Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
21-08-2008

Vizitoj: 1068795
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Por kunlabori >> TAGO de LINGVOJ >> Opinioj - mesaĝoj
Opinioj - mesaĝoj
Anonctabulo kun 20 mesaĝoj     1 - 30    
Aldonu vian mesaĝon.
nova
20. Tomaž Longyka 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
tomazlo volja.net
Dato: 4-10-2006

Loko: Slovenio,
Komento:
Kara Katalin kaj viaj kunlaborantoj! Ni en Slovenio ĝojas kun vi pro via grandega sukceso - lanĉo de Esperanto kiel la tria resp. la kvara lingvo ene de la Konsilio de Eŭropo. Sinceran gratulon! Amike: Tomaž Longyka
 
19. Slavik Ivanov 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
amikeco mail.ru
Dato: 30-09-2006

Loko: SPb, Rusio
Komento:
Laŭ peto da Katalin, mi eldiras esencon de mia komento ruse por resendo al la Konsilio: Меня восхищает идея и цели Европейского дня языков. Об этом празднике я узнал только через владение эсперанто (на эсперантских сайтах к этому дню было много приуроченных материалов). К сожалению, в моём городе о Европейском дне языков больше никак нельзя было узнать: даже коммерческие структуры, занимающиеся преподаванием языков, не использовали этот день как повод порекламировать свои услуги. Насколько я знаю, не было материалов в газетах и упоминаний на телевидении. Хочется пожелать, чтобы Совет Европы нашёл возможность более эффективно продвигать инциативы, подобные Европейскому дню языков, в странах-участницах. Вячеслав Иванов, Петербург
 
18. kani 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
saliko69 hotmail.com
Dato: 30-09-2006

Loko: Don Benito, Hispanio
Komento:
Mi ŝatas esperanton interalie ĉar mi ŝatas lingvon; do Tago de Lingvoj estas grava okazaĵo por mi. Krome Esperanto havas ŝancon aperi kiel normala lingvo, kio ĝi estas, inter aliaj.
 
17. Harri Laine 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
ondo iki.fi
Dato: 29-09-2006

Loko: Helsinki, Finnlando
Komento:
Bonege!. Saluton, Katalin, mi nur nun legis vian mesaĝon pri la Tago de Lingvoj kaj pri la retpaĝoj de la Konsilio de Eŭropo, kaj tuj ekkrias: bonege! Vi ne diris, kiuj estis tiuj "ni", kiuj diplomatie taktikumis, sed mi estas certa, ke (ankaŭ) vin oni gratulu! Mi, kiel parolanto de unu el tiuj eŭropaj lingvoj, kiujn la Konsilio de Eŭropo ne opinias uzinda sur siaj paĝoj, ridetas je kontento vidante la tekstojn. Mi antaŭhieraŭ prelegis al grupo da latvoj, hieraŭ al grupo da italoj, pri la lerneja sistemo de Finnlando, kaj en ambaŭ okazoj ni bezonis lingvon propran nek al la preleganto, nek al la aŭskultantoj, kaj aldone interpretadon. Kiom pli bona estus certa alia solvo, mi scias, sed estas senhelpa. Hodiaŭ mi prelegis al japanoj kun (ĉi-foje bona) interpretado el la finna, do la situacio esti iom pli kontentiga. - La Tago de Lingvoj estis jam antaŭe konata al mi, sed per la mesaĝoj ĉi tie mi vidas, ke tiel ne estas sĉie. Nu, kial mi komencis ĉi tiom verŝi miajn pensojn en ret-mesaĝon? Ho, mi ne scias. Eble estis nur tiu via sciigo, kiu portis al mi ereton da nova energio. Gratulon! Amike: Harri.
 
16. katalin 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
katalin ikso.net
Dato: 28-09-2006

Loko: Hago
Komento:
La forigo de la teksto jam okazis. Dankon pro la atentigo, sed eĉ pli por via japana leciono.
 
15. Sibazyun 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
sibazyun nifty.com
Dato: 28-09-2006

Loko: Japanio
Komento:
Mi pro malatento allasis 3 samajn mesaĝojn en 'instruu vian lingvon - japane'. Ĉu la sistem-estro bonvolus forigi?
 
14. Gennady M. Shilo 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
rectorate ejusto.ru
Dato: 26-09-2006

Loko: Moskvo - Rusio
Komento:
Mi tutkore gratulas la tutan E-mondon kaj eĉ tutan homaron kun la sukcesa starto en la serioza politiko. Kaj mi permesa de mia nomo aldoni ĉion, kion vi opinias inda. Plej sincere: Prof. Gennady M. Shilo, Eŭropa Jura Universitato Justo, RU-125130, Moskvo, 6-j Novopodmoskovniy per., 6.
 
13. Flory WITDOECKT 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
flory witdoeckt.be
Dato: 26-09-2006

Loko: BE-8400 Oostende
Komento:
Mi miras ke nur en Esperanto-informiloj oni mencias tiun "Europa Tago de la Linvoj"-n. Ĉu tio ne interesas la europajn civitanojn, tiel ke la gazetaro ne trovas la temon sufiĉe grava por publikigi? Domaĝe, ĉar la lingvoj de Europo estas unu el la plej valoraj heredaĵoj de tiu kontinento. Gratulon al Katalin kaj al ŝia skipo! amike via, Flory
 
12. Aaron IRVINE 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
aaron4 lingvo.org
Dato: 26-09-2006

Loko: Nordirlando
Komento:
Ankaŭ mi aŭdis pri la Tago de Lingvoj nur per esperantistaj rondoj - mi do proponus ke estu mallongaj multlingvaj salutaj reklamoj sur televido tra EU. Ŝajne nur tiel oni konscius pri la tago.
 
11. Rovo 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
herve.mougin aliceadsl.fr
Dato: 26-09-2006

Loko: Etain - France - Eŭropo
Komento:
Ni kunfestu samideane la 'Eŭropan Tagon de la Lingvoj" ! Jam la sesan fojon do, mi klopodas fine de septembro, por ke la gelernantoj de nia mezlernejo konsciu pri la riĉega heredaĵo de lingvoj je kiu disponas kaj Eŭrop(i)o kaj la cetera mondo. Por "defendi kaj ilustri" tiun diversecon fruktodonan, mi volonte ampleksas la gravegan rolon de esperanto, LA Lingvo Internacia, kiu permesas al ĉiu parolanto de iu ajn etna lingvo interkomuniki kun malsamlingvulo egalrajte kaj efike, dum ĉiuj respektas alies lingvojn kaj valorigas la sian propran. Ĉu Esperanto ne jam estas (kaj pli kaj pli aperas kiel) la plej taŭga komunikilo internaciskale ? Tiujare, mi malkovris kune kun la gelernantoj la admirindan (virtualan) ekspozicion el Nantes (Francio), en la franca kaj en Esperanto, pri la multnombraj lingvoj kiuj estas menciitaj en la diversaj romanoj de la klarvida Jules VERNE, kies ĉefroluloj bezonis regi tiom da idiomoj dum siaj "Ekterordinaraj Vojaĝoj", antaŭ ol la aŭtoro mem malkovris en Amiens la Internacian Lingvon ! Nepre frandu tiun ekspozicion sur http://jules-verne.jccaron.net ! Bonkvalita plurlingveco komencas pere de Esperanto ! Le plurilinguisme de bon aloi ne peut s'installer que grâce à l'espéranto ! Mehrsprachigkeit ? Ja, wenn es nach der Muttersprache mit dem Esperanto anfängt! ...
 
10. Michel Fontaine 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
michel.fontaine13 wanadoo.fr
Dato: 26-09-2006

Loko: franco el Bourg en Bresse sed nun en Ĉinio
Komento:
Mi ĝojas pri la iniciato de Eŭropa konsilio pri tia "Tago de Lingvoj", kaj pri apero de oficialaj dokumentoj en Esperanto. Kiel esperantoparolanta Eŭropano, mi sentas min pli proksima al miaj eŭropaj samcivitanoj.
 
9. Francesco GAETA 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
fra.gaeta cegetel.net
Dato: 26-09-2006

Loko: Francio
Komento:
Junaĝe en Italio mi lernis, krom la italan, la lingvojn latinan (3 jarojn) kaj anglan (6 jarojn). Migrinte en Francion, ankaŭ la francan. Por la formiĝanta EU deziris novan lingvon, tiel malkovris esperanton. Nun ĝin mi konsideras la plej taùga lingvo por rilati kune kun malsamlingvanoj.
 
8. Rodrigo de Carvalho Mendonça 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
rollend bol.com.br
Dato: 26-09-2006

Loko: Batatais - SP - BRazilo
Komento:
La Eu'ropa Tago de Lingvoj estas bonega ideo, kiu venas plenumi grandan kaj gravan rolon por enkonduko de la vera demokratio en nia mondo. Gratulon al c'iuj europanoj!
 
7. Gabriel Beecham 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
gabriel uea.org
Dato: 26-09-2006

Loko: Irlando
Komento:
Tiu ĉi iniciato fare de la Konsilio de Eŭropo estas laŭdenda. Oni certe rajtas festi je la bunta lingva diverseco de Eŭropo, kaj je la imponaj kulturaj heredaĵoj (muzikaj, literaturaj ktp) ligitaj al ties lingvoj. Sed mi mem aŭdis pri la Tago de Lingvoj nur per esperantistaj rondoj, kaj mi supozas ke la plejmulto de la eŭropanaro tute ne rimarkis pri ĝi. La Konsilio do daŭre instigu al siaj membro-ŝtatoj partopreni la tagon tutkore.
 
6. ivaldo 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
ivaldesouza yahoo.com.br
Dato: 26-09-2006

Loko: Natal/Brazilo
Komento:
Mi ĝojoplene kunfestas kun eŭropanoj la Tagon de Eŭropa Lingvoj. Ivaldo
 
5. FLOCHON 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
denis_flochon hotmail.com
Dato: 25-09-2006

Loko: BELGIO
Komento:
Tago de la lingvoj gravas, ĉar ĝi povas kontribui al pli bona konscio pri la problemo de respekto de ĉiu lingvo, kaj kulturo. Plie, ĝi eble helpos al malfermado de debato pri internacia lingvo.
 
4. Slavik Ivanov 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
amikeco mail.ru
Dato: 25-09-2006

Loko: SPb, Rusio
Komento:
Interesas min, kiel bonaj iniciatoj fariĝas ankoraŭ unu formalaĵo. Mi eksciis pri la Eŭropa Tago de Lingvoj nur pere de Esperanto: eĉ komercaj entreprenoj ĉi tie en mia urbo ne kaptis ŝancon reklami siajn lingvoinstruajn programojn lige kun la Tago. Estus bone, se Konsilio de Eŭropo trovus rimedojn pli efike antaŭenigi siajn ideojn en la membraj landoj.
 
3. Ivo Schenkel 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
ivo.schenkel telenet.be
Dato: 25-09-2006

Loko: Kessel-Lo Belgio
Komento:
La Eŭropa Konsilio kaj la landaj respondeculoj pri lingva edukado eksciu pri la pruvita propedeŭtika valoro de Esperanto. Se ili volas ke la eŭropaj civitanoj lernu aliajn lingvojn, ili devus kuraĝigi ilin unue lerni Esperanton por ke ili poste kun multe pli da facileco kaj sagaceco povos lerni la aliajn celatajn lingvojn. Saĝa lingva politiko komencas ĉe Esperanto.
 
2. David Curtis 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
david.r.curtis btopenworld.com
Dato: 25-09-2006

Loko: Britio
Komento:
Mi certas ke la vasta instruado de Esperanto protektus naciajn lingvojn kontraŭ mia gepatra lingvo, la angla, kiu nuntempe sufokas aliajn naciajn lingvojn ĉar ĝi estas la lingvo de la plej riĉa lando, Usono. Jan Figel postulas vane ke civitanoj lernu almenaŭ du aldonajn naciajn lingvojn. Plejparte, homoj kapablas lerni sian propran lingvon kaj nur unu alian. En Britio preskaŭ neniu junulo lernas fremdan lingvon, ĉar estas supozite ke ĉiuj fremduloj lernas la anglan. Eŭropa Unio kuraĝigu junulojn ellerni Esperanton kaj la lingvon de najbara eŭropunia lando. En tiu kazo, ĉiu lando egale klopodus. Alimaniere, Tago de Lingvoj estus ŝarado dum Jan Figel scias ke la angla regas la tagon. ANGLE: I am sure that widespread teaching of Esperanto would protect national languages from my native tongue, English, which currently suffocates other national languages because it is the language of the richest country, America. Jan Figel vainly demands that citizens learn at least two additional national languages. The majority of people can learn their own language and only one other. In Britain almost no youngsters learn a foreign lanuage, for it is assumed that all foreigners learn English. The European Union should encourage youngsters to learn Esperanto and the language of their neighbouring European Union country. In that case, each country would make the same effort. Otherwise, Languages Day would be a charade, while Jan Figel knows that English rules the Day.
 
1. Redaktoro 
Retadreso: klaku ĉi tien
X
redaktanto edukado.net
Dato: 22-09-2006

Loko: Hago - Nederlando
Komento:
En tiu ĉi paĝo ni kolektas la salutmesaĝojn kaj opiniojn rilate la kampanjon Eŭropa Tago de Lingvoj. Viaj ideoj kaj pensoj estas bonvenaj. Dankon.