plurajn, kiuj kameleone, depende de la situacioj kaj alvenantaj alipinĉiluloj aǔ ŝanĝis siajn pinĉilojn de unu al la alia koloro, aǔ jam dekomence uzis la memfabrikitan hibridan version.
El ĵusricevita raporto ni eksciis, ke dum unu el la kongresaj ekskursoj la gvidanto klopodis sidigi la pasaĝerojn helpe de pinĉiloj, por ankaǔ tiel zorgi pri la eventuala helpo de la ruĝuloj.
Sume la kampanjo bone sukcesis, kaj la restantajn plurcent pinĉilojn ni celas ekuzi certe en la sekva UK, en Roterdamo, aǔ en aliaj internaciaj aranĝoj kaj kunvenoj.
Iru aparta danko al la kvar ĉefaj sponsoroj kaj helpantoj: al s-roj H.-Georg Macioszek (Germanio) kaj Thu Xuan Nguyen (Vjetnamio), al s-ino Joëlle Corroy (Belgio) al la familio Slezák (Hungario) kaj al deko da aliaj samideanoj el Japanio, Aǔstralio kaj Italio, kiuj per transportado kaj donacpinĉiloj helpis lanĉi la pinĉilumadon.
Kiel jam kutime ankaŭ ĉi-jare ni okazigis paroligajn kursojn. Mi, Katalin gvidis la kurson por komencantoj kaj Sylvain okupiĝis pri la mezniveluloj. Ni okazigis entute 16 lecionojn, kiujn partoprenis ĝenerale de 50 ĝis 100 personoj, entuziasmaj, lernemaj. Kvankam estis japana plimulto, ankaǔ alilandaj grupoj, individuoj ĝuis la komunan lernadon kaj ekzercadon kaj kun intereso uzis la eldonaĵon Poŝamiko.
Ni ĉi-loke deziras danki s-ron Kobayasi Masayuki (Japanio) kaj s-ino Birke Dockhorn (Germanio-Koreio) por ilia organiza helpo.
Laǔ niaj spertoj en la dua nivelo observeblis tro granda diferenco en la lingvoniveloj. Ofte sidis en la grupoj personoj, restantaj surloke post la porkomencanta leciono kaj samgrupe volis ekzerciĝi ankaǔ progresantoj. Lerninte el tiuj spertoj por la sekva jaro ni okazigos ĉiutage duhoran kurseton por komencantoj kaj paralele kun ili unu lecionon por mezniveluloj kaj unu por progresantoj.
Ĉiukaze ĝis la UK en Roterdamo sekvu nin tra niaj materialoj, vizitu regule la paĝaron kaj skribu vian opinion en la GASTLIBROn. Dankon. Fine bv. ne forgesi vidi ankaŭ nian bildan fotoraporton.
(La pps-dokumenton la programo Internet Explorer bone malfermas, dum uzante Firefox unu bv. konfirmi la savadon kaj poste malfermi la dokumenton. )
Katalin Kováts, redaktoro
Ĉi tie elŝuteblas la PDF-versio de la raporto. |