Aldonu vian mesaĝon.
nova
|
Retadreso: klaku ĉi tien
tomazlo  volja.net
Dato: 4-10-2006
Loko: Slovenio,
Komento:
Kara Katalin kaj viaj kunlaborantoj!
Ni en Slovenio ĝojas kun vi pro via grandega sukceso - lanĉo de Esperanto kiel la tria resp. la kvara lingvo ene de la Konsilio de Eŭropo. Sinceran gratulon!
Amike:
Tomaž Longyka
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
amikeco  mail.ru
Dato: 30-09-2006
Loko: SPb, Rusio
Komento:
Laŭ peto da Katalin, mi eldiras esencon de mia komento ruse por resendo al la Konsilio:
Меня восхищает идея и цели Европейского дня языков. Об этом празднике я узнал только через владение эсперанто (на эсперантских сайтах к этому дню было много приуроченных материалов). К сожалению, в моём городе о Европейском дне языков больше никак нельзя было узнать: даже коммерческие структуры, занимающиеся преподаванием языков, не использовали этот день как повод порекламировать свои услуги. Насколько я знаю, не было материалов в газетах и упоминаний на телевидении.
Хочется пожелать, чтобы Совет Европы нашёл возможность более эффективно продвигать инциативы, подобные Европейскому дню языков, в странах-участницах.
Вячеслав Иванов,
Петербург
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
saliko69  hotmail.com
Dato: 30-09-2006
Loko: Don Benito, Hispanio
Komento:
Mi ŝatas esperanton interalie ĉar mi ŝatas lingvon; do Tago de Lingvoj estas grava okazaĵo por mi. Krome Esperanto havas ŝancon aperi kiel normala lingvo, kio ĝi estas, inter aliaj.
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
ondo  iki.fi
Dato: 29-09-2006
Loko: Helsinki, Finnlando
Komento:
Bonege!. Saluton, Katalin, mi nur nun legis vian mesaĝon pri la Tago de Lingvoj kaj pri la retpaĝoj de la Konsilio de Eŭropo, kaj tuj ekkrias: bonege! Vi ne diris, kiuj estis tiuj "ni", kiuj diplomatie taktikumis, sed mi estas certa, ke (ankaŭ) vin oni gratulu! Mi, kiel parolanto de unu el tiuj eŭropaj lingvoj, kiujn la Konsilio de Eŭropo ne opinias uzinda sur siaj paĝoj, ridetas je kontento vidante la tekstojn. Mi antaŭhieraŭ prelegis al grupo da latvoj, hieraŭ al grupo da italoj, pri la lerneja sistemo de Finnlando, kaj en ambaŭ okazoj ni bezonis lingvon propran nek al la preleganto, nek al la aŭskultantoj, kaj aldone interpretadon. Kiom pli bona estus certa alia solvo, mi scias, sed estas senhelpa. Hodiaŭ mi prelegis al japanoj kun (ĉi-foje bona) interpretado el la finna, do la situacio esti iom pli kontentiga. - La Tago de Lingvoj estis jam antaŭe konata al mi, sed per la mesaĝoj ĉi tie mi vidas, ke tiel ne estas sĉie.
Nu, kial mi komencis ĉi tiom verŝi miajn pensojn en ret-mesaĝon? Ho, mi ne scias. Eble estis nur tiu via sciigo, kiu portis al mi ereton da nova energio. Gratulon! Amike: Harri.
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
katalin  ikso.net
Dato: 28-09-2006
Loko: Hago
Komento:
La forigo de la teksto jam okazis. Dankon pro la atentigo, sed eĉ pli por via japana leciono.
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
sibazyun  nifty.com
Dato: 28-09-2006
Loko: Japanio
Komento:
Mi pro malatento allasis 3 samajn mesaĝojn en 'instruu vian lingvon - japane'. Ĉu la sistem-estro bonvolus forigi?
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
rectorate  ejusto.ru
Dato: 26-09-2006
Loko: Moskvo - Rusio
Komento:
Mi tutkore gratulas la tutan E-mondon kaj eĉ tutan homaron kun la sukcesa starto en la serioza politiko. Kaj mi permesa de mia nomo aldoni ĉion, kion vi opinias inda. Plej sincere:
Prof. Gennady M. Shilo, Eŭropa Jura Universitato Justo, RU-125130, Moskvo, 6-j Novopodmoskovniy per., 6.
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
flory  witdoeckt.be
Dato: 26-09-2006
Loko: BE-8400 Oostende
Komento:
Mi miras ke nur en Esperanto-informiloj oni mencias tiun "Europa Tago de la Linvoj"-n. Ĉu tio ne interesas la europajn civitanojn, tiel ke la gazetaro ne trovas la temon sufiĉe grava por publikigi? Domaĝe, ĉar la lingvoj de Europo estas unu el la plej valoraj heredaĵoj de tiu kontinento.
Gratulon al Katalin kaj al ŝia skipo!
amike via,
Flory
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
aaron4  lingvo.org
Dato: 26-09-2006
Loko: Nordirlando
Komento:
Ankaŭ mi aŭdis pri la Tago de Lingvoj nur per esperantistaj rondoj - mi do proponus ke estu mallongaj multlingvaj salutaj reklamoj sur televido tra EU. Ŝajne nur tiel oni konscius pri la tago.
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
herve.mougin  aliceadsl.fr
Dato: 26-09-2006
Loko: Etain - France - Eŭropo
Komento:
Ni kunfestu samideane la 'Eŭropan Tagon de la Lingvoj" !
Jam la sesan fojon do, mi klopodas fine de septembro, por ke la gelernantoj de nia mezlernejo konsciu pri la riĉega heredaĵo de lingvoj je kiu disponas kaj Eŭrop(i)o kaj la cetera mondo.
Por "defendi kaj ilustri" tiun diversecon fruktodonan, mi volonte ampleksas la gravegan rolon de esperanto, LA Lingvo Internacia, kiu permesas al ĉiu parolanto de iu ajn etna lingvo interkomuniki kun malsamlingvulo egalrajte kaj efike, dum ĉiuj respektas alies lingvojn kaj valorigas la sian propran.
Ĉu Esperanto ne jam estas (kaj pli kaj pli aperas kiel) la plej taŭga komunikilo internaciskale ?
Tiujare, mi malkovris kune kun la gelernantoj la admirindan (virtualan) ekspozicion el Nantes (Francio), en la franca kaj en Esperanto, pri la multnombraj lingvoj kiuj estas menciitaj en la diversaj romanoj de la klarvida Jules VERNE, kies ĉefroluloj bezonis regi tiom da idiomoj dum siaj "Ekterordinaraj Vojaĝoj", antaŭ ol la aŭtoro mem malkovris en Amiens la Internacian Lingvon !
Nepre frandu tiun ekspozicion sur http://jules-verne.jccaron.net !
Bonkvalita plurlingveco komencas pere de Esperanto !
Le plurilinguisme de bon aloi ne peut s'installer que grâce à l'espéranto !
Mehrsprachigkeit ? Ja, wenn es nach der Muttersprache mit dem Esperanto anfängt!
...
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
michel.fontaine13  wanadoo.fr
Dato: 26-09-2006
Loko: franco el Bourg en Bresse sed nun en Ĉinio
Komento:
Mi ĝojas pri la iniciato de Eŭropa konsilio pri tia "Tago de Lingvoj", kaj pri apero de oficialaj dokumentoj en Esperanto. Kiel esperantoparolanta Eŭropano, mi sentas min pli proksima al miaj eŭropaj samcivitanoj.
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
fra.gaeta  cegetel.net
Dato: 26-09-2006
Loko: Francio
Komento:
Junaĝe en Italio mi lernis, krom la italan, la lingvojn latinan (3 jarojn) kaj anglan (6 jarojn). Migrinte en Francion, ankaŭ la francan. Por la formiĝanta EU deziris novan lingvon, tiel malkovris esperanton. Nun ĝin mi konsideras la plej taùga lingvo por rilati kune kun malsamlingvanoj.
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
rollend  bol.com.br
Dato: 26-09-2006
Loko: Batatais - SP - BRazilo
Komento:
La Eu'ropa Tago de Lingvoj estas bonega ideo, kiu venas plenumi grandan kaj gravan rolon por enkonduko de la vera demokratio en nia mondo.
Gratulon al c'iuj europanoj!
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
gabriel  uea.org
Dato: 26-09-2006
Loko: Irlando
Komento:
Tiu ĉi iniciato fare de la Konsilio de Eŭropo estas laŭdenda. Oni certe rajtas festi je la bunta lingva diverseco de Eŭropo, kaj je la imponaj kulturaj heredaĵoj (muzikaj, literaturaj ktp) ligitaj al ties lingvoj. Sed mi mem aŭdis pri la Tago de Lingvoj nur per esperantistaj rondoj, kaj mi supozas ke la plejmulto de la eŭropanaro tute ne rimarkis pri ĝi. La Konsilio do daŭre instigu al siaj membro-ŝtatoj partopreni la tagon tutkore.
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
ivaldesouza  yahoo.com.br
Dato: 26-09-2006
Loko: Natal/Brazilo
Komento:
Mi ĝojoplene kunfestas kun eŭropanoj la Tagon de Eŭropa Lingvoj.
Ivaldo
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
denis_flochon  hotmail.com
Dato: 25-09-2006
Loko: BELGIO
Komento:
Tago de la lingvoj gravas, ĉar ĝi povas kontribui al pli bona konscio pri la problemo de respekto de ĉiu lingvo, kaj kulturo. Plie, ĝi eble helpos al malfermado de debato pri internacia lingvo.
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
amikeco  mail.ru
Dato: 25-09-2006
Loko: SPb, Rusio
Komento:
Interesas min, kiel bonaj iniciatoj fariĝas ankoraŭ unu formalaĵo. Mi eksciis pri la Eŭropa Tago de Lingvoj nur pere de Esperanto: eĉ komercaj entreprenoj ĉi tie en mia urbo ne kaptis ŝancon reklami siajn lingvoinstruajn programojn lige kun la Tago.
Estus bone, se Konsilio de Eŭropo trovus rimedojn pli efike antaŭenigi siajn ideojn en la membraj landoj.
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
ivo.schenkel  telenet.be
Dato: 25-09-2006
Loko: Kessel-Lo Belgio
Komento:
La Eŭropa Konsilio kaj la landaj respondeculoj pri lingva edukado eksciu pri la pruvita propedeŭtika valoro de Esperanto. Se ili volas ke la eŭropaj civitanoj lernu aliajn lingvojn, ili devus kuraĝigi ilin unue lerni Esperanton por ke ili poste kun multe pli da facileco kaj sagaceco povos lerni la aliajn celatajn lingvojn. Saĝa lingva politiko komencas ĉe Esperanto.
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
david.r.curtis  btopenworld.com
Dato: 25-09-2006
Loko: Britio
Komento:
Mi certas ke la vasta instruado de Esperanto protektus naciajn lingvojn kontraŭ mia gepatra lingvo, la angla, kiu nuntempe sufokas aliajn naciajn lingvojn ĉar ĝi estas la lingvo de la plej riĉa lando, Usono. Jan Figel postulas vane ke civitanoj lernu almenaŭ du aldonajn naciajn lingvojn. Plejparte, homoj kapablas lerni sian propran lingvon kaj nur unu alian. En Britio preskaŭ neniu junulo lernas fremdan lingvon, ĉar estas supozite ke ĉiuj fremduloj lernas la anglan. Eŭropa Unio kuraĝigu junulojn ellerni Esperanton kaj la lingvon de najbara eŭropunia lando. En tiu kazo, ĉiu lando egale klopodus. Alimaniere, Tago de Lingvoj estus ŝarado dum Jan Figel scias ke la angla regas la tagon.
ANGLE: I am sure that widespread teaching of Esperanto would protect national languages from my native tongue, English, which currently suffocates other national languages because it is the language of the richest country, America. Jan Figel vainly demands that citizens learn at least two additional national languages. The majority of people can learn their own language and only one other. In Britain almost no youngsters learn a foreign lanuage, for it is assumed that all foreigners learn English. The European Union should encourage youngsters to learn Esperanto and the language of their neighbouring European Union country. In that case, each country would make the same effort. Otherwise, Languages Day would be a charade, while Jan Figel knows that English rules the Day.
|
| |
Retadreso: klaku ĉi tien
redaktanto  edukado.net
Dato: 22-09-2006
Loko: Hago - Nederlando
Komento:
En tiu ĉi paĝo ni kolektas la salutmesaĝojn kaj opiniojn rilate la kampanjon Eŭropa Tago de Lingvoj.
Viaj ideoj kaj pensoj estas bonvenaj. Dankon.
|
| |
|