Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
11-05-2008

Vizitoj: 922804
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Por lerni >> Internaciaj Ekzamenoj >> Oftaj demandoj

 

 

Oftaj demandoj pri la Internaciaj Ekzamenoj

 

Aliĝo, pago

 

Kie mi povas ekzameniĝi?

Necesas ekzameniĝi ĉeestante en oficiala sesio de la IE. Ĉiujare okazas ekzamensesio kadre de UK, kaj aliaj okazas en diversaj mondpartoj laŭ peto de organizantoj de diversaj aranĝoj. Vi povas kontroli la jam anoncitaj sesioj ĉe www.edukado.net aŭ peti tiujn informojn de la Sekretario de IEK.

 

Kiom kostas la ekzameno?           

Laŭ la Regularo de IE, la kosto egalas al 60% de la MA-kotizo de UEA por la loĝlando de la kandidato. Por la UK-sesio oni proponas rabaton por tiuj kiuj anoncas sin kaj pagas antaŭ la komenco de la Kongreso. Tiukaze la kosto estas nur 40% de la MA-kotizo.

 

Kiel mi povus pagi?

Kutime oni oficiale enskribiĝas kaj pagas surloke, antaŭ la gramatika antaŭtesto. Por la UK-sesioj oni povas antaŭpagi pere de la ILEI-konto ĉe UEA. Por aliaj ebloj, oni informiĝu ĉe la organizantoj de la koncerna aranĝo.

 

Ĉu oni povas ekzameniĝi en du partoj, dum du malsamaj sesioj?

Ne. Necesas fari la skriban kaj parolan partojn dum la sama sesio.

 

Ĉu sukceso en la elementa ekzameno estas antaŭkondiĉo por fari la mezan?

Ne. Vi rajtas elekti la nivelon kiu plej konvenas por montri viajn kapablojn. Eĉ unufoje sukcesinte en la meza nivelo, vi rajtas refari ĝin cele al pli alta grado.

 

Ĉu mi ekzameniĝu nur post sukceso en nacia ekzameno?

Aliro al al Internaciaj ekzamenoj ne dependas de antaŭa sukceso en ajna alia ekzameno, tio signifas, ke sukcesa ekzameniĝo je nacia nivelo ne estas kondiĉo.  Ni tamen rekomendas, ke oni objektive taksu siajn konojn, mezuriĝu en ekzamenoj je malpli alta nivelo ol celata dum la internacia.  La sperto mem estas plej ofte tre valora, kaj la rezultoj povas gvidi vin en la prepariĝo al la internaciaj ekzamenoj.

 

 

Prepariĝo - ekzameno

 

Kiel mi preparu min?

Kompreneble, la nemalhavebla bazo estas firma kompreno de la strukturo kaj sonsistemo de Esperanto, kune kun baza vortostoko. Preter tio, tamen, ĉar la IE taksas praktikajn kapablojn uzi Esperanton, gajni sperton estas ĝenerale pli valore ol amasigi sciojn. Vi do profitu ĉiun oportunon uzi la lingvon--lege, skribe, aŭskulte kaj parole--kiel eble plej diversmaniere. Tiel agi kondukos vin nature en la Esperantan kulturon, kiun vi pluesploru laŭ viaj propraj interesoj. Laŭgrade vi atingos la unuan internacian nivelon
(elementan) kaj poste la duan (mezan).

 

Kie mi povas testi miajn konojn?

Vi trovas specimenojn kaj en la libroforma eldonaĵo de ILEI kaj ankaŭ ĉe ni en la Ekzamenejo kaj en la Lerniloteko . Tie pluraj specimeneroj havas version eĉ kun tujaj solvoj.

 

Kiujn literaturajn verkojn mi legu?

Ĉar IE testas praktikajn kapablojn kaj ne sciojn pri aparta studprogramo, oni ne postulas la legadon de specifaj verkoj. Oni antaŭsupozas firman gramatikan bazon kaj postajn spertojn i.a. pri la literaturo de Esperanto. Je la elementa nivelo la kandidato devus kapabli legi tekstojn de tipaj legolibroj kaj ankaŭ aŭtentikajn kaj malkomplikajn novelojn. Je la meza nivelo oni kapablu legi eĉ romanojn en la klasika stilo. La grava afero estas ke oni ofte kaj ĝoje legu; la titolojn vi povas elekti laŭ via gusto. Dum via esplorado de la Esperanta kulturo, vi sendube legos pri klasikaj verkoj, aŭ legos recenzojn aŭ konatiĝos kun homoj kiuj povas rekomendi al vi legindajn librojn.

 

Kion kaj kiom detale oni devas koni la movadhistorion?

Por preskaŭ ĉiu esperantisto la historio pri la kreado de la lingvo kaj la kreskado kaj disvastiĝo de la E-movado evoluas laŭgrade, kaj la IE spegulas tiun fakton. Je la elementa nivelo oni konas la ĝeneralan historion de la estiĝo de Esperanto kaj de ĝia iniciinto kaj krome la plej gravajn datojn kaj eventojn en la postaj jardekoj.


Kiujn helpilojn mi rajtas uzi en la ekzamenejo?

Dum la ekzameno oni rajtas uzi neniun helpilon, t.e. nek vortaron, nek librojn, eĉ ne manefaritajn notojn. Oni disponigas ankaŭ paperojn por la skribotaĵoj, do, sufiĉas kunpreni nur bonan skribilon.

 

Mi ne ŝatas mane skribi. Ĉu mi rajtas uzi mian komputilon?

Ne, la uzo de persona komputilo estas malpermesata. La enkonduko de perkomputila ekzamenado starigos ankoraŭ tro da malfacilaĵoj, kiuj nesolveblas inter la nunaj kondiĉoj de niaj ekzamenejoj. Tial la kandidatoj prepariĝu al tio, ke dum 2-3 horoj necesos mane kaj legeble skribi dum la ekzameno.

 

 

Rezultoj-atestilo

 

Kiam mi ricevos la ekzamenajn rezultojn?

Ĉe UK kaj en aliaj sesioj kie membro de IEK estas parto de la ekzamena teamo, kandidatoj ricevas kaj la rezultojn kaj la atestilojn surloke. Por aliaj sesioj, la rezultoj estas nur provizoraj ĝis kontrolo de IEK. Definitivaj rezultoj estas anoncitaj tuj post tiu kontrolo kaj la atestiloj senditaj al la prezidanto de la LEK por subskribo kaj plusendo al la sukcesintoj. La tuta proceso povas daŭri plurajn semajnojn. 

 

Kio pri la gradoj de sukceso?

La rezulto de la elementa ekzameno estas nur sukceso aŭ malsukceso.

La meza ekzameno havas tri gradojn de sukceso, nome: kontentiga, bona kaj tre bona, depende de la atingita poentsumo. La atestilo indikas la gradon.

 

Kian atestilon mi ricevos?

Vi ricevos atestilon de ILEI/UEA kun via nomo kaj, kaze de Meza nivelo, la grado de sukceso (kontentiga, bona, tre bona). Subskribas ĝin la prezidanto de la loka ekzamena komisiono kaj la prezidanto kaj sekretario de la Internacia Ekzamena Komisiono.

 

Ĉu la atestilo rajtigas min instrui Esperanton?

La atestilo estas dokumento pri lingvaj kapabloj kaj movadaj, kulturaj konoj.

Ĝi neniel pruvas ke la ekzamenito disponas pri pedagogiaj kaj metodikaj konoj kaj spertoj. En kazo, kiam landaj instancoj postulas atestilon nur pri lingvokonoj kaj akceptas la movadan ekzamensistemon, tiam la atestilo sufiĉos por vi.  

 

Kio okazas se mi ne sukcesos en la ekzameno?

Se vi ne atingas la 60 %, necesan por sukcesi en la skriba parto, la LEK sciigos tion al vi. Tiukaze vi ne rajtas pluiri eĉ al la parola parto. Se vi sukcesas en la skriba parto, sed ne en la parola, vi ekscios ankaŭ tion pere de la LEK. Vi rajtas ekzameniĝi denove en alia sesio, kontraŭ nova pago de la ekzamena kotizo. Tiukaze necesos refari ankaŭ la skriban parton.

En neniu kazo la organizantoj redonos al vi la pagitan monon.